Unua paĝo >> Kulturo >> Literaturo


Bone nin preparu por sukceso!

de LAŬLUM

  Saluton, karaj gesamideanoj,
Ĉu cis aŭ trans la bluaj oceanoj!
Mi sendas al vi korajn bondezirojn
Je pretigad’ de viaj novaj planoj.

  Forpasis jam jarkvino de l’ jarcento.
Kion rikoltis via diligento?
Komenco bona, laboro duona!
Retrorigard’ utilas ĉe l’ momento.

  Milmiloj kredas ke l’ lingvoproblemo
Solveblas per la interpret-sistemo
De nacilingvoj, ekzemple la angla --
Aerkastelo estas la kredemo!

  Lingva hegemonio, en naturo,
Kaŭzas pereon de etnaj kulturoj,
Ĉar ĝi sufokas, murdas etnajn lingvojn,
Detruas etnkulturojn sen mezuro...

  Bunteco de l’ kulturoj ja tre gravas,
Atenco al ĝi do neniom pravas...
Ni devas firme stari kontraŭ tio,
Nur se prudenton ni ankoraŭ havas.

  Por kultur-savo ĉiu batalanto
Persiste pledu do por Esperanto,
Neŭtrala lingvo, kaj por l’ egaleco
De l’ lingvoj estu vera defendanto.

  Saluton, karaj gesamideanoj,
Ĉu cis aŭ trans la bluaj oceanoj!
Mi sendas al vi korajn bondezirojn
Je pretigad’ de viaj novaj planoj.

  Kun bona laborplano en neceso,
Obstine ni klopodu plu sen ĉeso!
Je komenciĝo de la nova jaro,
Bone nin preparu por sukceso!