Marte la suno milde karesas Pekinon, tamen la temperaturo restas
malalta ĉe la vento. Maljunulo Li Wencai kaj liaj familianoj ĝuas
varmecon en sia nova loĝejo.
La 29-an de decembro, 2007, 66-jara Li Wencai, liaj
edzino kaj du infanoj enloĝiĝis en novan loĝejon varman kaj helan.
Por solvi la problemon de loĝ-malfaciloj de malriĉaj urbanoj, la
ĉina registaro investis gigantan sumon. Diversnivelaj registaroj
konstruigas domojn kaj ludonas ilin je tre malalta prezo al tiuj,
kiuj loĝas en malgranda spaco kaj ne kapablas aĉeti loĝdomon. La
familio Li fariĝis la unua favorato de tiu ĉi politiko praktikata
en Fengtai-distrikto de Pekino.
La loĝejo plilarĝigita de 13 kvadrataj metroj
al 55.45
 Li
Wencai kaj liaj familianoj antaŭe loĝis en la spaco de 13 kvadrataj
metroj. La ĉambro estis malhela kaj malvarma. Lia edzino suferas
gravan mensmalsanon kaj ne povas sin prizorgi en la ĉiutaga vivo.
Antaŭ kelkaj jaroj ŝi estis trafita de diabeto kaj perdis la vidadon
de unu okulo. Iliaj du infanoj estas lernantoj de mezlernejo. La
familio vivas tre malfacile kaj sin vivtenas tute de la registara
subvencio.
Decembre de 2007 Pekino komencis liveri ludomojn je
tre malalta prezo al familioj kun malfaciloj, la familio de Li Wencai
kaj aliaj 35 familioj enloĝiĝis en la loĝkvartalon Sanhuan Xincheng,
sudokcidente de la Tria Ringvojo de Pekino.
La loĝkvartalo konsistas ĉefe el malmultekostaj loĝdomoj
kun kompleto da servaj instalaĵoj. Tie estas supermerkato, fruktobutiko,
legombazaro kaj hospitalo. Najbare de la Tria Ringvojo, la tiea
trafiko estas facila.
La nova loĝejo de la familio Li areas 55.45 kvadratajn
metrojn. La unuĉambra apartamento kun la fenestroj rigardantaj al
la sudo estas varma. Kiam ni vizitis la domon, Li televidis raportadon
pri la sesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj tiu de
la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kaj lia edzino
trankvile kuŝis en la lito. Li diris al ni, ke la sanstato de lia
edzino multe pliboniĝis en la nova loĝejo.
La mebloj estas donacitaj de varmkoraj homoj
 “Tiuj
ĉi estas donacitaj de loĝkvartala oficejo,” maljunulo Li diris al
ni, montrante la meblaron, “La liton kaj televidilan ŝrankon ni
ricevis de la loĝkvartalo Dahongmen, kie ni loĝis antaŭe, la litkovrilon
el lanugo donacis al ni la oficejo de la loĝkvartalo Sanhuan Xincheng
ĉe la Printempa Festo, la fulgoelsuĉilo kaj klimatizilo estas donacitaj
de varmkoraj aliĝintoj de la aktivado organizita de la Leĝa Vesperĵurnalo
por helpi malriĉulojn, kaj la vestoŝranko estas donaco de iu meblovendejo...”
Konsiderinte la ekonomian malfacilon de la loĝdomaj
luprenantoj, la konstrua komisiono asignis monon por simpla ornamado
al la loĝdomoj. La oficejo de la loĝkvartalo instaligis gardrelon
al la fenestropordo kontraŭ eventuala akcidento de la malsana edzino.
Li diris, ke la distrikto, loĝkvartalo kaj najbaroj multe zorgas
pri ili.
80 juanoj por la monata lupago
 Multaj
familioj, kiuj sin vivtenas per registara subvencio, ankoraŭ ne
povas enloĝiĝi en tiajn domojn, tamen Li Wencai kaj liaj familianoj
estas feliĉaj. La familio ĉiumonate ricevas subvencion de pli ol
1700 juanoj, kaj ankaŭ la du infanoj ĝuas edukan subvencion. Por
ilia memhejtado vintre, la registaro laŭkalkule liveras al ĉiu familio
de la ludomo subvencion, po 30 juanojn por ĉiu kvadrata metro.
Tian Guobao, estro de la oficejo de Fengtai-distrikto
pri loĝsekureco, konigis, ke la familioj, kiuj la unuaj ĝuas la
ludomon, devas esti konformaj al la postulataj kondiĉoj, kaj krom
tio ĉi-rilate ili favoras al la familioj, kiuj havas pli-ol-60-jaran
membron, handikapulon kun grava kripleco kaj malsanulon de serioza
malsano, kaj loĝis en kaduka domo. Laŭ koncerna difino tiuj loĝantoj
ĉiumonate pagas nur 5%de ilia monata enspezo kaj la familio de Li
nur 80 juanojn por la apartamento.
Pro nesufiĉo de ludomoj la registaro liveras subvencion
al la familioj, kiuj havas malfacilojn en domluado kaj portempe
ankoraŭ ne enloĝiĝis en la ludomon. Laŭ difino de la registaro ĉiu
membro de tiaj familioj ricevas 400 juanojn ĉiumonate laŭ la jena
normo: po 10 kvadrataj metroj por ĉiu homo kaj ĉiu kvadrata metro
kontraŭ 40 juanoj. Ordinara familio kun tri membroj povas ricevi
subvencion je 1200 juanoj ĉiumonate. Tian diris al ni, ke fine de
februaro de 2009 la subvencion ĝuas 1658 familioj sole en Fengtai-distrikto.
Laŭ la Ministerio de Konstruado, 2009 estas ŝlosila
jaro por rapidigi konstruadon de loĝdomoj. Nun estas du manieroj
por solvi malfacilojn de loĝado al 2.6 milionoj da urbaj familioj
kun malalta enspezo: liveri ludomojn je malalta prezo kaj doni subvencion
por la lupago. Surbaze de tio en la venontaj du jaroj la registaro
solvos la malfacilon de loĝado al 4.87 milionoj da urbaj familioj
kun malalta enspezo. En 2011 estos fundamente solvita la malfacilo
de loĝado de 7.47 milionoj da familioj en urboj de la tuta lando.
Estas kredeble, ke en la proksima estonteco pli kaj pli da familioj
kun malalta enspezo enloĝiĝos en brilan kaj varman domon.
|