En
1980-aj jaroj bufedejoj aperis unue en luksaj hoteloj en Pekino,
iom post iom en stratoj. Kaj en la 1990-aj jaroj ili jam estis popularaj.
Nun Pekino havas 400-500 bufedejojn.
Bufedejoj en Pekino similas al tiuj en okcidentaj landoj,
tamen portas sian propran trajton. Ili estas miniaturo de bufedejoj
de Ĉinio kaj montras al vi la noktan vivon de ĉinoj.
Bufedejaj
stratoj kaj iliaj klientoj
La
bufedejojn en okcidentaj landoj vizitas tre diversaj homoj, sed
tiujn en Pekino frekventas plejparte junuloj kaj mezaĝuloj. Parto
el ili ofte vizitas kaj aliaj malofte. La bufedejojn vizitas fremdlandanoj,
komercistoj, oficistoj, studentoj, artistoj, aktoroj kaj homoj kun
alta enspezo. En la lastaj jaroj ankaŭ profesoroj kaj altrangaj
intelektuloj komencis viziti bufedejojn. Pro alta pago en bufedejoj,
multaj ĉinoj opinias, ke bufedejoj apartenas al gejunuloj kaj riĉuloj,
sed ne al ĉiuj homoj. 70% da bufedejoj en Ĉinio troviĝas en Pekino.
Por koni bufedejojn en Pekino, vi devas scii tri lokojn.
La unua estas Sanlitun-strato, kie naskiĝis la unuaj bufedejoj.
Ili karakteriziĝas per internacia gusto kaj jam fariĝis altnivelaj
amuzejoj pro sia lukseco. La dua estas Houhai-strato. Unuflanke
de ĝi situas dekoj da unikaj bufedejoj kaj ĉe ĝia alia flanko estas
Houhai-lago. Grandaj ruĝaj lanternoj dekoracias en la du flankoj
kaj kreas ĉarman scenon kaj atmosferon. Somere mastroj de la bufedejoj
dislokas tablojn kaj seĝojn apud la lago por allogi klientojn. La
tria troviĝas en la Ligongnanlu-strato en universitata areo. Kompare
kun la antaŭaj du, ĝi estas malpli granda, sed pli fama pro la atmosfero
plena de kultura gusto kaj studentaj muzikaj bandoj. Krom la menciitaj
tri unikaj kaj famaj bufedejaj stratoj, oni povas trovi ankoraŭ
multajn diversaspecajn bufedejojn en diversaj anguloj de Pekino.
Arta
kaj tema bufedejoj
Ordinara,
arta kaj tema bufedejoj troviĝas en Pekino. En la ordinaraj oni
babilas kaj spektas prezentadon de kantisto kaj gitaristo. En la
artaj estas profesia prezidanto, kiu vigligas la etoson per incitaj
programoj kiel magio, kanto kaj farso. Post prezentado oni povas
libere danci duonhoron. Junaj kaj agitemaj dancantoj gvidas sur
podio, kaj gastoj svingas sian korpon laŭplaĉe.
Lastatempe aperis multaj temaj bufedejoj en Pekino.
En turistaj bufedejoj ofte renkontiĝas profesiaj aŭ amatoraj vojaĝistoj.
Ili interŝanĝas, kunvenas kaj diskutas pri la venonta vojaĝo. “Samarghata”
estas tibeta stila bufedejo. Tie vi povas trovi originalajn buterteon,
sekakan vinon, farunaĵon de sekalo, sekan viandon de poefago, kaj
kompreneble ankaŭ diversajn kafojn kaj vinojn. La mastro estas tibetano
kaj artisto. En lia bufedejo oni povas apreci kaj aĉeti tibetajn
pentraĵojn kaj artaĵojn. En amikiĝa bufedejo, prezidanto konatigas
gastojn fremdajn unu al alia per diversaj ludoj kaj kantado. Kaj
en tio gastoj povas trovi amat(in)on. Krome ekzistas bufedejoj futbala,
filma kaj anglalingva. En temaj bufedejoj oni povas trovi homojn
kun samaj hobioj aŭ fakulojn por interparoli pri iu ŝatata temo.
La plej granda diferenco inter ĉinaj kaj alilandaj
bufedejoj kuŝas en tio, ke parto de la ĉinaj pagigas por eniro,
precipe grandaj bufedejoj kun arta prezentado. La enira bileto kostas
20-100 juanojn (10 juanoj egalas al 1 eŭro). En iuj bufedejoj eniro
de virinoj estas senpaga. Plejpartaj bufedejoj postulas minimuman
konsumon. Oni devas pagi sufiĉan monon por sidloko proksima al scenejo.
Tial ne riĉaj junuloj kaj studentoj preferas drinki malmulte kostan
bieron ĉe bufedo.
Drinkado
En
bufedejoj oni liveras ankaŭ vespermanĝon kaj manĝeton, sed oni venas
ĉefe por vino kaj muziko. La fruktoj kaj manĝetoj estas pretaj por
virinoj. Oni povas ĝui tre diversajn specojn de drinkaĵoj, sed la
plej populara estas biero. Budweiser, Heineken, Carlsberg estas
la plej ŝatataj. Iom post iom populariĝas ankaŭ ruĝa vino kaj koktelo.
Abstinulo povas preni teon, kolaon, fruktosukon, lakton, aŭ simple
akvon. Fakte, la prezo de nealkoholaĵoj en bufedejoj estas multe
pli alta ol tiu en memservejo.
En la bufedejoj oni trinkas bieron rekte el botelo,
ruĝan vinon el glaso. Ĉarmaj estas kelnerinoj dekolte vestitaj en
mallongega jupo. Ĉiam kun dolĉa rideto, ili entuziasme ofertas al
gastoj sian bieron kaj donacas malgrandan memorigaĵon.
|