La malnova loĝejo de Mei
Lanfang, majstro de la Pekina Opero, sidas en la strato Huguosi
en Xicheng-distrikto de Pekino. Tie li pasigis siajn lastajn dek
jarojn antaŭ forpaso en 1961. Lia loĝejo kun areo de pli ol mil
kvadrataj metroj estas kvadrata korto en tipa pekina stilo. En la
korto fronte al la pordego staras ekran-muro el nigraj brikoj kaj
grizaj tegoloj, kaj antaŭ la muro sidas busto-statuo de Mei Lanfang
el blanka marmoro. Du persimonoj kaj du spektabiloj en la korto
implicas, ke la familio estu sana kaj sekura. Ĉio en la salono,
kabineto, dormoĉambro kaj vivoĉambro estas tenata laŭ la ordo, kiam
Mei Lanfang vivis.
La 2-an de decembro, 2008, ekprojekciiĝis
en la tuta mondo la filmo Mei Lanfang, reĝisorita de Chen Kaige,
gajninto de la premio Ora Palmo en la 46-a Internacia Filma Festivalo
de Kanno kaj de la 51-a Orgloba Premio por reĝisoro de la plej eminenta
fremdlingva filmo. La filmo, en kiu ĉefrolis Zhang Ziyi kaj aliaj
prestiĝaj aktoroj, denove vekis intereson ĉe la publiko pri Mei
Lanfang, kiu dediĉis sian tutan vivon al disvolvo de la Pekina Opero.
El la familio de operaj aktoroj
Mei Lanfang naskiĝis la 22-an de oktobro,
1894, en la familio de operaj aktoroj de Pekino. Komence li nomiĝis
Mei Lan, kaj poste kiel aktoro li ricevis la scenejan nomon Mei
Lanfang. Liaj avo, patro kaj onklo estis famaj aktoroj aŭ instrument-ludistoj.
Jam en la infanaĝo li perdis siajn gepatrojn, kaj estis vivtenita
de la onklo. Li komencis lerni la Pekinan Operon en la aĝo de 8
jaroj, debutis sur scenejo en la aĝo de 10 jaroj kaj aliĝis al fama
Xiliancheng-trupo de la Pekina Opero en la aĝo de 14 jaroj.
En la Pekina Opero oni ludas diversajn
rolojn. Dan estas virina rolo kaj ankaŭ unu el la ĉefaj roloj en
la Pekina Opero. Pasintece la Pekina Opero estis prezentata ekskluzive
de viroj, kaj kutime tiuj, kiuj havas delikatan kaj dolĉan mienon,
ludis diverstipajn virinajn rolojn.
Dum lernado de la Pekina Opero Mei estis
instruita de pluraj eminentaj aktoroj. Sintezinte artan majstrecon
de eminentaj roluloj de Dan, poste li kreis dolĉan, mildan kaj orelplaĉan
Mei-skolon. Kun bela aspekto, gracia staturo kaj dolĉa voĉo li prezentis
diversajn rolojn, kiaj kortega damo, heroa virino, bon-edukita fraŭlino,
modelino kaj ĉarma feino, kaj ĉiam donis al la spektantoj plezuran
kaj neforgeseblan impereson. Krome, li havis sian propran ideon
pri la ario, parolo, danco, muziko kaj kostumoj de la Pekina Opero.
Li kaj Cheng Yanqiu, Shang Xiaoyun kaj Xun Huisheng estas honoritaj
kiel "la kvar famaj dan-roluloj de la Pekina Opero", el
kiuj Mei estis la plej eminenta.
Mei Lanfang puŝis la Pekinan Operon al
nova etapo kaj la unua kondukis ĝin al la monda scenejo. En 1919,
1924 kaj 1956 li 3-foje faris prezentadon en Japanio kaj akiris
grandajn sukcesojn. Invitite de la usona diplomatia sendito en Ĉinio,
Mei iris al Usono por prezentado fine de 1929 kaj komence de 1930.
Lia unua prezentado en Usono atingis grandan sukceson, kaj lia nomo
sensaciis la tutan Nov-Jorkon. Laŭplane lia trupo tie devis fari
prezentadon por du semajnoj, sed fakte ĝi restis tie kvin semajnojn.
En la jaro 1935 Mei gvidis trupon al la tiama Sovetio por prezentado.
Lia perfekta prezentado ravis eksterlandajn
spektantojn kaj dramistojn. Li estis laŭdata kiel enkorpiĝo de beleco.
Fremdlandaj amaskomunikiloj komentis, ke ĉinaj teatraĵoj ne estas
realismaj, sed la artismaj, kaj la prezentado -- regula, pli vera
kaj pli sincera ol la reala vivo. Dum la vizito al Usono Mei ricevis
literaturan doktorecon respektive de la universitato Pomona kaj
la Sud-Kalifornia Universitato. Lia prezentada sistemo kaj tiuj
de Stanislavsky kaj Berolt Brechet estas rigardataj kiel "la
tri prezentadaj sistemoj de la mondo".
Diligenteco kompensis nekompetentecon
En la infanaĝo Mei Lanfang montris neniun
naturdotitan talenton en la prezentado. Li, timida antaŭ nekonatoj,
aspektis ordinara kun la okuloj iom miopaj kaj palpebroj pendantaj.
Lia onklino priskribis lin per "modesta parolo kaj ordinara
aspekto".
En la aĝo de ok jaroj Mei Lanfang komencis
lerni la prezentadon de invitita instruisto. Li estis tiel mallerta,
ke li ne sukcesis ellerni kanti kvar tre simplajn frazojn en longa
tempo. La instruisto opiniis lin senespera kaj rezignis la instruadon,
dirante: "La praulo de la Pekina Opero ne volas vin akcepti."
Mei ne perdis la kuraĝon, sed decidis pli diligenti en lernado.
Viglaj kaj penetrantaj rigardoj estas gravaj
por aktoroj de la Pekina Opero. Sed juna Mei Lanfang estis iom miopa
kaj mallerta en turniĝado de la okuloj, kiuj larmemis kontraŭ vento,
kaj pri tio li ofte maltrankvilis. Foje lia amiko donacis al li
kelkajn kolombojn. Li hazarde trovis, ke observado al kolomboj estas
utila al vidkapablo, tiel la observado fariĝis nemankigebla en lia
ĉiutaga vivo. Ĉiumatene li flugigis la kolombojn kaj fiksis siajn
rigardojn al flugantaj kolomboj por sin ekzerci per rigardado. Post
longa ekzercado liaj okuloj fariĝis viglaj, brilaj kaj penetrantaj.
Mei Lanfang ĝuis grandan famon pro ludo
de diversaj Dan-roloj. Li dediĉis grandan energion por esplori esprimojn
kaj gestojn de diversaj roloj. Por konvene montri la mienon de surprizita
virino li faris provadon. Iutage reveninte hejmen, li vidis, ke
la edzino koncentris sian atenton al ordigo de vestoj. Li subite
prenis porcelanan vazon de sur la apuda tablo kaj forte ĵetis ĝin
surteren. Frakasiĝo de la vazo surprizis la edzinon tiel, ke ŝi
kriis de ektimo kaj forĵetis la veston. Mei Lanfang akurate kaptis
la mienon kaj movon de la edzino surprizita, kaj post pensado kaj
imitado li sukcese prezentis la mienon de surprizitaj virinoj en
la Pekina Opero.
En pli ol 50 jaroj de sia artista kariero
li neniam ĉesigis la ĉiutagan ekzercadon. Aŭguste de 1957, interparolante
kun aktoroj, li diris, ke li ne estas genio, li sukcesis nur dank'
al diligenteco.
Modesteco kaj afableco
Mei Lanfang gajnis grandan famon en sia
juneco, tamen li estis ĉiam modesta kaj ĝentila. Kiam oni petis
intervidiĝon kun li, li ĉiam afable akceptis. Li estis gastama al
siaj parencoj kaj persone regalis ilin per teo. Krome, li estis
indulgema pri kulpo de amikoj kaj lernantoj, kaj egale respektis
ĉiujn spektantojn.
Tiam okazis en Pekino multaj beneficaj
prezentadoj, kiuj plejparte estis preziditaj de Mei. Poste en Ŝanhajo
li ĉiujare iniciatis benefican prezentadon. Dum la tuta vivo li
partoprenis en sennombraj beneficaj prezentadoj. Kiel prestiĝa aktoro
Mei tamen restis ŝparema kaj modesta, sed ofte monhelpis malriĉajn
samprofesiulojn.
Malsame ol la ĉina artista rondo, kiu
tre atentas pri skoloj, Mei kvankam havis sian apartan skolon, tamen
ne havis sektan antaŭjuĝon. Iuj el liaj elstaraj lernantoj turniĝis
al aliaj majstroj, tamen li neniam opiniis ilin perfidaj, sed instigis
ilin lerni avantaĝojn de diversaj skoloj por perfektigi la prezentadon.
Suspendo de prezentado dum milita
periodo
Post Evento de la 18-a de Septembro, 1931,
Mei provludis en Ŝanhajo la operon "Batalantinoj" kaj
"Ĝojo nek en la vivo nek en la morto" por subteni la rezistadon
kontraŭ la japana invado. Post eksplodo de la Kontraŭjapana Rezistmilito,
japanaj militaristoj kaj ĉinaj perfiduloj intencis aĉeti subtenon
de la popolo pere de Mei Lanfang por prezenti falsan bildon de paco
kaj prospero, kaj kelkfoje invitis lin al prezentado, tamen tion
rifuzis Mei. Spite al minaco kaj logo de japanaj militaristoj kaj
ĉinaj perfiduloj li rifuzis prezentadon. Li vivis ermitan vivon
per vendado de siaj kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj kaj eĉ per pruntopreno
en Hongkong kaj poste en Ŝanhajo. Nur post venko de la Kontraŭjapana
Rezistmilito, la 52-jara Mei revenis al la scenejo.
Post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko
li revenis al Pekino kaj servis kiel reprezentanto de la Tutlanda
Popola Kongreso, vicprezidanto de la Pekina Federacio de Literatura
kaj Arta Rondoj, vicprezidanto de la Ĉina Federacio de Literatura
kaj Arta Rondoj, vicprezidanto de la Ĉina Dramista Asocio, direktoro
de la Akademio de la Ĉinaj Tradiciaj Operoj kaj direktoro de la
Ŝtata Pekin-Opera Kompanio. La 8-an de aŭgusto, 1961, Mei Lanfang
forpasis pro malsano. Chen Yi, tiama ĉina vicĉefministro, diris
en sia funebra parolo, ke Mei Lanfang apartenas al la mondo.
La artoj ne konas landlimon. Ĝuste komentis
Robert Ritter la 17-an de februaro, 1930, en The New Yourk Times:
"Post nur 3 minutoj de sursceniĝo de Mei Langfang, vi ja konfesos,
ke li estas la plej eminenta aktoro konata de vi. Li estas unuiĝo
de aktoro, kantisto kaj dancisto. Ĝuante lian prezenton sur scenejo,
vi sentas, kvazaŭ vi estas sur bela kaj harmonia kampo de antikva
mito."
|
|
|
Juna Mei Lanfang |
Mei Lanfang por la roloj |
Mei Lanfang por la roloj |
|
|
|
Mei Lanfang por la roloj |
Mei Lanfang por la roloj |
Kvar Dan-roluloj de la
Pekina Opero |
|
|
|
San-Franciska urbestro
varme akceptis Mei Lanfang en 1930. |
Mei Lanfang ricevis literaturan
doktorecon respektive de la universitato Pomona kaj la Sud-Kalifornia
Universitato de Usono en 1930. |
Mei Lanfang kaj Charlie
Chaplin |
|
|
|
Mei Lanfang dum la Kontraŭjapana
Rezistmilito |
Mei Lanfang kaj lia unua
edzino Wang Minghua |
Mei Lanfang kaj lia dua
edzino Fu Zhifang |
|