Unua paĝo >> Kulturo >> Personoj


Pri Liu Zhengcheng kaj lia kaligrafio

de WANG XINLING

Verko de Liu Zhengcheng

Se vi gastas en hejmo de ĉina amiko aŭ trinkas teon en tetrinkejo, vi ofte povas trovi sur muro unu aŭ du kaligrafaĵojn de versoj aŭ poemo. Tiuj verkoj eble estas valoraj, aŭ nur verko de kaligrafiaj amantoj aŭ mastro. Ornamante la lokon, ili samtempe esprimas korstaton kaj hobion de la mastro.

Kaligrafio estas unu el la plej antikvaj tradiciaj kulturoj de Ĉinio. Nuntempe tiu tradicia arto havas multe da postsignoj de la epoko en la disvolvado de moderna socio. Interfluo pli kaj pli fariĝis grava faktoro por ĝia progreso. En la fino de 2005, en Seulo, ĉefurbo de la Korea Respubliko, fondiĝis Internacia Kaligrafa Asocio, la unua internacia popola kaligrafia organizo. Fondintoj esperas, ke ĝi realigos interfluon de diverslandaj kaligrafoj kaj kaligrafiaj artoj, kaj utilos al la pacon de Azio kaj la mondo. Antaŭ nelonge, ni intervjuis ĉinan faman kaligrafon Liu Zhengcheng, la unuan prezidanton de la asocio.

20-jara literatura vivo kaj 20-jara kaligrafia vivo

Liu Zhengcheng en hejmo

Li estas 60-jara. En la aĝo de 20-40 jaroj, li estis elita redaktoro pri literaturo kaj novelisto pri historio. Iuj el liaj historiaj noveloj estas tre bonvenaj. En 1985, 39-jara Liu venis de la hejmloko al Pekino, por sin okupi pri redaktado de kaligrafia revuo. Kaj poste li fariĝis elstara redaktoro, kaligrafo kaj organizanto de kaligrafia interflua aktivado. Li estis bone konata en la kaligrafa rondo pro siaj elstara literatura talento kaj kaligrafia kapablo. Lia trivoluma “Kaligrafia Kolekto de Liu Zhengcheng” notis lian penson pri kaligrafia teorio. “Plena Kolekto de Ĉina Kaligrafio” en 108 volumoj, kies kompiladon li prezidis, estas grava verko, kiu notis disvolvan historion de la ĉina kaligrafio. Krome, li aktive organizas kaj apelacias kaligrafian interfluon inter diversaj landoj. Nuntempe li estas verkanta “Miaj Dudek Jaroj kaj Kaligrafio”.

Kaligrafia Amas-movado de Ĉinio en kresko

La 27-a volumo de “Plena Kolekto de Ĉina Kaligrafio”
La 7-a volumo de “Plena Kolekto de Ĉina Kaligrafio”
La 18-a volumo de “Plena Kolekto de Ĉina Kaligrafio”

Liu Zhengcheng opinias, ke la kaligrafio de Ĉinio jam eniris en maturan periodon. Stud-objekta konstruado kaj kaligrafia edukado formis sistemon. Multe da homoj en diversaj profesioj ŝatas kaligrafion. Pli ol dekmil homoj montris siajn verkojn en diversaj grandaj ekspozicioj okazigitaj de la Ĉina Kaligrafa Asocio. Krome, troviĝas multege da kaligrafi-amantoj en diversaj lokoj de la tuta lando.

Liu diris: “Vera kaligrafio estas ne prezentado de tekniko, sed profunda interfluo de plur-elementaj kulturoj kaj spirita reciproka reago inter kaligrafoj. Ĉu profesiaj kaligrafoj ĉu amatoraj, ĉiuj devas peni por kombini akademion kaj arton, kombini kulturan esencon kaj artan montriĝon.”

Konigu al mondo kaligrafian arton

Verko de Liu Zhengcheng

Kulturo reprezentas ekziston de nacio. Kaligrafio estas unu el artoj, kiuj plej kapable montras ĉinan kulturon. Tamen ĝia ekstera konigado kaj interfluo relative postiĝis, tiel ke iuj okcidentanoj iam opiniis, ke kaligrafio fontis el Japanio. Tial estas necese konigi al la mondo la ĉinan kaligrafion.”

Domo de Liu Zhengcheng en Pekino estas salono de en- kaj ekster-landaj kaligrafoj. En la fino de la 20-a jarcento, li aranĝis kiel ĉefa organizanto la “Modernan Ĉinan Kaligrafian Ekspozicion en Parizo”. Franca prezidento Chirac vizitis ĝin kaj montris grandan entuziasmon al la ĉarmo de la ĉina kaligrafio.

Kaligrafiaj amantoj troviĝas ĉie en la mondo. Al la Internacia Kaligrafa Asocio membriĝis kaligrafoj de Ĉinio, Francio, Germanio, Japanio, Korea Respubliko, Malajzio, Singapuro, Filipinoj kaj Usono. En tiuj landoj aktivas multaj kaligrafiaj amantoj kaj esplorantoj. Kaj inter ili japanoj kaj koreoj estas pli multaj. “Kaligrafio en Koreio pli multe heredis la tradicion de kaligrafio de Ming- kaj Qing-dinastioj, dum kaligrafio de Japanio influate de okcidenta pikturo, asimilis pli multe la faktorojn de la abstrakta sekto kaj aliaj okcidentaj sektoj; Ĉinio pli multe asimilis kaligrafian kvintesencon de praa epoko.”

Nuntempe Liu Zhengcheng estas preparanta kune kun kolegoj de Koreio kaj Japanio internacian kaligrafian ekspozicion okazontan en novembro de 2006. Ili ĉiam pene ludas sian rolon por akceli interfluon de diverslandaj kaligrafoj kaj kaligrafiaj artoj. Kredeble reciproka reago kaj interfluo de diverslandaj kaligrafiaj artoj ebligos al la antikva artoformo de kaligrafio akiri novan disvolvon en la internacia spaco.