Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Elstaraj tradukistoj geedzoj Yang Xianyi kaj Gladys Yang

Ĉina klasika romano “Ruĝdoma Sonĝo” priskribis  per bela, delikata lingvo amon inter Jado kaj Jasma, akuzis la krimon de la feŭda socio kaj manifestis grandiozan galerion de la socia vivo kaj profundan tradician kulturon de la antikva Ĉinio. Nelonge post sia eldoniĝo ĝi enkondukiĝis en Japanion, sed ĝia anglalingva versio estis eldonita de la Fremdlingva Eldonejo nur post pli ol 200 jaroj. La anglalingvan tradukon plenumis Yang Xianyi kaj Gladys Yang en 1978-1980. La eldono de la anglalingva versio kaŭzis sensacion en la eldonista rondo en kaj ekster Ĉinio.

La prapatroj de Yang Xianyi vivis en Anhui-provinco. Li naskiĝis en Tianjin, 1915, kaj poste studis en Oxford-universitato, kie li studis la antikvan kaj roman literaturojn kaj literaturojn mezepok-francan kaj anglan. Tie li licenciatiĝis kaj magistriĝis. En 1940 li revenis patrion kune kun sia fianĉino, brita knabino Gladys Yang kaj poste edziĝis kun ŝi.

En 1952 ili eklaboris en la redakcio de Ĉina Literaturo sub Fremdlingva Eldonejo.  En la sekvanta duonjarcento ili kunlabore tradukis multajn klasikajn verkojn de Ĉinio, kiel ekzemple “Libro de Poezio”, “La Elegioj de Chu”, “Kroniko de la Historio”, “Poemoj kaj Eseoj de Tang- kaj Song-dinastioj”, “Legendoj de Tang- kaj Song-dinastioj”, “Yuan-teatraĵoj”, “Noveloj de Ming- kaj Qing-dinastioj”, “Mirrakontoj de Liaozhai”, “Neoficiala Historio de la Kleruloj”. Ili elĉinigis ankaŭ verkojn de Lusin, Shen Congwen, Ding Ling kaj aliaj famaj ĉinaj modernaj kaj nuntempaj verkistoj. Laŭ nekompleta statistiko ili tradukis sume pli ol 200 specojn da verkoj.

En 1980 Yang ekfunkciis kiel ĉefredaktoro de la revuo Ĉina Literaturo, kiam la reformado kaj pordmalfermo en Ĉinio multe favorigis la ĉinan literaturan rondon. Maljunaj verkistoj denove prenis plumojn kaj debutis ankaŭ aro da junaj literaturistoj. Dank’ al lia vasta kontakto kun literatura rondo kaj surbaze de lia solida kono de la okcidentaj legantoj, en la revuo Ĉina Literaturo publikiĝis aro da ĉinaj verkoj ŝatataj de la legantoj. La verkoj elĉinigitaj de Gladys Yang “Neforgesebla amo,” “Ligna domo kovrita de liano,” kaj “Verdiga arbo” vekis grandan eĥon ĉe eŭropaj kaj amerikaj legantoj.

Por sisteme konigi ĉinan literaturon Yang proponis eldoni libroserion. Ĝia unua serio “Elektitaj verkoj de 7 verkistinoj” estis multe ŝatata de la legantoj, kaj por kontentigi la bezonon oni represis ĝin 8 fojojn.

En 1981 invitite de la Kameoka Arta Instituto, Yang vizitis Kioton, Nara kaj Saganon. Dum la vizito li estis profunde impresita de la strebado de japanoj por protekti la antikvan kulturon kaj tradiciajn artojn.

S-ino Gladys Yang naskiĝis en Ĉinio. En la aĝo de 4 jaroj ŝi revenis Brition kune kun siaj gepatroj. Ŝia familio estis bonhava. Yang Xianyi estis ŝia kunlernanto de Oxford-universitato. Ili amikiĝis kaj geedziĝis kaj kune pasigis duonjarcenton en kuna literatura tradukado.  Kvankam ŝi ne havas ĉinan ŝtatanecon, tamen ŝi venis Ĉinion jam en 1940 kaj de tiam ĉiam rigardis Ĉinion kiel sian hejmlandon. Ŝi iam faris fizikan laboron en antaŭurbo de Pekino kaj tre amikiĝis kun tieaj kamparanoj kaj poste ofte biciklis por viziti ilin.