Ĉu la paradizo
Vere ege
Belas?
Oni diras, ke la vojo al ĝi larĝas,
Tio veras?
Ambaŭflanke de la vojo
Ĉarmas freŝaj floroj,
Kaj ĉirkaŭe
Sur la lago nebulgazo en torporo.
Jaspaj montoj,
Pado streta ---
Vojlinio,
Tra tre klara rojo eta
Al loĝdomoj kun ŝvebanta fumostrio...
En la paradizo
Devas ne troviĝi
Ŝtonpulvoro, polvaj nuboj
Ĉiuloke
Ruboj...
Kaj tie
La infanoj niaj
Ludas en plezuro kaj libero,
Kaj l’ gepatroj
Povas bani sin en sun’ de primavero.
La gefratoj penlaboraj
Ordinare por la vivo
Povas ĝui tempon de leĝero...
Belas vere l’ paradizo!
Kaj disiĝo
De la part’ kun ni ligita sange karne,
Ke ripozu ili tie.
Ni trankvilu...
Ne ---
Ni tamen ne trankvilas:
La subita katastrof’ alarma
Faris tiun vojon al la paradizo
Tro premsvarma!......
-------------------------------------
Okaze de la 3-minuta funebro de la tuta ĉina popolo
al la viktimoj en la terura sismo de Wenchuan, Sichuan-provinco,
ekde la 28-a m. de la 14-a horo de la 19-a de majo, 2008.
Elĉinigis Laŭlum
|