Unua paĝo >> Kulturo >> Vidpunktoj


Pekino, tradicia kulturo en moderniĝo

de WEN ZHIHONG

Rapida modernigo detruas tradiciajn kulturojn kaj rapidigas ilian pereon. Protekti tradiciajn kulturojn, akceli reciprokadon de reagoj de ekspluato de kulturaj riĉfontoj fariĝis gravaj rimedoj por konservi kulturan diversecon de la mondo kaj garantii daŭrigeblan evoluon de la homaro en ekonomia tutmondiĝo.

Fotita de germana fotistino Hedda Morrison en 1930-1940

En Pekino estas komerca kvartalo Dazhalan, kiu situas sudokcidente de Tian'anmen-placo. De la dinastio Yuan (1271-1368) ĝis la Respubliko de Ĉinio (1912-1949), ĝi estis unu el komercaj kaj amuzaj centroj de Pekino. Tiu ĉi komerca kvartalo sin karakterizis per cento da famaj malnovaj firmaoj, ekzemple la ĉinmedicina apoteko Tongrentang, la butiko de legompeklaĵoj Liubiju, la ŝu-butiko Neiliansheng kaj la silkovendejo Ruifuxiang.

Surbaze de primitiva interna spirito de la tradiciaj kulturoj oni renovigas iujn kulturajn heredaĵojn kaj fandas modernajn elementojn en ilin por disvastigo.

Rekonstruado estas neevitebla

En Dazhalan estas strateto Langfang-1, en kiu troviĝas blanka 4-etaĝa domo, konstruita en la jaro 1905. Ĝi funkciis kiel la unua magazeno en Pekino, kaj nun ĝi servas kiel hotelo. Multaj firmaoj, kiuj brile pompis dum centoj da jaroj, dekadencis en tiu ĉi strateto. En la kvartalo kun areo de ĉirkaŭ unu kvadrata kilometro loĝas 50 mil loĝantoj, tion rezultis rapida kresko de la loĝantaro kaj malforta konstruado.

Novaj problemoj en rekonstruado

Rekonstruado de la kvartalo komenciĝis decembre de 2004. Kaj aperis unu post alia problemoj rilate perfektigon de publikaj instalaĵoj, transloĝigon de la loĝantoj, protekton kaj komercan ekspluaton. Estos malfacile solvi tiujn problemojn.

Unue, oni devas transloĝigi la loĝantaron el la kvartalo kaj restaŭri ĉiujn antikvajn konstruaĵojn. Sendube tiu maniero estas la plej ideala, tamen estas tre malfacila.

Aliflanke, post rekonstruado la kvartalo povos enteni duonon aŭ trionon de la nuna loĝantaro, rezulte de tio pli ol 20 mil loĝantoj transloĝiĝos el tiu ĉi kvartalo, kaj oni elspezos pli ol duonon de la investo por kompenso. La investaĵoj venis ĉefe de komerca varbado. Por la investantoj granda profito simple venas de konstruo de domegoj post malkonstruo de malnovaj domoj.

Protekto kaj riparo

Dazhalan rekonstruota

Por efike protekti kvadratajn kortajn domojn de tradicia arkitekturo, la magistrato kaj koncernaj institucioj faris esploron kaj elmetis la ĉefan principon de rekonstruado — "protekto kaj riparo", postulante, ke en la rekonstruado de la areo kun tradiciaj kortaj domoj oni prenu ĉiun el solaj kortaj domoj kiel unuon, zorgu pri rezervo de trajtoj kaj dispozicioj de antikva ĉefurbo kaj klopodu por konservi la originalan ebenecon kaj vastecon.

Instituto de Arkitekturo kaj Urbo de la Universitato Tsinghua respondecas pri la projektado de la rekonstruado. Estontece la kvartalo Dazhalan servos al kulturo, turismo kaj komerco. Oni konstruos komercan trafiklinion, kaj ĉirkaŭ la kvartalo ne aperos altaj konstruaĵoj. Originalaj loĝdomoj plejparte konserviĝos, sed oni ŝanĝos ilian internan funkcion.

Pekino estas kaj fama historia kultura urbo kaj moderna metropolo. Granda nombro da novaj konstruaĵoj reprezentas la funkciojn de moderna ĉefurbo. Multaj bone konservataj kortaj domoj, stratetoj kaj aliaj tradiciaj areoj reflektas kulturajn trajtojn, apartajn al Pekino. En rapida disvolviĝo Pekino pli kaj pli reliefigas sian valoron de la tradicia kulturo.