Unua paĝo >> Kulturo >> Personoj


Chen Hsiang-mei: ĉina floro pompa en Usono

Ŝi estas la unua ĵurnalistino de Centra Novaĵ-agentejo;

Ŝi estas edzino de Claire Lee Chennault, generalo de Teamo Fluga Tigro;

Ŝi estas la unua ĉindevena alta oficistino sub la 8 usonaj prezidentoj;

Ŝi estas la unua ĉindevena vicprezidento de usona aviada kompanio;

Ŝi estas la unua azidevena direktoro de usona banko;

Ŝi estis unu el la 70 plej influaj personoj en Usono;

Ŝi estas honorata kiel la unua ĉindevena usonanino.

Biografieto:

Chen Hsiang-mei, alinome Anna, naskiĝis en 1925 en Pekino. Usona verkistino kaj politika aktivulino. Ŝi estis trifoje elektita kiel membro de komitato de prezidenta elektado, azia konsilanto de usona prezidento, vicprezidanto de komerca komisiono por eksporto de Usono. Krome, pro sindediĉo al kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Usono, Chen estas titolata popola ambasadoro inter Ĉinio kaj Usono. Ŝi eldonis ĉ. 50 verkojn en la ĉina kaj angla lingvoj, kiel Mil Printempoj kaj Claire Lee Chennault kaj Teamo Fluga Tigro, kiuj havas grandan eĥon en Ĉinio kaj Usono.

Ĉina gvidanto Deng Xiaoping tiel laŭdis Chen: "Estas 100 senatanoj en Usono, sed nur unu Chen Hsiang-mei en la tuta mondo." Tio estas trafa takso pri Chen. Kiel atentata virino en usona politika rondo, liganta ĉina-usonan rilaton kaj postlasinta siajn piedsignojn tutmonde, ŝi kreas sian spacon en la tuta globo per sia klopodo.

Ĉindevena virino en la usona ĉefa socio

Mi fieras, ke mi estas edzino de generalo Claire Lee Chennault, sed mi pli fieras, ke per mia klopodado mi kreis mian spacon en la mondo.

—Chen Hsiang-mei

Chen estas legenda virino. Ŝia transnacia geedzeco kun generalo Chaire Lee Chennault estas multe parolata eĉ nun. Ŝi estas splenda politika aktivulino. Dum 40 jaroj en Usono, ŝi, membro de Respublika Partio de Usono, servis por prezidentoj John F. Kennedy, Richar M. Nixon, Gerald Ford, George Bush kaj Bill Clinton kaj estis metita sur gravajn postenojn.

En 1958 generalo Chennault forpasis pro malsano, kaj Chen venis al Vaŝingtono kun siaj du junaj infanoj. Estas malfacilege por virino sole barakti en Usono, tamen Chen sukcesis. Per senĉesa studado kaj penado, eksterordinara genio kaj kuraĝo, ŝi fariĝis alta oficistino en la Blanka Domo. Ŝi funkciis kiel vicprezidanto de komerca komisiono por eksporto de Usono, membro de erudiciula komisiono de la Blanka Domo, azia konsilanto de usona prezidento, prezidanto de virina departemento de la Blanka Domo. La 2-an de januaro 1981, kiel komisaro de prezidento Ronald Reagan, Chen estis akceptita kaj bankede regalita de Deng Xiaoping en Pekino. Ŝi transdonis la mesaĝon de Ronald Reagan al Ĉinio, ke la usona registaro daŭrigos la politikon pri Ĉinio de antaŭaj usonaj registaroj kaj apenaŭ ŝanĝos tiun pri Taiwan. Popola Ĵurnalo de Ĉinio, Vaŝingtona Poŝto, Nov-jorkaj Tempoj kaj Los-Anĝelesa Ĵurnalo de Usono publikigis la novaĵon kun foto pri manpremo de Chen kaj Deng en fronta paĝo. De tiam, Chen fariĝis grava ligilo inter Ĉinio kaj Usono.

Chen estas sukcesa ankaŭ en komercado. Ŝi estas la unua ĉindevena vicprezidentino de usona aviada kompanio, kaj la unua azidevena direktoro de usona banko.

En 1972, ŝi estis elektita kiel unu el la 70 plej influaj personoj en Usono.

Kontribuo al disvolviĝo de la patrolando

Mi estas filino de Ĉinio kaj mia radiko restas en Ĉinio. Mi deziras fari ĉion ajn kio favoras al la ĉinoj.

— Chen Hsiang-mei

Ekde 1981, kiam Chen faris unuafojan viziton al la patrolando, ŝi ĉiujare du aŭ tri fojojn venas al Ĉinio. Ŝi vidis la tutan proceson de reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio kaj ankaŭ ĝiajn gigantajn ŝanĝiĝojn. Kvankam ŝi jam fariĝis usonano, tamen ŝi zorgas pri la konstruado kaj disvolviĝo de Ĉinio, kaj senĉese kontribuas por ke Ĉinio eniru en la mondon.

Kiel ĉindevena civitano en Usono, Chen povas rekte kompreni la opiniojn de usonanoj pri Ĉinio. Pro rapida disvolvo de Ĉinio, iuj landoj kaj ŝtatestroj timas, ke Ĉinio minacos aliajn landojn. Chen klarigas la disvolvajn politikojn de Ĉinio, ke ĉina fortiĝo alportos pli da latentaj fortoj kaj resursoj al aliaj landoj kaj prosperigos la tutan mondon. Ŝi ankaŭ instigis senatanojn kaj parlamentanojn de Usono viziti Ĉinion por ke ili konatiĝu kun ĝi.

Chen tre akcentas edukadon. Ŝi opinias, ke la eduka nivelo de lando estas tre grava, ke turni la premon de granda loĝantaro en kulturon de talentuloj dependas de edukado. Chen kontribuis 20 milionojn da juanoj al la ĉina edukado. En la ĉeftero de Ĉinio establiĝis Eduka Fonduso de Chen Hsiang-mei kaj Lernejo de Chen Hsiang-mei. Ŝi diris: "Mi estas filino kulturita kaj edukita de la ĉina popolo. Kiam mi sukcesis en mia kariero, mi devas rekompenci mian instruiston laŭeble. Kiel ĉina posteulo, mi ne devas resti senfare al la ĉina edukado."

En multaj urboj ni povas vidi projektojn investitajn aŭ mondonacitajn de Chen. Ŝi senlace laboras por loka ekonomio kaj kultura afero. "Mi havas nek monon nek teron en Ĉinio, sed mi deziras kontribui al Ĉinio per mia mono gajnita en Usono." Dirite, farite. Ŝi instigas siajn amikojn helpi Ĉinion laŭ ilia kapablo, ekzemple iu arkitekto senpage projektis kelke da flughavenoj en Ĉinio.

Ĉu pro batalo kontraŭ japana agreso kun sia edzo antaŭ duonjarcento, ĉu pro funkcio de komisaro de prezidento Ronald Reagan, ĉu pro la hodiaŭa flugado inter Ĉinio kaj Usono je la aĝo de 80 jaroj, tiu legenda virino estas multe respektata de ĉinoj. Nun ŝi ankoraŭ persistas en la disvolvo de ĉina-usonaj rilatoj kaj ĉina prosperiĝo. Same kiel sia nomo, Xiangmei (aroma umefloro) pompas en Usono.