Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Reformado kaj pordo-malfermo ŝanĝis mian vivon

de WEI YU

Mi ankoraǔ klare memoras la Sciencan Kongreson de Ĉinio, kiu okazis en Pekino la 18-an de marto, 1978. De tiam la sorto de multaj ĉinaj intelektuloj ŝanĝiĝis. Mi estis unu el ili.

Siatempe cent ĉinoj estis elektitaj por iri lerni eksterlande. Ne estis facile por mi, 38-jara, lerni de aboco la germanan lingvon kiel la duan fremdan lingvon. Tamen mi pensis, ke la ŝtato donis al mi tiel bonan ŝancon kaj mi ne devis retiriĝi antaǔ la malfacilo. Dank' al mia persistemo, mi trapasis la lingvan baron kaj eniris en la Politeknikan Universitaton Aachen de Germanio, kie mi akiris doktorecon.

Dum la lernado en Germanio la devizo "fortigo de Ĉinio, neevitebla devo" ĉiam stimulis min. Mi fariĝis la unua ĉino, kiu gajnis Boscher-medalon en Germanio.

En 1981 mi revenis al Ĉinio kiel ĝia unua doktorino pri elektroniko. Kelkajn jarojn poste mi fondis la fakon pri biomedicina inĝenierado en la Sudorienta Universitato de Ĉinio. Dum dek-jara laborado en tiu universitato mi profunde sentis la atenton de la ŝtato al scienca kaj eduka aferoj. La starigo de fonduso pri natura scienco kaj pet-sistemo pri la fonduso ebligis al mi akiri monon por fondi novan fakon.

Post tio mi servis kiel vicdirektoro de la Eduka Komitato de Ĉinio kaj respondecis pri scienca esplorado en superaj lernejoj kaj sendado de studentoj al fremdaj landoj. La komitato fondis fonduson por subvencii studentojn lernantajn en fremdaj landoj kaj kuraĝigis ilin reveni al la patrolando post la studo. Pro fortiĝo de la ŝtato kaj disvolviĝo de scienca kaj eduka aferoj, pli kaj pli da studentoj revenis al la patrolando post lernado en aliaj landoj.

La programo pri eduka reformado “Zuo Zhong Xue”, kuniniciatita de la Eduka Ministerio de Ĉinio kaj la Scienc-teknologia Asocio de Ĉinio en 2001, estis grava plano por disvolvi edukadon en infanĝardenoj kaj elementaj lernejoj. Mi partoprenis en la plano, kaj pro ĝi mi gajnis internacian premion pri scienca pedagogio. Mi laboris ankaǔ por revizii la edukan kriterion de la elementaj lernejoj, kiu antaǔenpuŝis studadon pri disvolvo de infanoj en iliaj fruaj jaroj.

En la pasintaj 30 jaroj al Ĉinio okazis grandaj ŝanĝiĝoj. Dank’ al tio radikale ŝanĝiĝis ankaǔ mia sorto. Mi pensas, ke la jaro 1978 donis veran "sciencan printempon" al Ĉinio kaj vastan perspektivon al intelektularo. Mi povas diri, ke sen la politiko pri reformado kaj pordo-malfermo ne estus mia hodiaǔo.