Kiel raportisto, mi unuafoje vizitis Tibeton en
la pasinta februaro, tio donis al mi bonan ŝancon por persone koni
la regionon.
Mi kaj miaj kolegoj vizitis templojn, urbajn plansetlejojn
kaj kamparon, kaj kontaktis lokajn oficistojn, ordinarajn popolanojn
kaj bonzojn. En Lhasa silentaj kaj harmoniaj stratoj donis al mi
profundan impreson, en vendejoj multaj klientoj aĉetis siajn bezonaĵojn,
antaŭ ĉiuj temploj estas grupoj da pilgrimantoj, la socia sekureco
estis tre bona.
En la Lhokha regiono de Tibeto, mi renkontis 73-jaran
maljunulon. Antaŭ 50 jaroj li estis servutulo. Pri la nuna vivo
tiu ĉi antaŭa servutulo diris kun elkora rideto: "Antaŭ liberiĝo,
mi estis kruele turmentita. Dank’ al la Komunista Partio de Ĉinio,
mi povas ĝui la hodiaŭan feliĉon." La vilaĝo, kie vivas tiu
ĉi maljunulo, estas la unua vilaĝo de la demokratia reformado en
Tibeto. Tie ĉiuj familioj estas bonhavaj. Unu el ili havas domon
el 13 ĉambroj. Vilaĝa oficisto fiere diris al mi: "Sen demokratia
reformado ni ne havas la hodiaŭan feliĉon." Januare de la kuranta
jaro la dua sesio de la Naŭa Popola Kongreso de la Tibeta Aŭtonoma
Regiono aprobis rezolucion, ke la 28-a de marto estu memortago de
la liberigo de miliono da servutuloj. Ĉinio faris malfacilan penadon
por nuligi la servutulan sistemon, tio havas grandan signifon.
|