Mi estis en Pekino jam 8 jarojn. En Japanio estas onidiro:
"Kie vi loĝas longe, tie estas via hejmo." Pekino jam
fariĝis mia dua hejmloko. Dum tiuj ĉi 8 jaroj, mi vere vidis ĝiajn
grandajn ŝanĝiĝojn.
En la unuaj jaroj post kiam mi venis en Pekinon, antaŭ
mia loĝiloko estis verda rizkampo, proksime de ĝi senĝene promenis
bovoj.
Mi kreskis en Tokio, kie estas multaj ĉielskrapantoj,
kaj mi neniam ĝuis kamparajn pejzaĝojn. La belaj kamparaj pejzaĝoj
en Pekino refreŝigis min. Siatempe Pekino havis tre malmulte da
ĉielskrapantoj escepte en ĝia Centra Komerca Distrikto. Oni povis
vidi la senliman bluan ĉielon, kio estas tre rara en Tokio.
En Sanlitun-kvartalo kaj Xiushui-bazaro mi ellernis
marĉandi. Ĉe mallarĝa strato estis multaj standoj, kiuj vendas legomojn,
fruktojn, viandojn, vestojn ktp. Tie ĉi oni povis aĉeti ĉion por
sia ĉiutaga vivo. La bazaro estis miniaturo de la ĉiutaga vivo de
pekinanoj. Tie ĉi mi povis pli detale rigardi Pekinon kaj profunde
koni ĝin.
 Ankaŭ
hutong estas loko tre ŝatata de mi. En varmega somera vespero, kun
ventumilo en la mano, oni ofte refreŝigas sin sidante sur tabureto,
viroj triope aŭ kvarope drinkas glacian bieron, virinoj arope balibas,
infanoj ĝoje ludas ŝvitante, geavoj kun ridetoj rigardas siajn nepojn
apude.
La stratetoj de Pekino estas saturitaj de densa etoso
de vivo. Ŝajnas, ke la tempo pasas malrapide tie. Tio ja estas la
gusto de la malnova Pekino.
Mi ne scias de kiam Pekino ekŝanĝiĝis. Ĉielskrapantaro
kovras la vastan ĉielon, altaj luksaj loĝdomoj antaŭ mia loĝloko
kreskis sur la rizkampo. La merkatoj de Sanlitun kaj bazaro de Xiushui
translokiĝis en domegon. Kvankam ili restas viglaj, tamen ili fariĝis
turismaj lokoj por fremdlandanoj. Kun disvolviĝo de la urbo, mallarĝaj
hutong-oj malaperas unu post alia.
Promenante inter ĉielskrapantoj surstrate, mi estas
ofte kaptita de ia iluzio, ke mi alvenis al alia urbo. Kvankam la
hieraŭaj stratetoj de Pekino malaperas rapide, tamen la afableco
de pekinanoj neniom ŝanĝiĝis.
Foje mi iris vidi mian amikon, sed neniel povis trovi
la difinitan rendevuejon, mi min do turnis al apudstaranta maljunulo.
Ne sciante la lokon, la maljunulo demandis iun preteriranton. Ankaŭ
tiu ne sciis la ejon kaj sin turnis al la tria...tiel fojfoje ĉe
mi kolektiĝis pluraj homoj. Post momento mi rimarkis, ke la celloko
fakte estas trans la strato kaj mi nur bezonis trairi superstratan
ponton. Mi sentis grandan ĝenatecon pro tio, ke mi ĝenis multajn
homojn pro tia bagatelo. Ĉe tio kelke da apudstarantoj ridegis:
“Hej, ĝi ja estas antaŭ niaj okuloj. Ŝajnas al ni, kvazaŭ ni estas
fremduloj. Haha!” Pekinanoj restas afablaj kaj helpemaj same kiel
antaŭ 8 jaroj. Post tio mi multfoje estis kortuŝita de bonkoreco
de pekinanoj.
La lokaj pejzaĝoj ŝanĝiĝis, sed la bonkoreco restis
neŝanĝita. Jen ĉarmeco de Pekino. Post unu jaro mi forlasos la urbon,
tamen en la estonteco mi neniam forgesos mian vivon en Pekino.
* La aŭtoro estas japana studento lernanta en la Pekina Universitato.
|