Verdigaj fondusoj de Ĉinio kaj Japanio lanĉis projekton
forstumi la marbordon de Tianjin. Laǔ tiu projekto, en la venontaj
tri sinsekvaj jaroj la du flankoj kune konstruos ĉe la marbordo
en Tianjin, oriente de Pekino, 200 hektarojn da forstozono kun longeco
de dek kilometroj.
La projekton kunplenumos la Internacia Sabloverdiga
Asocio de Japanio per la Obuchi-fonduso. Obuchi-fonduso estas neregistara
forstuma fonduso starigita en la jaro 1999, laǔ la propono de la
forpasinta japana eks-ĉefministro Keizo Obuchi dum lia vizito al
Ĉinio. Laǔ la rilata interkonsento en la venontaj tri jaroj la japana
flanko monasignos 1.2 milionojn da juanoj, kaj la ĉina flanko 6.8
milionojn da juanoj por tiu ĉi projekto. Nun la unuaperioda kontruado
de la projekto por forstozono de 40 hektaroj jam komenciĝis, kaj
50 mil soforoj estos plantitaj baldaǔ.
|