Unua paĝo >> Kulturo >> Vidpunktoj


Rideto de volontuloj: plej bona vizitkarto de la olimpika urbo Pekino

Inter raportistoj de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj estas junulino, kiu disdonas materialojn kaj pasigas mikrofonon al intervjuantoj... Ŝi estas Cui Yao, volontulo por la Pekinaj Olimpikoj en 2008.

"Kiam Pekino invitis la Olimpikojn, mi jam havis deziron fari ion por ĝi." Nun ŝia deziro realiĝis. Estas ankaŭ multaj aliaj volontuloj, kiel Cui Yao, kiuj laboras en diversaj kampoj por preparado de la Pekinaj Olimpikoj. Per sia rideto kaj servado ili faras plej belan vizitkarton por Pekino.

Volontuloj: nemankigebla forto de la Pekinaj Olimpikoj

Dum la Vintraj Olimpikoj ĉe Placid-lago en 1980 aperis la unua volontularo en la historio de la Olimpikoj. De tiam viglas volontuloj en ĉiuj Olimpikoj. La Barcelonaj Olimpikoj en 1992 varbis ĉ. 35 mil volontulojn, pli ol 40 mil volontuloj servis por la Atlantaj Olimpikoj en 1996, kaj ĉ. 60 mil por la Atenaj Olimpikoj en 2004. artoprenante en diversaj servoj por Olimpikoj, ili fariĝis unu el la ŝlosilaj faktoroj por sukcesigi la Olimpikojn. Volontuloj estos nemankigeblaj ankaŭ por la Pekinaj Olimpikoj en 2008.

En la 5-a de junio 2005 komenciĝis varbado de volontuloj por la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Nun oni povas vidi en pekinaj lernejoj, entreprenoj, loĝkvartaloj kaj sur avenuoj volontulojn de diversaj aĝoj, profesioj kaj ŝtataneco. Iuj el ili konigas mediprotektajn sciojn pri verdaj Olimpikoj, aliaj servas en aŭtobusaj stacioj, triaj lernigas fremdajn lingvojn en loĝkvartaloj...

Varbado de volontuloj en la sfero de la mondo por la Pekinaj Olimpikoj komenciĝis en aŭgusto 2006. Ĝis aprilo de 2008 oni varbos 70 mil volontulojn por la Pekinaj Olimpikoj kaj 30 mil por la Kriplulaj Olimpikoj. Dum la konkurso oni grupigos la volontulojn en du partojn fakan kaj nefakan. La fakaj servos ĉefe en la kampoj pri teknologio, konkursa organizado, kuracado kaj gazetaro, kaj la nefakaj pri kondukado de spektantoj, akordigo de diversaj laboroj ktp.

Mi estas volontulo de la Olimpikoj

Antaŭ varbado de volontuloj por la Olimpikaj konkursoj nombro da volontuloj jam eklaboris por preparado de la Olimpikoj. Ili servas 3 monatojn ĉefe por telefona servo, konigo de mediprotektado, traduko de materialoj kaj konsulta servado.

De junio 2006, Yong Jing, studentino el la Komerca Instituto de la Universitato de Internacia Ekonomio kaj Komerco, servis volontule en la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj. Ŝi respondecis pri telefona servo kaj skribado de oficialaj dokumentoj. Ĉar ŝi servis kiel volontulo en la piedpilka konkurso de la Azia Pokalo en 2004, ŝi bone konas la laborojn de volontuloj. Ŝi diris: "Ĉiutage mi telefone respondas demandojn de tiuj, kiuj deziras fariĝi volontuloj, kaj disdonas dokumentojn al diversaj departementoj. En universitato mi studas financan administradon. Kvankam la volontula laboro ne estas konforma al mia lernofako, tamen mi povas ellerni multon el tio."

Ŝi diris ankaŭ, ke al ŝia laborloko ofte venis homoj inkluzive de maljunuloj, kiuj deziras fariĝi volontuloj."Antaŭ tiuj maljunuloj, ni sentas nin bonŝancaj kaj estas ege emociitaj de ili."

Por Liu Zuofei, studento de la Ŝtata Universitato de Miĉigano de Usono, volontula laboro havigas al li apartan senton. Dum feriado li revenis al Pekino kaj fariĝis volontulo en majo 2006. Dank' al 4-jara lernado en Usono li bone posedas la anglan lingvon kaj fariĝis ĉefa forto en komunikado kun fremdlandanoj. Li ĝoje diris al ni: "En Usono, kiam oni menciis la Olimpikojn okazontajn en mia hejmlando, mi estis tre fiera. Nun mi havas novan senton, ĉar la Olimpikoj ne nur estas gastigataj de nia lando, sed ankaŭ havas mian kontribuon!"

Rideto de volontuloj: plej bona vizitkarto de Pekino

Ĉiuj diris, ke rideto de volontuloj estas plej bona vizitkarto de Pekino, kaj post la rideto estas diligenta laboro kaj sindonemo de la volontuloj. S-ro Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, diris en la ceremonio de la komenciĝo de la varbado de volontuloj por la Olimpikoj: "Volontuloj estas bazo de la olimpikaj sportoj kaj figuraj ambasadoroj de Olimpikoj. Ili reprezentas Olimpikan spiriton. Ĉiu volontulo de la Pekina Organiza Komitato por la Olimpikoj en 2008 estos unu el la milionoj da Olimpikaj volontuloj en la 100 jaroj. Ili havas komunan idealon: diskonigi Olimpikan spiriton kaj liveri al diverslandaj sportistoj justan kaj harmonian medion por konkursado. Kiel volontuloj ili riĉigos sian vivon, kaj tio estos por ili neforgesebla sperto ununura en la vivo."

Olimpikaj ludoj estas granda renkontiĝo ne nur por sportistoj, sed ankaŭ por volontuloj. Pekinaj volontuloj kune kun la eksterlandaj kontribuos por sukcesigi la Pekinajn Olimpikojn per sia servado. Ilia rideto estos plej bona vizitkarto de Pekino.