Unua paĝo >> Kulturo >> Vidpunktoj


Protekto de kulturaj heredaĵoj devas esti enmetita en planon de konstruado de la nova kamparo

Sun Hongmei, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco veninta de Shanxi-provinco, proponas enmeti protekton de kulturaj heredaĵoj en planon de konstruado de la nova kamparo.

Grandnombraj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio troviĝas en la kamparo. Sun Hongmei trovis en enketado, ke la urbanizado de la kamparo kaj ŝanĝiĝo de vivmaniero de la kamparanoj detruos tiujn originalajn kulturajn heredaĵojn.

Sun proponas, ke oni subigu la tendencon de senpripensa kaj hasta urbanizo de la kamparo, ĉiam atentu sintezan disvolviĝon de la kamparo, laŭleĝe determinu protektendan terenon kaj superregatan regionon por eviti grandareajn malkonstruadon kaj konstruadon.