Sub
la blankaj nuboj kaj blua ĉielo de Lhasa ne nur imponas la grandioza
Potala-palaco, sed ankaǔ ĉarmas bufedejoj.
Ĉe
ĉiuj stratoj de Lhasa troveblas bufedejoj grandaj aǔ malgrandaj.
Kaj la mode dekoraciitaj kuŝas en la okcidenta parto de la urbo,
tiuj kun la nacia karaktero plejparte sidas ĉe la strato apud Jokhang-templo.
Laǔlonge de la mallarĝa strato staras kvadrataj domoj kun blanke
kalkitaj eksteraj muroj dike masonitaj per ŝtonpecoj grandaj kiel
libroj. La fenestroj estas negrandaj, sed regulaj, kaj floroj sur
la fenestrobretoj skuetiĝas en vento.
Malsupre de la tibet-stila gastejo Balangxue preferata
de vojaĝantoj estas bufedejo, nomata Nian. Kiam vi sidiĝas sur la
longan benkon, oni alportas al vi vinon faritan el nuda hordeo,
kun glacio. Ĝi estas malforta kaj iom dolĉa. Lenta kaj orelo-agrabla
muziko flirtas el disko. Mastro de la bufedejo sidas ĉe angulo.
Li nomiĝas Wang Xiao, venis el la urbo Xi'an, havas brunan vizaĝon,
lipharojn kaj harplektaĵon post la kapo. Li ĉiutage estas okupita
je kopiado de muzik-diskoj por gastoj. Kvankam ĉi-jare la komerco
ne estas tiel prospera kiel antaŭe, tamen vizitintoj ofte rememoras
la bufedejon kaj petas lin sendi muzik-diskojn.
La plej bone konata bufedejo Maji Ami en flava domo
troviĝas ekster Jokhang-templo kaj sudoriente de Barkor-strato.
Sur la afiŝo de la bufedejo pentriĝas sentimentala knabino, kiu
kun duon-malfermita tendo-kurteno ĉemane ŝajnas meditadi. Ĉu ŝi
atendas iun?
 Laǔdire
la sentimentala knabino estis amatino de Tsangyang Gyatso, la Sesa
Dalai-lamao, kaj Maji Ami estas ŝia nomo. Siatempe tie estis loko
por ilia rendevuo. La legendo altiras vojaĝantojn al la bufedejo.
Kiam vi supreniras tra la mallarĝa ŝtuparo al la balkono sur la
dua etaĝo, vi ebriiĝas eĉ sen drinki.
Fronte al Balangxue-gastejo estas la bufedejo Lamu
Lacuo. La mastro estas sinjorino, kaj la meblaro estas plena de
mildeco. Interne la ornamaĵoj estas en la koloroj ruĝa, flava kaj
blua. Tra la lampo-kovrilo farita el tibet-papero brilas milda lumo,
kaj en mallaǔta muziko oni babiladas. La oftaj klientoj ĉi tie plejparte
estas vojaĝantoj el aliaj lokoj, kaj lokanoj ŝatas viziti modernajn
bufedejojn en la okcidenta parto de la urbo. Iuj diras, ke ĉi tie
estas kvazaǔhejmo, kiu kun pendanta bido-kurteno plenas de maldensa
aromo.
Kandeloj flagretas kaj sur fenestro-vitroj dancetas ombroj. Ĉi tie
oni ĝuas romantikecon kaj varmecon.
|