Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Amo de s-ro Sidney Shapiro por Ĉinio

de LU MEI

En 1947 32-jara usonano Sidney Shapiro venis al Ĉinio kaj de tiam li pasigis en Ĉinio jam 62 jarojn. Nun li estas membro de la Ĉina Verkista Asocio, konsilisto de la Ĉina Tradukista Asocio, membro de ĈPPK kaj konsilisto de la Song Qingling-fonduso.

Intervjutate, s-ro Sidney Shapiro diris flue en la ĉina lingvo kun iom da pekina akcento: “Mi loĝas en ordinara teretaĝa domo en kvieta hutong (strateto) de Pekino. Knaboj post lernohoroj ofte ludas pilkon antaŭ mia domo. Tiu atmosfero plaĉas al mi.”

Mi restos por ĉiam en Ĉinio

En 1947 s-ro Sidney Shapiro, kiu iomete sciis la ĉinan lingvon kaj laboris kiel advokato en Usono, venis al Ĉinio. Li edziĝis al ĉina fraŭlino Fengzi. Li kaj lia edzino vidis la fondiĝon de la nova Ĉinio kaj spertis ĝian impetan disvolviĝon. En 1963 s-ro Sidney Shapiro akiris ĉinan ŝtatanecon. De tiam li ofte nomas sin “usonano kun ĉina ŝtataneco".

En sia rememoraĵo "Mia Ĉinio" s-ro Sidney Shapiro skribis: “Mi estis forte allogita de la ĉina revolucio. Mi konsciis, ke mia plej dezirata vivo estas en Ĉinio." "Ĉi tie mi havas mian familion kaj amikojn ĉinajn kaj alilandajn. Mi opinias, ke en Pekino mi povas labori pli multe kaj pli interese ol en Usono, kaj mi decidis resti ĉi tie por ĉiam.”

Mi daŭre laboros en Ĉinio

Dum sia laborado en la Ĉina Fremdlingva Eldon-distribua Buroo s-ro Sidney Shapiro tradukis en la anglan lingvon serion da famaj ĉinaj literaturaj verkoj, ekz. “Ĉe akvorando”, "En vasta neĝkovrita arbaro” kaj “Balato por defendi Yan’an”.

Jam de 1983 post sia emeritiĝo s-ro Sidney Shapiro estis elektita kiel membro de ĈPPIK.

S-ro Shapiro diris: “Ĝis nun mi funkciis kiel ĈPPIK-membro jam 26 jarojn. En tiu periodo mi preskaŭ ĉiujare partoprenis enketon kaj esploradon organizitajn de ĈPPIK.” Menciinte sian laboron de ĈPPIK-membro, li diris: “Mi ŝatas viziton al diversaj lokoj de Ĉinio por iri inter la popolanojn, kaj tiamaniere mi povas vere koni la popolajn vivkondiĉojn. Nun ĈPPIK-membro povas fari siajn kritikojn kaj proponojn al la ĉina registaro. Tio estas efika demokratia metodo taŭga por la nuntempa Ĉinio.

Nun la 94-jara s-ro Shapiro daŭre plenumas la devon de ĈPPIK-membro. En la pasintaj jaroj dum diskutado en grupoj de ĈPPIK oni povis vidi lin, kiu atenteme aŭskultis, notis kaj parolis. En la lasta parto de sia rememoraĵo li skribis:“En la restaj jaroj de mia vivo mi volas kiel eble plej bone plenumi ĉi tiun laboron. Mi ja estas feliĉa, ke mi havas tiun bonŝancon.”

ĈPPIK-membro s-ro Sidney Shapiro
Parolas Sidney Shapiro en ĈPPIK.
Juna Sidney Shapiro kaj lia edzino
S-ro Sidney Shapiro kaj liaj familianoj en 1991
Domo de Sidney Shapiro en Pekino
Sidney Shapiro en sia hejmo
Sidney Shapiro intervjuata
"Mia Ĉinio" eldonita
ĈPPIK-membroj gratulas Sidney Shapiro pro datreveno de lia naskiĝo.