Hutong-oj estas stratetoj de malnova urbo de Pekino,
el kiuj kelkcent havas sian propran nomon kaj pli ol tri mil estas
sennomaj. Ili sin trovas ĉirkaŭ la Malpermesita Urbo en la centro
de Pekino. En la hutong-oj vivas ordinaraj pekinanoj.
 Jam
delonge mi volis viziti la malnovajn hutong-ojn por rigardi la tiean
vivon. Iuposttagmeze en aŭtuno ni venis al malgranda placo ĉe Shichahai-lago,
kie sin amuzis multaj vizitantoj kaj loĝantoj. Proksime de la placo
estis kelkaj tricikloj, kiuj servas al turistoj por ekskursi en
hutong-oj. Tie ni renkontiĝis kun triciklisto-ĉiĉerono Liu. Kun
plezuro li veturigis nin tra tieaj hutong-oj kun aparta kulturo.
Rigardi
hutong-ojn sur triciklo
 Oni
diris, ke la malnova Pekino aspektis kiel ŝaktabulo dividita de
larĝaj kaj mallarĝaj hutong-oj. Tio montras la gravan rolon de hutong-oj
en trafikado de Pekino. Estas multaj diroj pri origino de la hutong-oj
kaj la plej konvinka estas, ke la vorto hutong-o devenas de la mongola
lingvo signifanta puton. Kie estis puto, tie estis homoj.
 Kiam
mi demandis Liu, kial li laboras kiel ĉiĉerono en hutong-oj, li
respondis, ke li vivas en hutong-oj kelkdek jarojn, propraokule
vidis iliajn ŝanĝiĝojn kaj havas profundan amon al ili. Li diris,
ke li scias multajn rakontojn pri tiuj hutong-oj kaj volontas konigi
ilin al pli multaj homoj. Pro tio li elektis tiun ĉi laboron.
 Interparolante,
ni venis al iu hutong-o. Liu diris al ni, ke ĝi nomiĝas Oblikva
Strateto Pipo. Granda parto de hutong-oj de Pekino direktiĝas sude-norden
aŭ oriente-okcidenten. Sed ankaŭ estas iuj, kiuj direktiĝas oblikve.
Tiuj oblikvaj stratetoj formiĝis siatempe ĉefe laŭ la akvofluoj.
La Oblikva Strateto Pipo, unu el la plej malnovaj oblikvaj stratetoj
de Pekino, komenciĝas de la Arĝentingota Ponto de Shichahai kaj
finiĝas ĉe la Turoj de Sonorilo kaj Tamburo, norde de la mezlinio
de Pekino. De Qing-dinastio (1644-1911) ĝis la fondiĝo de la Ĉina
Popola Respubliko en 1949, ambaŭflanke de la strateto estis multaj
butikoj de pipoj. Pro tio la strateto havis la nomon Oblikva Strateto
Pipo. Estas interese, ke efektive ĝi havas formon de pipo. La mallarĝa
kaj longa strateto aspektas kiel piptubo, ĝia orienta ekstremo kiel
pipingo kaj la okcidenta kiel pipforneto. Nomoj de la pekinaj hutong-oj
estas tre interesaj, kiaj Ŝafaĵ-hutong-o, Rizbazar-strateto ktp.
Aŭ oni nomas ilin per la nomoj de vidindaĵoj, objektoj aŭ personoj.
 La
Oblikva Strateto Pipo, borderita de malnovaj domoj, funkcias nun
kiel komerca strateto kun bufedejoj, tetrinkejoj, butikoj de antikvaĵoj
kaj ornamaĵoj. Mastroj kutime sidas ĉe la pordo de sia butiko por
allogi klientojn kaj babili kun najbaroj. En la strateto ankoraŭ
estas kelkaj butikoj de pipoj.
En la strateto videblas ankaŭ metiisto blovanta metiaĵojn
el maltozo. La de li faritaj figuroj de bestoj aŭ homoj allogas
multajn eksterlandanojn kaj geknabojn. Multaj eksterlandanoj ŝatas
veni al la strateto por vizitado kaj aĉetado. Laciĝinte ili tie
ripozas kaj ion trinkas en bufedejo aŭ tetrinkejo. Foje ili havas
bonŝancon gasti en hejmo de loĝantoj de la strateto por trinki teon,
gustumi arakidojn kaj melonsemojn, spertante vivon de pekinanoj.
 Kiam
ni demandis Liu, ĉu li povas konduki nin al pli originala hutong-o,
li kapjesis. Li veturigis nin al la hutong-o, kie ne estas modernaj
konstruaĵoj nek urba bruado, sed nur domoj kun grizaj muroj, ruĝa
pordo kun kupraj ringoj sur ĝi kaj ŝtonaj leonoj antaŭ ĝi. Haltante
ĉe iu domo kaj montrante ŝtonajn tamburojn antaŭ la pordo kaj brikajn
gravuraĵojn sur ĝia lintelo, Liu konigis al ni, ke tia dekorado
montras, ke la mastro de la domo devenas de la klerula kaj riĉa
familio. Li diris, ke malsamaj ŝtonaj tamburoj montras malsamajn
sociajn klasojn de la mastro.
Amo
de malnovaj pekinanoj al hutong-oj
Adiaŭinte
Liu ni daŭre promenis en hutong-oj. Oni diris, ke la hutong-oj formitaj
per interligitaj muroj de la kvadrataj kortoj servas por aerumi
kaj prilumi. Fakte, ne estas tute tiel. La kulturo en hutong-oj
enkorpiĝas ne nur en iliaj malnovaj konstruoj, sed ankaŭ en la vivo
de la tieaj malnovaj loĝantoj.
Vivo
en hutong-oj estas libera kaj senĝena. Matene, tieaj loĝantoj vekiĝas
en kantado de birdoj, enspiras freŝan aeron, sin ekzercas per Tajĝiĉuan
aŭ etendas siajn membrojn ĉe lago. Reveninte hejmon, ili povas kuŝi
sur bambua kuŝseĝo en la korto por aŭskulti antikvajn lokajn operojn.
 Promenante
en pekinaj hutong-oj, mi tuj sentas la tiean kvieton, kaj sur la
vizaĝoj de maljunuloj sidantaj antaŭ sia domo, bicikle preterpasantaj
junuloj, ludantaj infanoj kaj eĉ stratvendistoj, mi legas senĝenecon.
Dum
interparolado kun Liu mi trovis lin kontenta pri la vivo en hutong-o.
Kvankam nun en la kvadrataj kortoj loĝas ne unu sed kelkaj familioj,
al kiuj mankas scienc-teknologiaj ekipaĵoj, tamen la tieaj loĝantoj
vivas senĝene kaj harmonie. Pro tio la malnovaj pekinanoj ne volas
forlasi la lokon, kie ili vivas dekojn da jaroj.
Mi
ekkomprenis la sopiron de tiuj malnovaj pekinanoj al la vivo en
hutong-oj. Ili loĝas tie de generacio al generacio kaj havas sian
propran vivmanieron. Sekve de moderniga konstruado de la urbo, multaj
malnovaj hutong-oj malaperis. Por la malnovaj pekinanoj tio estas
ŝanĝiĝo ne nur de loĝmedio, sed ankaŭ de vivmaniero.
Ni bonvenigas vin veni al Pekino por sperti la vivon
de ordinaraj pekinanoj en hutong-oj.
Pri
ekskursoj en hutong-oj
 Nun
bone konservataj hutong-oj de Pekino troviĝas ĉefe en la kvartaloj
Qianmen kaj Shichahai. Tie servas ĉiĉeronoj por konigi al vi morojn
kaj kutimojn de la malnovaj pekinanoj.
Rekomendinda itinero en Dongcheng-distrikto: Turoj
de Sonorilo kaj Tamburo — Oblikva Strateto Pipo — Strateto de Granda
Memorŝtono — Strateto de Malgranda Memorŝtono — Korva Strateto —
Guanghua-templo — Norda Bordo de Houhai-parko — Arĝentingota Ponto
— Lotusflora Bazaro.
La alia itinero troviĝas ĉirkaŭ la malnova fervoja
stacidomo en Qianmen-strato. Unuhora vizitado per triciklo kostas
50 juanojn (ĉ. 5 eŭroj).
|