Unua paĝo >> Kulturo >> Literaturo


Lito el floroj

de WU MING (Ĉinio)

Vintre, la suno malofte vidiĝas en tiu loko, ĉirkaŭata de montoj. Feliĉe, la nebulo estis tiel malpeza tiun tagon ke la sunradioj de ora koloro amuziĝis en la aero. Kaj ŝajnis, ke la tero estis gajigita de tiu ĉarma koloro.

Elirinte el la malhela kabineto, kiu servas al i kiel laborejo kaj kie mi enfermas min dum la tuta jaro, mi levis la kapon kaj etendis la brakojn kvazaŭ mi volus forte brakumi iun.

Laŭ vojeto mi malrapide venis en novan vilaĝon, kvietan kaj elegantan kiel bela ĝardeno. Sed la vilaoj ŝajnis dormantaj kun siaj sunkurtenoj mallevitaj kaj dratitaj pordoj fermitaj. Ne kutimiĝantaj al la monotona vivo en kamparo, la riĉuloj kredeble rifuĝis vintre en movoplena urbo, mi pensis.

Mi haltis sur ligna ponteto por rigardi de malproksime verdetan monton. Herboj ja velkis kaj restis nur tritiko apenaŭ kreskinta, kiu posedis tiun vintran teron.

Mi sentis bonan odoron venintan de ie, ke mi rimarkis, turninte la kapon, malgrandan deklivon surŝutitan per floretoj kiel ora monero. Eble ili estis junaj krizantemoj frostorezistaj. Ŝajnis al mi, ke ili flustre interparolis kaj divenis kion mi venis fari en tiu loko.

Mi klinis la kapon kaj vidis mian silueton kurbiĝi sur la tero. Kiel mi volus kuŝi sur tiuj floretoj silentaj kaj kvietaj, nature formantaj molan liton! Ĉu estis varmete sub la tero, malgraŭ en vintro?

Vintre, ĉu la tero tre malproksima, kie oni enterigis mian amon, estas kovrita sole per velkaj herboj aŭ pompas floroj, kies nomon oni ne scias, formante por ŝi konfortan liton?

Mi certiĝis, ke tie, kie oni enterigis mian amon, entenas mildecon.

Lasu min silente verŝi larmojn sur la liton el floroj. Iun tagon, ankaŭ mi trankvile ripozos por ĉiam, sub la lito, kie estas probable varme.

Ŝajnis, ke mi venis ĉi tien por serĉi ion, kion tamen mi ne retrovos plu, krom ke ankaŭ mi dormus sub la lito el floroj, en subtera mondo, kie murmurus certe dolĉa rivereto de amo.