Unua paĝo >> Kulturo >> Vidpunktoj


Okazos en Shenyang la unua ekspozicio pri mondaj heredaĵoj

La 1-a ekspozicio pri mondaj heredaĵoj, iniciatita de la Centro de Mondaj Heredaĵoj de Unesko kaj la Ŝtata Komisiono de Ĉinio por Unesko, okazos en junio ĉi-jare en la Monda Hortikultura Ĝardeno de Shenyang.

La temo de la ekspozicio estas "kultura heredado kaj harmonia kunestado". Fotoj, videoj, objektoj, modeloj, filmoj kaj surloka prezentado montros al la spektantoj diversecon kaj vivecon de mondaj kulturaj kaj naturaj heredaĵoj.

33 kulturaj kaj naturaj heredaĵoj de Ĉinio estis enskribitaj en la liston de la Mondaj Heredaĵoj. Kunqu (loka antikva opero) kaj Guqin (sepkorda antikva muzikilo) kaj aliaj du artoj de Ĉinio estis enskribitaj en la liston en Reprezentantoj de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro.

En 2004, la Imperiestra Palaco en Shenyang, Zhaoling-maŭzoleo de imperiestro Huangtaiji kaj lia edzino kaj Fuling-maŭzoleo de imperiestro Nurhachi kaj lia edzino de Qing-dinastio en tiu loko estis enmetitaj en la liston de la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.