Kesong estas la unua vilaĝo de la demokratia reformado
en Tibeto. Ĝi troviĝas en Nêdong-gubernio, Tibeto. La 5-an de julio,
1959, 433 kamparanoj de tiu ĉi vilaĝo fondis kamparanan asocion,
la unuan en la regiono, kaj la 2-an de decembro, naskiĝis en la
vilaĝo kompartia filio el kvin membroj, la unua vilaĝa filio de
Tibeto.
De tiam forpasis jam 50 jaroj. La siatempaj servutuloj,
kiuj la unuaj leviĝis por distribui agron kaj forbruligi la terkontraktojn,
kaj iliaj posteuloj atestas la grandan ŝanĝiĝon de la loko. En 1959
la vilaĝo havis nur 70 familiojn el 433 homoj, kiuj produktis 80000
kg. da greno, sed en 2008 tie estis 210 familioj el 838 homoj, kaj
la grena produktokvanto atingis 0.85 milionon da kg. Krom tio la
loko suskcese disvolvas flankokupojn. En tiu jaro la totala enspezo
de la vilaĝo atingis 101.9 milionojn da juanoj kaj la pokapa jara
enepezo -- 6380 juanojn, el kiuj 4600 juanoj estas kontanta mono.
|
|
|
Kamparano de la vilaĝo
kun sia traktoro |
Cementa strato en la vilaĝo |
Studento el la vilaĝo
konigas bredan teknikon al kamparano. |
|
|
|
Antaŭ la murgazeto de
la vilaĝo |
Dancas vilaĝa ensemblo. |
La oficejo de la partia
filio antaŭ 50 jarojn, nun muzeo de la vilaĝo |
|
|
|
Kamparano Tuduo en la
vilaĝo purigas sian aŭton. Lia familio havas 8 aŭtojn kaj
per transportado ili enspezis jare 0.5 milionon da juanoj. |
Geknaboj de la elementa
lernejo de Kesong |
Kamparano montras sian
kuracan konton ĉe la vilaĝa kuracejo. |
|