Unua paĝo >> Socio >> Moderna tempo


Yadong, kiel mi povus ne ami vin?
— Komerca aventuro de Sichuan-a komercisto en Yadong, Tibeto

de LI JIANHUA
Situo de Yadong en mapo

Yadong-gubernio situas en la sudo de Tibeto, sude de la meza parto de Himalajo, kaj Butano estas ĝia orienta najbaro, kaj Hindio — okcidenta. La pasejo Nathu La, 4545 metrojn super marnivelo en Yadong-gubernio, estis ĉefa pasejo de la suda linio de la antikva Silka Vojo, kiu interligis Ĉinion, Hindion, Okcidentan Azion kaj Eŭropon. En la unuaj jaroj de la 20-a jarcento, la plej granda jara negoca sumo ĉe la pasejo konsistigis pli ol 80% de la landlima komerco de Tibeto. Sed post la landlima konflikto

Soldatoj de Ĉinio kaj Hindio ĉe landlima pasejo Nathu La

inter Ĉinio kaj Hindio en 1962, la du landoj sinsekve formovis doganejojn kaj aliajn instituciojn, kaj la trupoj de la du landoj garnizonis ĉe la pasejo Nathu La, tiel la pikildratoj rompis la komercan trairejon.

Sed la ekonomio de Yadong-gubernio ne haltis pro tio, kaj ĝia disvolviĝo alportis multajn ŝancojn al komercistoj. Nun dank' al lanĉo de la Qinghai-Tibeta Fervojo, trajno alportis pli multajn ŝancojn al Yadong-gubernio.

Min trafis ŝanco

En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, Sichuan-aj komercistoj senĉese venis al Yadong por komercado. Nun en Yadong estas pli ol 250 butikoj de Sichuan-aj komercistoj de restoracia servo, vendo de ĉiutagaj varoj, konstruado kaj longdistanca pasaĝera transportado. "La unuavenintaj Sichuan-anoj kulturis legomojn en Yadong, sed poste ili sin okupis en ĉiuj kampoj. Nun Yadong-gubernio estas simila al iu urbeto de Sichuan, kaj oni ne sentas ke ĝi estas en Tibeto", tion diris Wen Lide, ordinara Sichuan-a komercisto. Antaŭ 9 jaroj Wen Lide kaj lia edzino komencis transporti varojn de internaj lokoj al Yadong kaj multe profitis. Nun ili jam fariĝis vera mezklasanoj.

Antaŭe Wen Lide havis butikon pri hejmaj elektraj aparatoj en Chengdu. Sed tie estas multaj samspecaj butikoj, kaj Wen Lide profitis malmutle aǔ eĉ profitis nule pro la intensa konkurenco. Somere de tiu jaro estis sufoke varme en Chengdu kaj Wen Lide kaj lia edzino venis de Chengdu al Yadong por somerumi.

"Efektive mi venis al Yadong kun alia celo — enketi la lokan merkaton", diris Wen Lide. Lia parenco iam diris al li, ke mankas al Yadong ĉiutagaj necesaĵoj, precipe hejmaj elektraj aparatoj, se li vendos tiujn komercaĵojn en Yadong, li certe profitos de tio.

En butiko de ĉiutagaj necesaĵoj

Wen Lide trovis, ke preskaǔ neniu familio en Yadong havis videodiskan aparaton, kaj en la urbo estis neniu amuzejo kaj nur kelkaj restoracioj. Wen Lide ĝojegis pro la sentebla fortuno. Li decidis fermi sian butikon en Chengdu kaj malfermi novan vendejon en Yadong.

Reveninte al Chengdu, li pruntis 100 mil juanojn de banko (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro), pogrande aĉetis videodiskajn aparatojn, horloĝojn, televidilojn, vestojn eĉ motorciklojn kaj transportis ilin al Yadong. Ĉar li ne havis rivalojn en Yadong, do tiuj varoj estis venditaj en bona prezo. La varoj de Wen Lide estis forvenditaj en malpli ol monato. Lokanoj estis interesataj de videodiska aparato, kiu povas doni bildojn kaj sonojn je premo de butono. Ĉar ne estis amuzejo en tiu landlima urbo, videodiska aparato riĉigis la vivon de la lokanoj. Tial, multaj lokanoj venis al la butiko de Wen Lide por aĉeti aĵojn.

Pro la malfacila trafiko prezo de varoj en Yadong estas ĉ. duoble pli alta ol tiu en landinterno. En la unua monato Wen Lide profitis 30 mil juanojn. "Multaj komercistoj el Nepalo kaj Butano aĉetas varojn de mia butiko. Malgrandaj elektraj aparatoj estas tre ŝatataj," Wen Lide diris. Ĉar la tera komerca trairejo inter Ĉinio kaj Hindio estis fermita, do la landlima komercado inter la du landoj bezonas peradon de butananoj.
Iom post iom, pli kaj pli multaj komercistoj venis al Yadong, tial multiĝis la rivaloj de Wen Lide. Sed la klientoj preferas aĉeti varojn en la butiko de Wen Lide, ĉar aliaj komercistoj pogrande aĉetis varojn de Lhasa, do la kosto estis pli alta ol tiu de Wen Lide, kiu aĉetis varojn de Chengdu pere de kutima kanalo.

Nun ni ĝuas bonan vivon!

Nun, preskaŭ ĉiuj familioj havas varojn aĉetitajn ĉe Wen Lide. De 2005, malvigliĝis la vendado de ĉiutagaj necesaĵoj. Wen Lide konsciis, ke la disvolva spaco de tiu merkato fariĝis pli kaj pli malgranda. Tial, li investis 300 mil juanojn por funkciigi plej grandan kaj luksan restoracion de Sichuan-a gusto, kaj poste malfermis dancejon.

En Yadong estas ĉ. 30 mil loĝantoj kaj nur ĉ. 12 mil el ili estas konstantaj loĝantoj. Kvankam Yadong estas malgranda, sed oni ne devas subtaksi ĝian konsuman provon. La restoracio de Wen Lide kun la areo de ĉ. 200 kvadrataj metroj ĉiam estas plenaj de klientoj, el kiuj liaj samprovincanoj en Yadong eĉ prenas lian restoracion kiel sian kutiman manĝejon.

En Yadong, tibetanoj konsistigas 98% de la loĝantaro. Ili tre ŝatas danci kaj drinki. Laŭdire, ordinara tibetano povas trinki 24 botelojn da biero unufoje. Sed antaŭe mankis al tiu urbo amuzejo, do la dancejo de Wen Lide la unua okupis tiun merkaton. Nun ankaǔ multaj oficejoj sin amuzas tie.

Tibetanoj eniris Hindion post la remalfermiĝo de pasejo Nathu La

La 1-an de julio, 2006, lanĉo de la Qinghai-Tibeta Fervojo finis la senfervojan historion de Tibeto. 4 tagojn post tio, remalfermiĝis la pasejo Nathu La fermita dum 44 jaroj. Remalfermiĝo de la pasejo Nathu La kaj la oficiala funkciado de la Qinghai-Tibeta Fervojo alportas tre bonan ŝancon al Sichuan-aj entreprenoj por malfermi merkaton en Hindio kaj Sudazio. Tiuj du aferoj ankaŭ plibonigis la fundamentajn kondiĉojn kaj investan medion de Tibeto, kaj miloj da komercistoj en- kaj eksterlandaj turnis sian atenton al Tibeto kaj Yadong. Unutaga pago por loĝo en la plej granda hotelo de Yadong estas 400 — 500 juanoj, sed la hotelo ĉiam estas plena de gastoj. "Nun la pasejo remalfermiĝis, kaj ni povas negoci rekte kun hindaj komercistoj. Mi kredas, ke la komercado pliboniĝos." La ĝojo de Wen Lide radiis sur sia vizaĝo.

Vivo en la estonteco estos pli bona!

Tibeta komercisto telefonanta antaŭ la landlima merkato Renqinggang
Plano de ĉefaj internaciaj fervojoj de Ĉinio

La komerca valoro inter Ĉinio kaj Hindio atingis 18.7 miliardojn da usonaj dolaroj en 2005. Post remalfermiĝo de la landlima komerco en Yadong, se 10 procentoj de komercado de la du landoj estos plenumitaj pere de tiu pasejo, la ekstera komerca valoro de Tibeto kreskos de 200 milionoj da usonaj dolaroj en 2005 al pli ol miliardo da usonaj dolaroj, kaj tio multe akcelos disvolviĝon de Tibeto. Iu ŝtatoficisto de Shigatse diris, ke la nuna landlima merkato Renqinggang estas provizora merkato, kaj la nova pli granda merkato ekkonstruita antaŭ la fino de ĉi jaro. Wen Lide diris: "Post remalfermiĝo de la landlimo, komercistoj de diversaj lokoj de la lando venadas por enketi merkaton en Yadong. Nun komercistoj de aliaj lokoj direktas sian atenton unue al Lhasa, kaj due al Yadong." Por veturi de Lhasa al Yadong, oni bezonas tutan tagon per aŭtobuso, kaj la aŭtobuso estas ekspedata ĉiudutage, tio sendube katenas disvolviĝon de Yadong. Por ŝanĝi tiun situacion, la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado kaj la Ministerio de Trafiko de Ĉinio jam planis konstrui la ŝoseojn de Kangma al Yadong kaj de Yadong al Nathu La en 2006, kaj la Ministerio de Fervojo de Ĉinio planis konstrui fervojon de Lhasa al Yadong en la venontaj 5 jaroj.

En Yadong estas riĉaj ne nur naturaj turismaj resursoj, sed ankaŭ homaj kulturaj turismaj resursoj. Yadong estas fama pro sia termofontoj, lagoj, neĝmontoj, herbejoj, primitiva arbaro kaj temploj.

Bela kaj kvieta Duoqing-lago en Yadong

Nun, multaj komercistoj venas al Yadong-gubernio, sed ili estas fremdaj al tiu loko kaj ofte renkontas malfacilojn. Wen Lide kaptis tiun ŝancon kaj ekokupiĝis pri vojgvidado. Li aĉetis kelkajn aŭtojn kaj veturigas ilin enketi en la landlima merkato ĉe la pasejo Nathu La. Li prezentis konsultiĝon al tiuj komercistoj utiligante sian sperton de 9-jara komercado en Yadong. Kvankam li ĵus komencis tiun servon, sed li jam multe profitis.

"La vivo en la estonteco certe estas pli bona!" kiam Wen Lide diris tion, nemaskebla ĝojo aperis sur lia vizaĝo. Vizaĝe al la estonteco, Wen Lide jam havas planon en sia kapo. "Yadong, kiel mi povus ne ami vin?"