Zhou
Zhigao, naskita en 1945 en Xinghua de Jiangsu-provinco, estas fama
kaligrafo de Ĉinio. Li kelkfoje laŭinvite iris al la Korea Respubliko,
Singapuro, Japanio kaj aliaj landoj por fari prelegon.
Li renomiĝis en la ĉina kaligrafa rondo
en 1977, kiam li establis en Ŝanhajo "Kaligrafio", la
unuan tiuspecan revuon de Ĉinio. Post tio li iniciatis la unuan
tutlandan ekspozicion pri sigelilaj kaligrafaĵoj, la unuan ĉinan
seminarion pri kaligrafio ktp.
Kiel akcelanto de la nuntempa ĉina kaligrafio,
s-ro Zhou profesie esploras kaligrafion kaj ofte havas novan ideon
pri kaligrafado. Kiel li trovis ekvilibran punkton inter la roloj
de socia aktivisto kaj kaligrafio, kaj kiel li kunfandis sian temperamenton
en kaligrafion kaj gajnis ŝaton de spektantoj? Kun tiuj demandoj,
mi faris intervjuon al li iun posttagmezon de frua somero, 2006,
en lia loĝejo. Ĉi-sube estas nia interparolo.
Wen Zhihong: Kiel unika arta formo de
Ĉinio, kaligrafio per abstrakta inko montras riĉan kaj komplikan
vivforton kaj animstaton de verkinto. Ĉu vi povas iom paroli pri
rilatoj inter viaj travivaĵoj kaj verkado?
Zhou Zhigao: Arta stilo reflektas personan
klerecon de verkinto. De infaneco, mi tre ŝatas kaligrafadon kaj
poste mi laboras profesie pri eldonado de kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj,
tial iasence mi kombinis personan hobion kun la profesio. Dum mia
verkado, miaj travivaĵoj, kultura koncepto, karaktero kaj estetiko
estis reflektitaj en la stilo de miaj kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj.
Mi naskiĝis en suda Ĉinio kaj delikata artetoso multe inspiris min.
Post longatempa restado en norda Ĉinio, mi estis influata ankaŭ
de braveco kaj malkaŝemo de nordanoj en mia verkado. Kaligrafado
alte atentas heredadon de tradicio kaj kreadon de persona stilo
surbaze de lernado en vasta kampo. Mi deziras, ke miaj kaligrafaĵoj
havu nacian trajton, epokan karakteron kaj personan stilon.
Wen
Zhihong: Kia estas la pozicio de kaligrafio en spirita vivo de ĉinoj?
Zhou Zhigao: Hodiaŭ, kiam scienco kaj tekniko
rapide disvolviĝas kaj modernaj komunikiloj estas senĉese renovigitaj,
kaligrafio iom post iom liberigis sin el ĉiutaga uzado kaj surpaŝis
la vojon de arta profesiigo. Sekve de reduktiĝo de la socia bezono
al skribado, pli kaj pli profesiiĝas kaligrafi-entreprenantoj. Kiam
malpliiĝas praktika uzado de kaligrafaĵoj, oni pli multe akcentas
ilian artecon. Nun, pli ol 40 altlernejoj havas profesiajn kaligrafi-instruistojn
kaj pli ol dek altlernejoj starigas fakan kurson por bakalaŭreco,
magistreco kaj doktoreco. Subtenate de diversaj sociaj fortoj, oni
sin preparas por establi la unuan kaligrafian instituton de Ĉinio,
kun la espero, levi akademian kaj artan pozicion de kaligrafio en
la ĉina spirita civilizacio kaj tradicia kulturo. S-ro Xiong Bingming,
edukisto, kaligrafo kaj arta teoristo, diris, ke la ĉina kaligrafio
estas "kerno de la ĉina kulturo". Kvankam tio estas nur
lia persona opinio, tamen tio iasence montras neignoreblan pozicion
de kaligrafio en la spirita vivo de ĉinoj. Samtempe, kaligrafio,
kiel orienta arta speco, estas brila perlo en la mondaj kulturoj.
Wen Zhihong: Artaĵoj inkluzive de kaligrafaĵoj havas plurajn estetikajn
valorojn, ekzemple valoro de beleco de arta formo kaj tiu de inspirado
al la vivo. Kian valoron vi esperas pri viaj kaligrafaĵoj?
Zhou Zhigao: Kaligrafado estas kleriga
arta aktivado, kiu povas kulturi bonajn moralojn kaj ĝuigi spirite,
estetike kaj korpe. La verkado de kaligrafaĵo estas procedo por
esprimi senton kaj talenton de la verkinto.
Wen Zhihong: Ajna kultura produkto estas
ligita kun la koncerna kultura fono. Kiu nuntempuloj havas pli grandan
influon al vi en via kaligrafia kariero?
Zhou
Zhigao: Shen Yinmo, Hu Xiangsui, Liu Bingsen kaj ankaŭ Leung Pai
Wan, 100-jara kaligrafo en Makao. Shen Yinmo kaj Hu Xiangsui estis
miaj instruistoj de kaligrafado en Ŝanhajo. Nun, mi admiras s-ron
Zhang Hai, prezidanton de la Ĉina Kaligrafa Asocio kaj mian bonan
amikon. De la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, li laboris profesie
en kaligrafia organizo dekojn da jaroj, kaj multe kontribuis al
disvolvo de la kaligrafio de Henan-provinco eĉ de la tuta Ĉinio.
Wen Zhihong: Preskaŭ ĉiuj dinastioj havas
siajn proprajn kaligrafiajn karakterizaĵojn. Ĉu vi povas paroli
iom pri karakterizo de la nuntempa kaligrafio? Kaj kian opinion
vi havas pri miksiĝo de diversaj ismoj kaj skoloj?
Zhou Zhigao: Mia opinas, ke sento estas akcentata en nuntempaj kaligrafaĵoj.
Riĉa sento de nuntempuloj estas plene esprimata en iliaj verkoj.
Kunfandiĝo de diversaj skoloj en- kaj ekster-landaj jam fariĝis
ĝenerala fenomeno en la nuntempa kaligrafia kampo. Sed ĉina kaligrafio
nepre ne devas forlasi tradicion. Arto sen tradicio estas senbaza
kiel akvo sen fonto kaj arbo sen radiko. Tamen teni tradicion sen
disvolviĝo ne konformas al posteulo de la epoko, tial oni devas
plenforte stimuli renovigadon. La de mi redaktata revuo "Ĉina
Kaligrafio" havas fundamentan kriterion pri kaligrafaĵo-aprecado,
nome, ĝi devas havi legeblecon kaj skribeblecon de ĉinaj ideogramoj
kian ajn fortan epokan kaj modernan etoson ĝi portas. Surbaze de
tio, ni akceptas novajn kaligrafiajn formojn kun grandanimeco kaj
toleremo.
Hinda
poeto Tagore foje diris, ĉu estas io pli valora ol la bela spirito
de la ĉina kulturo.
Kien iru la bela spirito de la ĉina kulturo
en la nuna informa epoko? kien iru la bela spirito de la ĉina kaligrafio?
kiam komputila klaviaro iom post iom anstataŭigas tradiciajn skribilojn
kaj kaligrafio iom post iom fariĝas pura arto?
Nun aro da majstroj kia s-ro Zhou, kiuj dediĉas sin al la kaligrafiaj
aferoj, plenforte klopodas por disvolvi la nacian kulturon kaj heredigi
la nacian spiriton de Ĉinio.
|