S-ino
Yang Yiben, membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco
kaj vicurbestro de Lijiang-urbo, Yunnan-provinco, multjare zorgas
pri protektado de tradiciaj naciaj kulturoj. Kiel naŝi-naciano,
ŝi pli multe atentas protektadon de Dongba-aj ideogramoj kreitaj
de naŝi-nacio, ununura "viva" hieroglifo en la mondo.
Yang diris, ke Dongba-a kulturo reprezentas
la esencon de la naŝi-nacia kulturo, kiu konsistas el tradicia nacia
kredo, religio, folkloro, etiketo, antikvaj dokumentoj skribitaj
per Dongba-aj ideogramoj, kaj pentrado, metio, muziko, danco kaj
aliaj tradiciaj artoj posedataj de Dongba-aj pastroj.
 Ŝi
diris: "Dongba-a kulturo estas heredita ĉefe perbuŝe, tial
estas malfacilege ĝin protekti kaj heredi. Tio estas rare granda
memoriga projekto."
Ŝi proponis, ke la ŝtato savu kaj kreskigu
heredantojn de la Dongba-a kulturo, nome ordigi pentradon, skulptadon,
plektadon, muzikon, dancadon kaj aliajn teknologiojn posedatajn
de la kelkaj maljunaj heredantoj de Dongba-a kulturo, sisteme registri
kaj filmi la de ili prezidatajn ritojn kaj fine eldoni ilin. Ŝi
esperas, ke oni per diplomatia kanalo kopios, tradukos kaj reordigos
la antikvajn Dongba-ajn dokumentojn perdiĝintajn en aliaj landoj
kaj revenigos ilin laŭeble.
|