Unua paĝo >> Socio >> Moderna tempo


Pekinanoj en gaja sportado

de WANG XINLING

Ĉiutage, ĉu en frua mateno, ĉu en vespero, multaj homoj sportas sur aleoj kaj placetoj, en parkoj kaj korpoekzercaj kluboj de Pekino. Korpoekzercado jam fariĝis parto de la vivo de pekinanoj.

En parkoj

Je la 7-a matene, malgraŭ pluveto, multaj homoj korpoekzercas en Zizhuyuan-parko en okcidenta Pekino. La parko altiras vizitantojn per prosperaj bambuaroj kaj lotusoj. Sur vojetoj ĉe lago estas homoj, kiuj aŭ kuras aŭ rapide iras; en kvietaj lokoj en arbaro estas maljunuloj, kiuj ekzercas sin per Qigong-o aŭ aliaj manieroj, ekz. etendado de siaj membroj; sur placeto estas grupoj el 20-30 homoj, kiuj faras korpoekzercadon per glavo kaj Tajĝiĉuan kaj dancas sub gvido de instruistoj. En pavilono homoj dancas klakdancon en rondo, ie alie maljunuloj ludas muzikilojn por akompani kantadon de pekina opero.

Plej parto el la korpoekzercantoj en la parko estas maljunuloj kaj laborantoj loĝantaj proksime. Ĉiumatene sinjorino Zhang, 70-jara, venas al la parko post 40-minuta irado. Ŝi promenas kaj sin ekzercas ĉe lago 1-2 horojn, kaj poste revenas hejmen per aŭtobuso. Ŝi aĉetis jar-karton por parkoj per 54 juanoj (ĉ. 10 juanoj = 1 eŭro), per kiu ŝi povas viziti 20 parkojn de Pekino. Ŝi veturas ankaŭ al antaŭurbo por montogrimpado. Zhang diris, ke ŝi persistas en korpoekzercado 8 jarojn. Kvankam ŝi suferas hipertension kaj sukeran diabeton, tamen ŝia animstato estas tre bona. Ŝiaj amikoj diris, ke ŝi fariĝas pli kaj pli juna.

Malsame al la maljunuloj, la laborantoj kutime kuras ĉe lago ĉ. 20 minutojn por spiri freŝan aeron kaj poste eliras la laboro.

En Pekino estas pli ol 170 parkoj similaj al Zizhuyuan-parko. Ili troviĝas en diversaj lokoj de Pekino kaj estas ne nur korpoekzercejoj ŝatataj de maljunuloj, sed ankaŭ lokoj por interparolado kaj amuzado.

En plansetlejoj

En diversaj plansetlejoj de Pekino estas multaj korpoekzercejoj ŝatataj de pekinanoj. La ekipaĵoj kun klarigo pri uzado estas flegataj kaj riparataj de specialaj homoj.

Ĝis la fino de 2005, oni instalis korpoekzercajn ekipaĵojn en 5013 lokoj de pekinaj plansetlejoj kun areo de 3650 mil kvadrataj metroj. La loĝantoj povas ekzerci korpon en loko malpli ol 200 metrojn fore de sia hejmo.

S-ro Dong, respondeculo pri korpoekzercado en plansetlejoj de la Pekina Sporta Buroo, diris: "Preskaŭ ĉiuj emeritoj ekzercas korpon per la ekipaĵoj en la plansetlejoj. Ankaŭ virinoj kaj infanoj ŝatas la ekipaĵojn, kiuj ne nur helpas homojn korpoekzerci, sed ankaŭ havas amuzan valoron."

En kluboj

En iu klubo de Pekino, Lu Ming faranta ekzercadon sur ekipaĵo, diris al mi: "Ekde 2005 mi ekzercas korpon en klubo. Tio ŝanĝis mian vivmanieron kaj nun korpoekzercado jam fariĝas grava parto de mia vivo. Mi esperas, ke ĝi daŭre alportos al mi tute novajn vivon kaj senton."

Li Yang, kiu persistas en korpoekzercado per ekipaĵoj pli ol unu jaron, skribis en sia taglibro: "Dank' al korpoekzercado malaperis ĉe mi neŭrastenio kaj mi povas dormi profunde. Mia sekvanta celo estas fortigi miajn muskolojn." Same kiel Li Yang multaj profitis de korpoekzercado en kluboj.

Kompare kun korpoekzercado subĉiele, tiu en kluboj estas pli sekura kaj pli konforma al la ekzercantoj dank' al direktado de trejnistoj. Krome, la etoso en klubo ankaŭ povas entuziasmigi la ekzercantojn.

Nun en Pekino estas pli ol 900 sportkluboj grandaj kaj malgrandaj, luksaj kaj neluksaj, klasifikitaj laŭ skalo, kvalito de ekipaĵoj, lernoprogramo, fameco de trejnistoj kaj prezoj. Ĝenerale oni devas pagi pli ol 3000 juanojn por unu jaro en altklasaj gimnastejoj, 1000 juanojn por la mez- aŭ malgrandaj kluboj.

"Kompare kun fremdlandanoj, korpoekzerca koncepto de ĉinoj estas malforta. Antaŭe korpoekzercado en kluboj estis rigardata diboĉado. Sed, en la lastaj du jaroj homaj konceptoj multe ŝanĝiĝas," tiel diris 21-jara Ma Zheng. Li okupiĝas pri konsultiĝo pri korpoekzercado du jarojn en iu klubo, kiu havas 20 filiojn en Ĉinio, inter kiuj 9 estas en Pekino. "Pekinaj korpoekzercantoj en kluboj havas enspezon minimume de ĉ. 4000 juanoj, inter ili plejparto estas virinoj kun aĝo de pli ol 23 jaroj. Ĝenerale viroj ŝatas ekzerci korpon per ekipaĵoj, kaj la virinoj per gimnastiko, jogo kaj similaj."

Sporthaloj kaj naturo: konatiĝi kun multaj homoj

Estas ankŭ aliaj homoj, kiuj ne ofte iras al parkoj kaj korpoekzercaj anguloj en plansetlejoj, nek al kluboj. Ili ŝatas sin ekzerci laŭ sia volo per pilkludo, naĝado, montogrimpado kaj ekskurso al antaŭurbo. Foje ili sin organizas en grupojn, inter ili estas la Pekina Volana Klubo. En 2002 la klubo havis nur 5 membrojn, kaj nun ĝi kun pli ol 400 membroj havas specialan retejon. Aliĝinte al la klubo, oni povas ludi volanon en sporthalo laŭ regula tempo sen mendo kaj akompananto, kaj la pago por la ludo estas 20 juanoj. Ĝenerale tiuj organizoj ne profitas. Ilia celo estas liveri oportunon al kunamatoroj kaj konatiĝi kun pli multaj homoj en sportado.

Laŭ statistiko de la Pekina Sporta Buroo, nun 52.4% de la pekinanoj ekzercas korpon tri-foje ĉiusemajne, pli ol 30 minutojn ĉiufoje. Nun pekinanoj averaĝe okupas 1.35 kvadratajn metrojn de sportejo. Oni antaŭkalkulis, ke en 2008, post finiĝo de pligrandigo de sportejoj por pekinaj Olimpikoj, la aero de publikaj sportejoj grandiĝos je pli ol 2 milionoj da kvadrataj metroj. Tiam ni havos pli multajn spacojn por ekzerci korpon.