Nur en du tagoj Xu Jinjing, ĉina studento en la
Belarta Fakultato de la Salamanca-universitato, Hispanio, plenumis
la oleopentraĵon “Apogo". La 31-an de januaro reprezentanto
de ĉinaj studentoj en Hispanio donacis la oleopentraĵon al ĉefministro
Wen Jiabao, vizitanta en Hispanio, kaj pro tio la ĉefministro Wen
telefonis al Xu Jinjing por esprimi sian dankon.
Antaŭ nelonge raportisto telefone intervjuis Xu Jinjing,
kaj li rakontis pri sia motivo en farado de la oleopentraĵo.
Por esprimi sian amon kaj respekton
Raportisto: Kial vi decidis fari olepentraĵon por donaci
al ĉefministro Wen?
Xu Jinjing: Posttagmeze de la 24-a de januaro estro
de la asocio de ĉinaj studentoj en Salamanca telefonis al mi, ke
ĉefministro Wen baldaŭ vizitos Hispanion. Li esperis, ke mi faros
pentraĵon por donaci al la ĉefministro, kaj per tio ni deziris esprimi
amon kaj respekton de la ĉinaj studentoj en la urbo al la ĉefministro.
Raportisto: Kial vi akceptis la peton?
Xu Jinjing: La Salamanca-universitato estas universitato
kun plej longa historio en Hispanio. En ĝi lernas ĉirkaŭ 300 ĉinaj
studentoj, kaj mi sola studas belarton kaj venis el Sichuan-provinco.
Kiam li telefonis al mi, la scenoj de la granda tertremo
en Sichuan tuj aperis antaŭ miaj okuloj kiel filmo. Post okazo de
la tertremo la ĉefministro Wen senprokraste rapidis al la lokoj
trafitaj de la tertremo. Oni povis vidi lin en ĉiuj anguloj de la
plagita regiono. Mi estis tre emociita kaj fiera pro tio ke mi povis
fari oleopentraĵon por nia estimata, pli-ol-60-jara ĉefministro.
Dum komponado
Raportisto: Mi aŭdis, ke dum via kreado de la pentraĵo
vi inspiriĝis el iu foto, ĉu vere?
|
Ĉefministro Wen en plagita
loko |
Xu Jinjing: Efektive mi faris la oleopentraĵon laŭ du
fotoj pri sama sceno fotitaj de malsamaj anguloj. Por krei la pentraĵon,
mi rete serĉis fotojn, kaj la foto, en kiu la ĉefministro brakumas
du knabinetojn, kortuŝis min.
Mi iam vidis la foton post la tertremo, kaj tiam ĝi
donis al mi profundan impreson. Ĝi rememorigis al mi la vortojn
de la ĉefministro “Nur se homoj estas, ni certe venkos la malfacilojn.”
Mi tuj decidis komponi la pentraĵon laŭ tiu ĉi foto.
Raportisto: Kiel vi plenumis la pentraĵon?
Xu Jinjing: Mi pentris senĉese 6 horojn. Mi pensis
nur, ke tiu ĉi pentraĵo estos donacita al la ĉefministro, kaj mi
certe bone plenumos ĝin.
Por mi la mieno de la ĉefministro estis plej malfacile
pentrebla. Pro manko de tempo ĝin mi pentris per larĝaj tuŝoj. Ĝi
taŭgas por apreci de malproksime. Por kiel elbe plej frue sekigi
la pentraĵon mi aĉetis harsekigilon.
Raportisto: Kial vi titolis la pentraĵon “Apogo”?
Xu Jinjing: La titolo de la pentraĵo en la hispana
lingvo povas esti "Apoyo", kiu signifas ankaŭ “subteno”.
Mi volas per tio diri al ĉefminstro Wen, ke ĉinaj studentoj en Hispanio
subenas lin kaj sian patrolandon.
Mi profunde riverencis al la portreto de ĉefministro
Wen
|
Ĉefministro Wen telefonas
al Xu Jinjing por lin danki. |
Raportisto: Kian senton vi havas post plenumo de la
pentraĵo?
Xu Jinjing: Post kiam mi plenumis la pentraĵon estis
jam meznokto de la 28-a de januaro. Mi faris kelkajn retropaŝojn
kaj silente rigardadis la afablan vizaĝon de la ĉefministro en la
pentraĵo kaj mi estis kaptita de forta emocio, kaj kun respekto
mi profunde riverencis al la portreto.
Mi rakontu al vi okazaĵon neforgeseblan por mi. La
pentroĉambro estas kune luita de mi kaj kelkaj hispanaj emeritaj
maljunulinoj. Kiam mi sekigis la pentraĵon per harsekigilo, unu
el ili venis. Rigardante la pentraĵon, ŝi tuj diris al mi, ke la
homo en la pentraĵo estas la ĉina ĉefministro. Multaj hispanoj konas
ĉinan ĉefministron dank’ al tio, ke post okazo de la tertremo preskaŭ
ĉiuj amaskomunikiloj en la mondo faris raporton pri tio, ke ĉefministro
Wen venis al la lokoj trafitaj de la tertremo tuj post la tertremo.
Mi fieras pro tio, ke mia patrolando havas bonan ĉefministron.
|