Unua paĝo >> Kulturo >> Personoj


Zhang Miaoyang: Hongkong estas mia dua hejmloko

de GAO XIN

Zhang Miaoyang viglas en Singapura disaŭdiga rondo de kiam li estis infano. En 1982 li komencis lerni en Francio. Poste, Zhang prezidis kelkajn rubrikojn en kelkaj radioj en Hongkong. De kiam la Feniksa Satelita Televido inaŭguriĝis, Zhang laboris kiel dublanto. En la pasintaj pli ol 10 jaroj, li estis ŝatataj de televidantoj de Ĉinio kaj eksterlando. Ĉar li lerte unuigis la trajtojn de la lingvoj de la ĉina ĉeftero, Hongkong, Makao kaj Taiwan-provinco, oni nomis lian voĉon "Voĉo de Fenikso". Ĉe la 10-jariĝo de la reveno de Hongkong al Ĉinio, raportisto de El Popola Ĉinio intervjuis s-ron Zhang Miaoyang. Li diris kun profunda korinklino: "Hongkong estas mia dua hejmloko."

Mia kariero disvolviĝis plej bone en Hongkong

Prapatro de Zhang Miaoyang vivis en Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio, sed li naskiĝis en Singapuro kiel la triageneracia ĉino. Li studis en Francio sed fine laboris en Hongkong pli ol dudek jarojn, kaj fariĝis ĉefa dublanto de la Feniksa Satelita Televido. "Kial vi laboris en Hongkong?", mi demandis kaj li respondis: "Unue, laŭ mia opinio, en Hongkong renkontiĝis la orienta kaj la okcidenta kulturoj. Kompare kun Singapuro, Hongkong havas pli profundan enhavon de la ĉina kulturo. Due, mi volas propraokule vidi la gravan eventon en la Hongkong-a historio, la revenon de Hongkong al la patrolando. Krome, la amaskomunikiloj de Hongkong estas evoluintaj, kaj mi havas bonan kunlaboran rilaton kun ili, kaj ili invitis min labori en Hongkong. La cirkonstancoj kaj homaj interrilatoj estas favoraj por mi veni. Nun mi laboris en Hongkong jam pli ol dudek jarojn, kaj mi trovis mian elekton ĝusta. Inter metropoloj de Azio, ĉarma Hongkong havas neanstataŭigeblan specialecon. Ĝi estas loko por mia feliĉo kaj fortumo."

Sperti la 10-jaran disvolviĝon de Hongkong

En la 1-a de julio, 1997, la Feniksa Televido plenamplekse raportis la Hongkong-an revenon al sia patrolando. Tiam, Zhang Miaoyang kaj liaj kolegoj propraokule vidis tiun emocian momenton surloke. En la sekvantaj 10 jaroj, Zhang Miaoyang observis la ŝanĝiĝon kaj disvolviĝon de Hongkong.

Zhang diris, ke antaŭ 1997, multaj Hongkong-anoj miskomprenis la centran registaron kaj la ĉefteron, kaj parto el ili sentis nebulecon pri la Hongkong-a reveno al Ĉinio. Sekve okazis tajdo de elmigrado, ke multaj Hongkong-anoj elmigris al Usono aŭ Kanado pro antaŭzorgo kaj timo. La centra registaro faris multajn klopodojn por la prospero kaj stabileco de Hongkong, promesante politikojn "unu lando kun du sistemoj", "Hongkong-anoj mem regu Hongkong " kaj "senŝanĝo en sekvontaj 50 jaroj", cele garantii senŝanĝon de la politiko, ekonomio, socio kaj popola vivo de Hongkong post ĝia reveno al Ĉinio.

Post kelkaj jaroj de la Hongkong-a reveno al Ĉinio, 30-50% de la elmigrintoj en 1997 revenis al Hongkong por labori kaj vivi. Ĉar ili vidis ke Hongkong disvolviĝis pli bone en ĉiuj flankoj post sia reveno, ili rehavis fidon pri Hongkong.

En la pasintaj 10 jaroj, Hongkong tenis stabilan disvolviĝon en politiko kaj ekonomio. Nun la Hongkong-a ekonomio pli kaj pli prosperas, kio multe trankviligis la Hongkong-anojn. Ili sentas, ke krom la naciaflago kaj administrantoj, nenio ŝanĝiĝis; la vivo restas sama kiel antaŭ la reveno; la reveno de Hongkong al Ĉinio ne influis ilian intereson, sed male, profitigis ilin pro la disvolviĝo de Hongkong. Kiam la azia financa krizo kaj epidemio SARS minancis Hongkong, la subteno kaj helpo de la centra registaro al Hongkong havigis al tieaj loĝantoj fidon pri la estonta disvolvo. Nun ŝanĝiĝis la sinteno de parto de Hongkong-anoj: antaŭe, ili sentis nebulecon pri kaj forpuŝon al la ĉeftero kaj la centra registaro, nun ili aktive kontaktas kaj konas ilin, tio estas radikala ŝanĝiĝo.

Sindediĉo al la edukado de la komuna parollingvo

Kiel prezidanto de la Asocio de Deklamo per Komuna Parollingvo de la Ĉina lingvo en Hongkong, Zhang Miaoyang ĉiam zorgis pri la edukado de komuna parollingvo de la ĉina lingvo en Hongkong.

Li diris, ke en la pasintaj 10 jaroj aperis granda ŝanĝiĝo: pli kaj pli multaj Hongkong-anoj volas lerni la komunan parollingvon de la ĉina lingvo, kaj tiu bezono estas tre urĝa, ĉar kiam Hongkong-anoj serĉas laboron, ekzamenantoj postulas ilin paroli en tiu lingvo; kaj la mastro konsideras la nivelon de la komuna parollingvo ĉe promocio kaj altigo de salajro. Ĉar Hongkong etendas sian disvolvon al la ĉeftero kaj alilandoj, do la Hongkong-anoj konsciis, ke la komuna parollingvo havas altan ekonomian valoron kaj ili devas lerni ĝin senprokraste.

Nun kelkaj famaj lernejoj en Hongkong jam instruas la ĉinan lingvon per la komuna parollingvo. Laŭ la nuna disvolva tendenco, en la venontaj 8 aŭ 10 jaroj, la elementaj kaj mezaj lernejoj de Hongkong instruos la ĉinan lingvon per komuna lingvo.

Kiel edukisto por disvastigi la komunan parollingvon en Hongkong multajn jarojn, Zhang Miaoyang esperas akceli interkomunumadon de la ĉeftero kaj Hongkong per sia klopodo. Lastatempe li fondis instituton de vehiklo kaj arto en Hongkong, ankaŭ kulturis kapablulojn de komunikado kaj arto.