|
El mia memoro
Cikatro
de LAŬLUM
|
|
Cikatroj ĉe mi okdektrijarulo
Tre multas. Jen ĉe l’ liva okulangulo
Cikatro memorigas al mi mian
Mizeran infanecon per makulo.
|
|
|
Mi, la infano oka de l’ patrino,
La pala malsanema kampulino, |
Tre ŝatis aŭdi fablojn kaj fabelojn
vespere dum senlampa panja ŝpino. |
|
Fabeloj ŝiaj nutris mian menson,
Kaj kvietigis la malsatan senson. |
Sed tage mankis al mi ja ludiloj,
Do l’ olda hund’ okupis mian penson. |
|
Mi ludis kun pigido kaj pasero,
Amikis kun formikoj kun sincero, |
Mi foje provis kapti flavan vespon,
Kiu min pune pikis en kolero. |
|
Mi trovis ke la ulma benk’ ne aĉas --
Per sia obeem’ al mi tre plaĉas. |
Tial mi ofte min amuzis per ĝi,
Kaj pensis, ke mi vere tre kuraĝas. |
|
Mi prenis ĝin por grandega ĉevalo,
Ĝin rajdis kvazaŭ hero’ en batalo, |
Mi ĝin karesis, lulis puŝe-tire,
Subite ĝi perfidis per ekfalo. |
|
La ulma benko falis sur min peze,
Sangigis mian livan okulon leze. |
Tiel doloris al mi la kontuzo,
Ke ploris kaj kriadis mi freneze. |
|
Ŝveliĝis la palpebro en purpuro,
Mian pupilon kovris kiel muro. |
Dum tagoj ĝi nenion povis vidi.
Kaj timis panj’ blindiĝon de l’ okulo. |
|
Ĉar mankis al ni mono por kuraco,
Ni devis danki al la dia graco -- |
Cikatron mi ricevis ĉe l’ okulo
Maldekstra fine post la ŝvelopaso. |
|
Nuliĝis en Ĉini’ l’ impost’ agrara,
Do pli facilas nun la viv’ kampara; |
Ne mankas plu ludiloj al l’ infanoj,
Do tia akcident’ fariĝos rara. |
|
|