Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Zhang Haidi, nova prezedanto de la Ĉina Kriplula Federacio

Wang Yi
En la 13-a de novembro, 2008, Deng Pufang (maldekstre) elektiĝis kiel honora prezidanto de la Ĉina Kriplula Federacio kaj Zhang Haidi (dekstre) kiel ĝia prezidanto.

En la 1980-aj jaroj, Zhang Haidi konkeris la koron de ĉinoj per sia granda kuraĝo kontraŭ serioza malsano. Ŝi, sidanta sur rulseĝo, fariĝis modelo de ĉinaj junuloj.

Forpasis pli ol 20 jaroj, 54-jara Zhang Haidi elektiĝis kiel prezidanto de la kvina prezidantaro de la Ĉina Kriplula Federacio en novembro de 2008, kaj per tio ŝi refoje vekis atenton de la socia publiko.

En la aĝo de 5 jaroj, Zhang Haidi pro mejlo-angiomo paraplegiiĝis de brusto. Batalante kontraŭ la malsano, ŝi memlernis lecionojn de elementa lernejo ĝis universitato kaj lingvojn anglan, japanan, germanan kaj Esperanton. Dum loĝado en kamparo ŝi memlernis akupunkturon kaj mokson, riparon de radiaparato, kaj per tio senpage helpis vilaĝanojn.

En 1993, Zhang Haidi akiris filozofian magistrecon en Jilin-universitato, Ĉinio. Poste ŝi okupiĝis pri verkado. Ŝi verkis “Pridemando de la Vivo”, “Sonĝo sur Rulseĝo” kaj tradukis “Kuracejo ĉe Maro”, “Murdoch--Vera Rakonto pri Elefanto” kaj aliajn kun entute miliono da ideogramoj. Ŝia romano “Sonĝo sur Rulseĝo” eldoniĝis ankaŭ en Japanio kaj Koreio.

Zhang Haidi estas membro de 10-a kaj 11-a ĈPPIK kaj konstanta komitatano de la 12-a ĈPPIK. En la lastaj jaroj ŝi multe penis por havigi laborŝancojn al kripluloj. Ŝi diris: “Mi esperas, ke kripluloj versence eniros egale en la socion kaj ĝuos la vivon. Estas malfacile por sanuloj koni animstaton de kripluloj, kiam ili estas helpataj, tamen mi scias. Kiam mi vidis, ke iu kriplulo kortuŝiĝis ĝislarme pro ricevo de rulseĝo, ankaŭ mi larmis. Mi havis tian rulseĝon en mia aĝo de 20 jaroj. Antaŭe mia rulseĝo estis ligna kaj malfacile movebla. Kiam via korpo ne povas libere moviĝi, vi devas peti alies helpon eĉ kiam vi volas glason da akvo. Ĝuante alies helpon, krom dankemo oni povas havi multajn komplikajn sentojn. Mi ĝojas helpi aliajn, sed ege ĉagrenas, kiam mi estas helpata de aliaj. Antaŭ 12 jaroj mi elektiĝis kiel ĈPPIK-membro, de tiam mi, kune kun aliaj ĈPPIK-membroj prezentis proponojn pri konstruado de senbaraj trapasejoj, intensigo de kontrolado kaj administrado de loterio por soci-bonstatigo kaj instalado de asekuro por orfoj kaj kriplaj infanoj. En la lastaj jaroj, mi plurfoje prezentis proponon pri permeso al kripluloj stiri aŭton. Por persone sperti tion, mi mem prove stiris aŭton. Mi esperas, ke kripluloj realigos sian tutan sonĝon!”

Ŝiaj proponoj ricevis grandan atenton de ĈPPIK-membroj kaj estis subtenataj de kripluloj.

Zhang Haidi en interreto havas sian blogon, kies vizitantoj atingis 7.9 milionojn.

Ĉe sia prezidantiĝo de la federacio, Zhang Haidi diris, ke ŝi ne vanigos esperon de la 80 milionoj da kripluloj. En la sekvantaj 5 jaroj ŝi klopodos por fundamente solvi problemon pri bazaj vivkondiĉoj de kripluloj, iliaj ĝenerala resanigo kaj fizika ekzercado. Ŝi penados por ke 80% de la kriplaj lernoaĝaj infanoj vizitu lernejon, 80% de la kripluloj havu laborpostenon kaj vaste partoprenu en la socia vivo.