Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Kial malsukcesis la ĉina dom-aĉeta grupo en Usono (I)

La financa krizo faligis la prezon de usonaj domoj, kiu leviĝadis dum 17 jaroj kontinue. Oni scias, ke en 1991 la dom-prezo de Usono atingis sian val-fundon kaj nun kompare kun tiu en 1991 la domprezo jam plur-obliĝis. Se vi aĉetis domon en 2006, do ĝia nuna prezo egalas nur 70% de tiu en 2006. Ĝuste sub tiu situacio antaŭ unu monato ĉina dom-aĉeta grupo flugis al Usono celante aĉeti plej malkarajn domojn, sed fine ĝi malsukcesis en la afero. Kial? Ni esploris pri tiu problemo kaj certiĝis pri la jenaj kaŭzoj:

Malalta prezo tentis al vojaĝo

He Siyuan, kiu akceptis la ĉinan dom-aĉetan grupon en Bostono, Usono, diris: “Ĉi-foje mi sentas, ke la celo de la veturo estis nebuleca. Oni ne bone sciis, kie oni deziris aĉeti domojn kaj, krome, oni tro multe atendis aĉeti aŭkciatajn domojn. Tiaj domoj ĝenerale troviĝas en malproksimaj izolitaj lokoj kun ne tre bona loĝmedio. S-ino He estas makleristo de la 21-jarcenta Kompanio de Masaĉuseco. Pro sia rilato kun ĉinoj oni taskis al ŝi la akcepton de la grupo.

Antaŭ ekveturo de la grupo amaskomunikilo raportis, ke ĉiutage en Usono oni aŭkcias 6600 domojn, alivorte po 13 sekundojn oni aŭkcias unu domon kaj plie multaj domoj valoraj cent milojn da usonaj dolaroj nun vendiĝas je 80% da rabato kaj en la aŭkciejo estas multe da investantoj. En Detroit, ne povante elteni monatan elspezon de miloj da usonaj dolaroj por gardi domon kaj pagi imposton de terpeco banko vendas la domon per simbola prezo de unu usona dolaro.

“Nun ni propraokule konis la efektivan prezon de usonaj domoj, kiu multe direrencas de tiu el la informoj de amaskomunikiloj,” diris Yin Guohua. “Antaŭ la ekveturo al Usono multajn el ni tiklis la rakonto pri 'domo kontraŭ unu usona dolaro'. Pririgardinte domojn en kelkaj lokoj, ni trovis, ke la domoj, kies prezo multe falis, ne taŭgas por loĝado de neusonanoj, por ne paroli pri investo. La prezo de domoj taŭgaj por investiĝo kaj praktika uzado, kiaj tiuj ĉe la sidejo de Boston-Universitato falis nur je 5%.” Bostono estas unu el la lokoj, kie eŭropaj elmigrintoj plej frue fondis urbon en Usono. Tie la tero estas limigita kaj plie jam antaŭ longe ekspluatita. Tie troviĝas Harvard-Universitato, Masaĉuseco-Politekniko kaj aliaj famaj universitatoj, ankaŭ la mezlernejo de Bostono havas historion de pli ol 300 jaroj. La prezo de domoj de Bostono falis nur je 10%.

Vera merkato kaj prezo de usonaj domoj

Sun Yuangui el Jiangsu-provinco neniel atendis, ke ekde la financa krizo, kvankam la prezo de usonaj domoj multe falis, tamen la efektiva prezo falis nur ĉ. 15%. S-ro Sun estas smeraldo-komercisto en Nankino. Li partoprenis en la dom-aĉeta grupo kun la investa celo.

S-ro Sun opinias, ke ne estas tiel alloga la prezfalo de usonaj domoj. “En 1997, kiam Azio estis turmentita de financa krizo, la prezo de hongkong-aj domoj multe falis kaj en 2004 la domo, valora je 10 milionoj da hongkong-aj dolaroj, kostis nur 3 milionojn da hongkong-aj dolaroj. Li opinias, ke la prezfalo de domoj en Usono ankoraŭ ne atingis sian valfundon.

S-ino He, kiu akceptis la dom-aĉetan grupon, diplomiĝis el urbokonstrua instituto de Tongji-Universitato en Ŝanhajo. Ŝi sin okupas pri dom-investo en Usono jam plurajn jarojn. “Antaŭ 17 jaroj mi kaj mia edzo aĉetis 3-ĉambran apartamenton kiel investaĵon en Bostono. Tiam la prezfalo de domoj atingis valfundon kaj en ĵurnaloj legiĝis multe da avizoj pri oferto de domoj kaj sur strato legiĝis multe da similaj avizoj. La nuna situacio tre similas al la tiama: Kiu ofertas je malalta prezo, tiu sukcesas en la vendado. Kompreneble, la domoj en lokoj kun facila trafiko estas ankoraŭ multekostaj kaj facile vendeblaj. Ĝenerale oni forvendas tiajn domojn nur kiam ili ne havas alian eliron.”

Ĝenerale usonanoj pagas antaŭ ĉio 5-20% de la totala sumo en aĉeto de domoj. Nun multaj aferoj kaŭzis la prezfalon de usonaj domoj: Pliiĝo de senlaboruloj estas grava kaŭzo. Nun eĉ se oni havas laboron, ili maltrankvilas pri la nestabileco de la laboro kaj ne kuraĝas preni krediton kontraŭ domoj, kaj plie, multe falas la kurzo de akcioj kaj oni ne havas kontantan monon por pagi la unuan pagon de la domo. Kaj senlaboruloj, ne povante pagi akurate monatan pagon por la domo, devigite vendi la domon je malalta prezo kaj tiuj domoj, kiuj ne sukcesis vendiĝi, bankoj reprenis kaj aŭkciis ilin,” diris s-ino He.