Por
ĉinoj tetrinkado estas tre ŝatata maniero por sin malstreĉi, same
kiel kafo por okcidentanoj. En Ĉinio tetrinkejo funkcias ankaŭ kiel
amuzejo. Ĉinio havas tekulturon kaj por infuzado, malsamspeca teo
postulas konformajn akvon kaj servicon. Ankaŭ tetrinkejoj estas
klasifikitaj laŭ ilia funkcio.
Laŭ malsamaj karakterizaĵoj kaj funkcioj, la pekinaj
tetrinkejoj estas dividitaj en la jenajn stilojn: Tia, kie oni trinkas
teon, manĝas kaj babilas; tia, kie oni aŭskultas rakontadon prezentatan
de popola artisto, trinkante teon; tia, kie oni liveras teon per
speciala ĉina tetaso kun kovrilo; tia, kie oni aprecas teceremonion.
En
moderna vivo, al tradiciaj tetrinkejoj aldoniĝis modernaj elementoj.
Ni iru al Laoshe-tetrinkejo por ĝui aroman teon.
La tetrinkejo estas multfunkcia. Ĝi distingiĝas per
siaj arkitekturo, dekorado kaj meblaro. Ambaŭflanke de ĝia pordo
pendas longaj kaj ruĝaj rubandoj, sur kiuj legiĝas kupleto, kaj
ĝiaj eksteraj muroj kun trajtoj de antikva popola loĝejo de Pekino.
En ĝi, ĉie regas antikveco kaj eleganteco, ekzemple lignaj fenestroj,
kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj, palacaj lanternoj, grandaj tekruĉoj
kun draka kapo kaj feniksa vosto. Tie la servistoj en blua vesto
salutas gastojn en pekina prononco.
 "Multaj
homoj ŝatas la dekoradon kun pekina karaktero, tamen tio, kio vere
altiras ilin, estas la pekina kulturo," diris s-ino Yin Zhijun,
duageneracia mastro de la tetrinkejo. Antaŭ la 8-a vespere la tetrinkejo
jam estas plena de gastoj, eĉ en postsezonoj la okupiteco de la
sidlokoj estas 80-90%. Multaj rezervas tie sidlokojn.
Tie
tetrinkado estas ĝuo de kulturo. Influzante teon, servistoj konigas
sciojn pri teinfuzado al la gastoj. "Vitra glaso estas uzata
por verda teo, ĉar oni povas rigardi naĝadon de la tefolioj; tetaso
kun kovrilo estas uzata por jasmena teo. Oni tenas la pleton, formovas
tefoliojn per la kovrilo kaj poste metas la kovrilon sur la tason
lasante fendon por dekanti; servico de kungfu-teo estas destinita
por Tieguanyin-teo (duofermentigita teo). Por konservi la naturecon
de teo, la tetrinkejo infuzas teon per akvo filtrita.
 Ne
mankas kolazionoj krom bonkvalitaj teo kaj akvo. Tie la gastoj povas
gustumi pli ol 20 specojn da kortegaj kukoj kaj kolazionoj.
Laoshe-tetrinkejo karakteriziĝas pro la tradicia kulturo,
kombinante la kulturojn de Pekino, teo, etmanĝaĵoj kaj teatroj.
Prezentado de naciaj teatraĵoj estas alia karakterizaĵo. Posttagmeze
ĉe la tablo gastoj, spektante la prezentadon, trinkas teon kaj manĝas
melonsemojn kaj arakidojn, kvazaŭ en teatro en malnova tempo. Aktoroj
ludas akompanate de muziko; en partero fanoj kantetas samtakte kun
la aktoroj. Krome tie okazas ankaŭ teceremonio pri diversaspeca
teo.
 Post
la malfermo la tetrinkejo akceptis ĉ. 50 ŝtatajn gvidantojn fremdlandajn,
multajn famulojn kaj 2 milionojn da turistoj en- kaj eksterlandaj.
Ĝi jam fariĝis "fenestro" por popularigi nacian kulturon
kaj "ponto" kunliganta en- kaj eksterlandan amikecon.
Konataj pekinaj tetrinkejoj:
Laoshe-tetrinkejo
Adr.: 3-a etaĝo de n-ro 3 de Qianmen Xidajie, Xuanwu-distrikto,
Pekino
Tel.: 010-62186060
Retejo: www.laosheteahouse.com
Wuyutai-tetrinkejo
Adr.: n-ro 44 de Dongsi Beidajie, Dongcheng-distrikto,
Pekino
Tel.: 010-84030547
Laijinyuxuan-tetrinkejo
Adr.: en Zhongshan-parko, okcidente de Tian'anmen-pordego,
Pekino
Tel.: 010-66056676
Boguan-tetrinkejo
Adr.: 6-a etaĝo de Jiangong-domo A, n-ro 1 sur Guanglian-strato,
Xuanwu-distrikto, Pekino
Tel.: 010-63929888
Penglaixianjing-tetrinkejo
Adr.: 100 metrojn oriente de Taiyanggong-ponto, Donglu
de la norda Tria Ringa Ŝoseo, Chaoyang-distrikto, Pekino
Tel.: 010-64481803
|