Aktualajhoj Unua paĝo >> Kulturo >> Personoj


Legenda vivo de Bruce Lee -- granda stelo de kungfuo

Ni ekzercas nin per kungfuo ne por haki rokojn nek tabulojn, sed ni pli atentas influi per ĝi nian pens- kaj viv- manierojn.

-- Bruce Lee

La 27-a de novembro 2008 estis la 68-a datreveno de la naskiĝo de Bruce Lee. Antaŭ tio CCTV elsendis televidan serialon "Legendo de Bruce Lee", kiu konigas la eksterordinaran vivon de Bruce Lee. Nun tiu ĉi serialo estas brodkastata ankaŭ en aliaj landoj kaj kaŭzas fortan eĥon.

Vojo de kresko

En la 27-a de novembro, 1940, Bruce Lee naskiĝis en familio de ĉin-devena loĝanto en San-Francisko, Usono. Lia patro estis fama komedia aktoro de ĉina Guangdong-opero, kaj lia patrino katolikino kun ĉin-germana sango.

Bruce Lee pasigis sian infanecon kaj junecon en Hongkong. La juna Bruce Lee estis malforta, tial lia patro instruis al li tajĝjiĉjŭan-on por fortigi lin. Poste li ekamis kungfuon kaj li sisteme eklernis ĝin de Ye Wen (kungfu-a majstro), kiam li estis 13-jara.

La juna Bruce Lee estis petolema. La gepatroj timis, ke Bruce Lee devojiĝos pro sia kungfuo, tial ili decidis sendi lin al Usono por lernado. En printempo de 1959 Bruce Lee sola veturis al Seattle.

Bruce Lee

En la unua jaro Bruce Lee studis kaj laboris kiel provizora dungito. En 1960 li fariĝis studento de la Universitato de Vaŝingtono. Lia amo al kongfuo vekis ĉe li intereson al filozofio, tial li decidis studi ĉefe filozofion, kaj lernis ankaŭ dramojn k.a. samtempe. Li komparis koncepton de Jeet Kune Do kun akvo kaj diris:"Akvo estas pacienca kaj forta, ĉar ĝi povas iom post iom erozii la plej malmolan rokon. Kompare kun tiuj, kiuj timigas aliajn per montro de sia forto, aŭ tiuj, kiuj estas tro memfidaj, la homoj silentemaj havas pli da kuraĝo alfronti defion."

En aprilo de 1962, Bruce Lee, kiu ankoraŭ studis en universitato, fondis "Kongfu-a Instituto Jianfan" en la ĉina kvartalo de Seattle. Tie, ĉiuj studentoj, ĉu ĉinoj, ĉu blankuloj, ĉu negroj, povis egale lerni ĉinan kungfuon.

Romantika amo

Bruce Lee kaj liaj familianoj

Instruante kungfuon, Bruce Lee renkontiĝis kun Linda Emery en 1963. Linda vivanta en Seattle konis Bruce Lee, kiam ŝi lernis en mezlernejo, ĉar Bruce Lee prezentis kungfuon kaj faris prelegon pri ĉina filozofio en ŝia lernejo. Post malfermo de la Kungfu-a Instituto Jianfan, Linda eklernis kungfuon de Bruce Lee. Baldaŭ ili amis unu la alian. En la jaro 1964 Bruce Lee edziĝis kun ŝi.

"Mi opinias, ke en mia tuta vivo, mia plej granda sukceso ne estas en kungfuo nek en filmoj, sed en mia geedziĝo kun Linda. Ŝi estas bonkora kaj tolerema. Kiam mi hejmen revenis post laboro, ŝi eĉ helpis min demeti la ŝuojn. Eble oni dubas, ĉu ni el malsamaj nacioj povas vivi harmonie. Efektive mia edzino jam ĉiniĝis, ŝi povas paroli simplan ĉinan lingvon kaj fari ĉinajn pladojn," tion skribis Bruce Lee en sia eseo en la jaro 1971.

Filmstelo

Bruce Lee estas fama pro la de li kreita Jeet Kune Do. En la Internacia Konkurso de Karateo okazinta en 1964 kaj 1967, lia prezentado faris sensacion en kungfu-a rondo, kaj ankaŭ estis atentata de filmaj rondoj, tial li ricevis ŝancon roli en filmoj "La Verda Krabro" kaj "Araneo-viro" kaj aliaj filmoj.

Sed tiam Bruce Lee ankoraŭ ne estis akceptita de la usona filma rondo regata de blankuloj. En la jaro 1970, Bruce Lee kaj liaj familianoj revenis al Hongkong por feriado, kaj estis varme bonvenigitaj tie. Poste Bruce Lee akceptis inviton de iu Hongkong-a filma kompanio kaj ludis rolon en la filmo "Ĉina Granda Frato". Tiu filmo rompis la rekordon de enspezo de biletoj en Hongkong.

Faktoj pruvis, ke estis ĝusta elekto por Bruce Lee resti en Hongkong por sia kariero. Lia dua filmo "Pungo de Furiozo" kreis alian rekordon de enspezo de biletoj, kaj per tio li firmigis sian pozicion kiel internacia filmstelo. Poste li mem reĝisoris la filmon "Reveno de la Drako" kaj rolis en tiu filmo. Ankaŭ tiu filmo akiris sukceson. Kiam Bruce Lee preparis sin por studii sian duan filmon " Ludo de Morto", film-makleristoj de Hollywood reatentis lin. Poste, li akceptis rolon de la filmo "Eniri en la Insulon Drago".

De la "Ĉina Granda Frato" al "Eniri en la Insulon Drako", Bruce Lee kreis miton en du jaroj kaj duono.

Granda bedaŭro

Bruce Lee iam skribis sur paperslipo: "Mia havas klaran celon: Mi, Bruce Lee, fariĝos orienta superstelo en usona filma rondo kun la plej alta salajro. Kiel rekompencon mi oferos plej kortuŝajn kaj plej animskuajn prezentadojn. De la jaro 1970 mi akiros reputacion en la tuta mondo. En 1980 mi havos 10 milionojn da usonaj dolaroj kaj tiam mi kaj miaj familianoj vivos ĝojan, harmonian kaj feliĉan vivon."

Portreto de Bruce Lee

En 1970, Bruce Li vere faris sensacion en la Okcidento. En la 20-a de julio, 1973, li subite mortis kaj sekve de tio li ne nur ne povis realigis sian promeson al la familio, sed ankaŭ faris grandan bedaŭron al ĉiuj ĉinoj.

"Bruce Lee vivis nur 32 jarojn, sed li vivis brave kiel vera viro!" tion diris Li Wenqi, la reĝisoro de "La Legendo de Bruce Lee". "Antaŭe oni prenis lin nur kiel ludanton de kungfuo, sed fakte, li konkeris la mondon per siaj firma volo kaj nacia digno, kaj tio estas plenforte protektata kaj esprimita de li dum la tuta vivo. Ĝuste pro li, aperis en la angla vortaro nova vorto ‘kungfu’."

Chan Kwok Kwan, rolulo de Bruce Lee en la "Legendo de Bruce Lee" en Parizo

Al demando "Nun estas multaj filmsteloj, kial oni ankoraŭ karmemoras lin, forpasintan antaŭ 35 jaroj?" iu japano respondis: "Eble en viaj okuloj Bruce Lee mortis antaŭ 35 jaroj, sed laŭ nia opinio drago (la cina nomo de Lee) neniam mortos."