Antaŭ
nelonge Sarah Brightman, kiu kantis la temkanton de la Pekinaj Olimpikoj
en ĝia inaŭguro, estis titolita kiel figura ambasadoro de la Ŝanhaja
Monda Ekspozicio (ŜME) en Britio.
En la inaŭguro de la Ŝanhaja Semajno en
Londono, Sarah Brightman akceptis nomumlibron el la manoj de Song
Chao, direktoro de la novaĵ-oficejo de la ŝanhaja magistrato, kaj
fariĝis "proparolanto" de ŜME.
Brightman diris: "Post la Pekinaj
Olimpikoj mi ekhavis tre intiman rilaton kun Ĉinio. Mi multfoje
vizitis Ŝanhajon. Por mi estas granda honoro fariĝi figura ambasadoro
de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio." Ŝi diris ankaǔ, ke ĉi-jare
ŝi donos prezentadon en Ŝanhajo kaj aliaj urboj de Ĉinio. "Mi
faros mian plejeblecon por konigi la ekspozicion al pli da homoj."
Brightman, konata kiel "Diino de
la Lunlumo", naskiĝis en Hertfordshire, Britio, en la jaro
1960. Ŝi atingis mirindajn sukcesojn en populara kaj klasika muzikoj
. Pro prezentado de la kanto "Vi kaj Mi" kune kun Liu
Huan en la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj, ŝi estas vaste konata
en Ĉinio.
La Ŝanhaja Semajno en Londono havis la
ĉeftemon diskonigi ŜME al la brita publiko. Londono gastigis la
Unuan Mondan Ekspozicion en la jaro 1851, tial la diskonigo en Britio
havas apartan signifon por ŜME.
|