Unua paĝo >> Kulturo >> Personoj


Eminenta advokato Yue Cheng de Pekino

Yue Cheng

Yue Cheng, vaste konata advokato en Pekino, eklaboris tiukampe en 1980 kaj traktis pli ol mil kazojn. En 1995 li estis elektita kiel unu el la plej eminentaj advokatoj de Ĉinio. En 2002 li ricevis la premion "Kontribuoj distingiĝaj en pledado de kriminalaj kazoj" kaj en 2005 li estis elektita kiel unu el la 10 honestaj talentuloj de Ĉinio.

Yue Cheng estas legenda persono en la advokata rondo de Ĉinio. Malfacile imageblas, ke Yue Cheng, kiu elokvente pledas por sia procesanto en tribunalo, ne ricevis fakan edukadon pri leĝo. Li akiris ĉiujn sciojn pri leĝoj kaj akumulis rilatan sperton post sia advokatiĝo. Pro tio li pli multe penis ol aliaj. Ĉiutage li frue ellitiĝis por parkerigi artikolojn de leĝoj. Li povas parkeri ĉiujn artikolojn de la "Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko". Por perfektigi siajn fakajn sciojn li vizitis la Leĝan Fakultaton de la Jilin-a Universitato en postlaboraj horoj. Dum traktado de kazoj li praktikas leĝajn sciojn, kiujn li lernis, kaj akumulas sperton.

Yue Cheng traktis pli ol mil diversajn kazojn en 20 jaroj. Dank' al la nobla profesia moralo kaj alta klasifikiteco, li levis sian prestiĝon en laboro. Kaj dank' al liaj efektivaj fortoj, lia advokatejo senĉese disvolviĝas. En la dosieroj de lia advokatejo estas grandaj kaj gravaj kazoj konataj de la tuta Ĉinio.

En 1988 arbaro en la Granda Xing'an-montaro en nordorienta Ĉinio suferis seriozan incendion surprizantan la tutan Ĉinion. La katastrofo kaŭzis seriozan damaĝon, kaj popolanoj en kolero postulis severe puni la kulpintojn. En tia situacio, Yue Cheng pledis pri senkulpeco de akuzito Qin Baoshan. Yue Cheng trifoje okazigis kunsidon, vizitis pli ol 30 homojn por akiri atestaĵojn, havigis al si grandan kvanton da materialoj pri la afero, kaj sufiĉe sin preparis por pledado. En la tribunalo Yue Cheng faris intensan disputadon kun prokuroro pli ol 5 horojn kaj prezentis pli ol 50 motivojn pri senkulpeco de la akuzito. En la situacio, ke la publiko havis unuaniman kontraŭdiron, li plejeble argumentis por senkulpigi Qin. La elokventeco de Yue Cheng vekis respekton de la ĉeestantoj en la tribunalo kaj atenton de vehikloj. Lia longa brila pledado por Qin Baoshan estis metita en la unuan kompleton de advokataj dokumentoj de Ĉinio.

Akcepto de premio

En 1998 la redakcio de "Laborista Ĵurnalo" estis akuzita de komerca kompanio de Shenzhen pri atenco kontraŭ reputacio de la entrepreno. Tio estis la unua kazo de reputacio koncerna al vehiklo kaj multe atentata de la socio. Kiel advokato de la redakcio, Yue Cheng plenforte pledis por la akuzito. Li elokvente argumentis, ke raportado de vehiklo pri fakto laŭ la realo estas komplete protektata de la leĝo, kiam ĝi raportas por defendi la publikajn interesojn. Finfine, post 2-taga disputo kaj ekzameno la tribunalo juĝis, ke la redakcio de "Laborista Ĵurnalo" gajnis la proceson.

En 2001 Yue Cheng procesis por akuzanto Cui Youyuan, fama kaj multe ŝatata prezidanto de la Centra Televizia Stacio de Ĉinio, kontraŭ la Pekina Hualin-a Limigita Kompanio (Grupo) pro atenco kontraŭ persona reputacio kaj portreta proprieto. Tio estis kazo faranta grandan sensacion en la tuta Ĉinio. La akuzito faris televidan reklamon kun portreto de Cui kiel fono, tio forte malagrabligis Cui rilate liajn figuron, reputacion kaj spiriton. Yue Cheng argumentis per sufiĉe da atestoj ke la akuzito atencis la reputacion kaj portretan proprieton de la akuzanto. Li montris, ke uzi la vaste konatan televidan programon prezidatan de la akuzanto en reklamo certe levas efikon de la reklamo. Tial estas evidenta la intenco altigi la famecon de la produkto kaj gajni interezon, sen konsento de la akuzanto, tio atencis la portretan proprieton de la akuzanto. Yue Cheng forte refutis la argumentojn elmetitajn de la kontraŭa flanko, defendis la interesojn de Cui Youyuan. Finfine la juĝejo verdiktis, ke Cui Youyuan gajnis la proceson.

Krome, Yue Cheng sukcese pledis por Chen Yuanbin, originala aŭtoro de la filmo "La historio de Qiu Ju" en kazo de atenco kontraŭ persona reputacio; por Xu Shuhua, aŭtoro de teksto de la kanto "Liuyang-rivero" en kazo de atenco kontraŭ aŭtorrajto; por la Ŝtata Administracio de la Kulturaj Heredaĵoj en proceso de elakvigo de la militŝipo "Zhiyuan" pereinta en la milito inter Ĉinio kaj Japanio sur maro en 1894; kaj en proceso de Haixin-kompanio kontraŭ Hair-kompanio pri maljusta konkurenco.

"Laŭeble helpi procesanton" estas devizo de la advokatejo de Yue Cheng. Ĉiujare la advokatejo senpage traktis dekojn da kazoj por monomankaj individuoj. Ekde 2004 la advokatejo de Yue Cheng decidis pledi por kamparanoj de Heilongjiang-provinco laborantaj en Pekino.

Yue Cheng serioze traktis ĉiujn kazojn ĉu grandajn ĉu malgrandajn, kaj samtempe akumulis iom post iom sperton. Por akceli kulturan konstruon de la advokatejo kaj fari sian advokatejon unuaklasa, Yue Cheng faras senĉesan trejnadon al laborantoj de sia advokatejo en kolektado kaj diskutado de ekzemplaj kazoj kaj elstaraj artikoloj. Ĉio tio senĉese levis la kulturan rafinitecon de la advokatejo kaj altigis ties profesian instruitecon.

Yue Cheng tre akcentas kaj subtenas juran edukadon. En 2003 li donacis 1.2 milionojn da juanoj (ĉ. 8 juanoj = unu usona dolaro) por fondusoj por premii eminentajn instruistojn kaj elstarajn studentojn en la jura instituto de la Pekina Universitato, Tsinghua-Universitato, Ĉina Popola Universitato, Ĉina Universitato de Politika Scienco kaj Leĝo, Jilin-a Universitato kaj Heilongjiang-a Universitato. En 2005 li liveris 100 mil juanojn por fonduso por elstaraj studentoj en la Orientĉinia Instituto de Politika Scienco kaj Leĝo.

Intervjuata de raportistino de la Retejo de Xinhua-Novaĵagentejo

Nun la advokatejo de Yue Cheng posedas modernan oficejon de pli ol 700 kvadrataj metroj kaj pli ol cent profesiajn advokatojn, kaj servas kiel jura konsilisto de pli ol 180 entreprenoj kaj institucioj. Ĝi enspezas ĉiujare pli ol 10 milionojn da juanoj. Krome, ĝi posedas 6 filiojn en Wuhan, Ŝanhajo kaj Usono.

Pri sia profesia kariero Yue Cheng diris: "Mi funkciis kiel advokato jam pli ol 20 jarojn kaj atestis procezon de demokratia leĝa sistemo de post reformado kaj pordomalfermado de Ĉinio. Do, mi scias kiel fariĝi bona advokato. Kvankam nekontentigaj faktoroj troviĝas en la profesia laboro, tamen progresas la leĝa sistemo de Ĉinio. Se nur ĉiuj advokatoj persistas en sia profesia moralo, peras laŭ la leĝoj kaj ĉiam defendas la interesojn de siaj procesantoj, la estonteco de la ĉina advokateco havos belan perspektivon." Kredo al la leĝoj jam fariĝis por Yue Cheng potenca forto, kiu kuraĝigas lin kaj aliajn. Tio estas kredo plej sankta kaj nobla de jura profesiulo. Ĉiuj elstaraj advokatoj estas modelo de moralo. En tio oni komprenis kial Yue Cheng povis sukcesi, kaj vidis esperplenan perspektivon de la leĝa sistemo de Ĉinio.