Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Ŝanĝiĝo de geedziĝa ceremonio en la pasintaj 30 jaroj

Por la ĉinoj geedziĝo estas grava afero en la tuta vivo, kaj pro tio oni multe atentas la geedziĝan ceremonion. En malsamaj periodoj la geedziĝaj ceremonioj estas diferencaj.

Antaŭ 30 jaroj la ceremonio estis tre simpla. Ĝenerale ĝi okazis en novedza hejmo, kie familianoj, parencoj kaj amikoj de la novgeedzoj trinkis teon, manĝis bombonojn kaj prenis simplan manĝon por gratuli la novgeedzojn.

En la 1970-1980-aj jaroj Ĉinio praktikis planizitan ekonomion. Tiam multaj vivbezonaĵoj estis aĉeteblaj per kuponoj, biciklo, brakhorloĝo kaj kudromaŝino estis rigardataj kiel "tri gravaj objektoj" por geedziĝo, kaj por aĉeti ilin oni devis elspezi salajron de pluraj monatoj. Parolante pri sia geedziĝa ceremonio antaŭ 30 jaroj maljuna Yan Fengshan vidigis sur sia vizaĝo kaj bedaŭron kaj feliĉon.

“Ni geedziĝis en 1976 kaj nia geedziĝa ceremonio estis tre simpla. Tiam la vivkondiĉoj estis multe malpli bonaj ol la nunaj. Por novgeedzoj havigi al si la ‘tri gravajn objektojn’ estis tre malfacile. Tiu, kiu havis biciklon kun marko Fenikso estis tre enviata.” Pro malbona ekonomia kondiĉo Yan Fengshan aĉetis por sia geedziĝa ceremonio neniun valoran objekton, nek okazigis bankedon, la ceremonio finiĝis per kapklino de la novgeedzoj al la portreto de Mao Zedong sub la gvido de atestanto.

Sekve de la ŝanĝiĝo de la epoko la “tri gravaj objektoj” estis anstataŭitaj per aliaj “ tri gravaj objektoj”: nigra-blanka televidilo, fridujo kaj motorciklo en la 1980-aj jaroj, kolora televidilo, komputilo kaj poŝtelefono en la 1990-aj jaroj. En la 21-a jarcento krom la “tri gravaj objektoj” ankaŭ domo kaj aŭtomobilo fariĝis nemankigeblaj por geedziĝo.

Post praktiko de la politiko pri reformado kaj pordomalfermo, dank' al boniĝo de la materia vivo kaj influo de la okcidenta kulturo, la geedziĝaj ceremonioj fariĝis multspecaj, kaj oni okazigas la nupton en preĝejo, eĉ sub akvo, en aero ktp.

En la lasta oktobro Yan Fengshan aranĝis por sia filo geedziĝan ceremonion. Ili ne nur havas sian novgeedzan ĉambron, sed ankaŭ faris fotojn en nuptvesto, aranĝis bankedon kaj faris mielmonatan vojaĝon. Vidinte la belajn fotojn de siaj filo kaj bofilino, ankaŭ la maljunulo kaj lia edzino sub la instigo de la juna paro faris fotojn en geedziĝa robo por rememori la dolĉon de sia novgeedziĝo kaj interkonsentis denove fari tion en la 50-jariĝo de sia geedziĝo.

La ŝanĝiĝo de la geedziĝa ceremonio en la pasintaj 30 jaroj montris ne nur ŝanĝiĝon de homaj konceptoj kaj materia vivo, sed ankaŭ socian progreson de Ĉinio.

Geedziĝa ceremonio en la komenco
de la 1980-aj jaroj
Nupto en ĉina vilaĝo, 1987
Novgeedzoj en fotejo de Pekino, 1988
Tibeta novedzo kaj hana novedzino
sin fotas ĉe Namu-lago de Tibeto,
1997.
Geedziĝa ceremonio en eŭropa stilo
Geedziĝa ceremonio en balono
Geedziĝa ceremonio en kolektivo
Geedziĝa ceremonio sub akvo
Novgeedzoj en antikvaj nuptvestoj
Novgeedzoj biciklas al sia domo.
Novgeedzoj arbon flegas en sia nupto.
Foto de moderna paro