Unua paĝo >> Kulturo >> Moroj


2006, Hunda Jaro por Ĉinio

de WEN ZHIHONG

Estas malfacile respondi, kiam la ĉinoj komencis noti dekduon da jaroj per 12 bestoj (muso, bovo, tigro, leporo, drako, serpento, ĉevalo, ŝafo, simio, koko, hundo kaj porko). Sed pri tio estas multaj divenoj. Iuj ekspertoj opinias, ke tio devenis de animala totemo en pratempo. En la primitiva tempo la socia produktopovo estis malalta kaj la konado pri la naturo estis malforta, tial la homoj tenis intimecon kun mildaj bestoj, ekzemple ĉevalo, ŝafo, bovo, koko kaj hundo, havis timon al danĝeraj bestoj, ekzemple tigro kaj serpento, kaj estimis la superhomajn funkciojn de korpopartoj de iuj bestoj, ekzemple la flarkapablo de hundo. Tiuj sentoj estigis adoron de la homoj al la bestoj. Fine 12 bestoj fariĝis figuroj en kalkulado de jaroj.

Oni diris, ke la vico de la 12 bestoj estis ordigita laŭ la horo de ilia ĉiutaga aktivado. Muso aktivadas plej vigle en noktomezo. De la 1-a ĝis la 3-a horo remaĉas bovo. Ĉirkaŭ la 10-a horo vespere endormiĝas porko.

2006 estas Hunda Jaro laŭ la ĉina luna kalendaro. Hundo estis prenita de prahomoj kiel ilia prapatro. En la matriarka socio prahomoj en la baseno de la Flava Rivero jam bredis hundon.

Ĉinoj havas grandan simpation al hundo pro ĝia fideleco. En la kamparo hundo estas gardisto de la familio. Hundo sin plaĉigas al la mastro ne per sia aspekto, sed per sia fideleco. Malgraŭ ekstrema malriĉeco aŭ malsatego, hundo neniam forlasas sian mastron. Hundo estas tre kuraĝa en batalo kontraŭ malamiko. En katastrofo hundo savas la mastron per sia vivo. De miloj da jaroj hundo helpas la homaron en multaj aferoj kaj fariĝis ĝia plej fidela amiko. Hundo ofte ludas gravan rolon en milito, fajroestingo, rekognoskado, sporta konkurso, trafiko, blindula gvidado ktp. Iuj hundoj faris mirindajn meritojn en rekognoskado kaj milito, kaj post ilia morto oni starigis por ili monumenton.

Hundo ofte aperas en literaturaĵoj de Ĉinio. Fama poeto Tao Yuanming antaŭĉ. 1600 jaroj tiel skribis en sia poemo: “Hundo bojas en fundo de la strato, kokerik’ sonas sur morusuja supro.” La versaĵo bildigis belan scenon el kvieta vivo en la kamparo. Poeto antaŭ centoj da jaroj priskribis interesan fidelecon de hundo: Korto sovaĝiĝis post foriro de la mastro, sed hundo de najbaro bojas kontraŭ la homo, kiu venas pluki florojn.

Ĉeĥa novelisto Milan Kundera diris, ke hundo estas interligo de la homaro kun paradizo. Hundo ne konas malicon, nek ĵaluzon, nek grumblon. Ĉu oni ne sentas, ke ili vivas en Edeno, sidante kun sia hundo ĉe rivero en bela vesperkrepusko? Kune kun hundo oni neniam sentas enuecon, eĉ kiam ili nenion faras.

En Esperanto “ŭa” estas onomatopeo por bojo de hundo, kaj en la ĉina lingvo la saman rolon ludas “ŭang-ŭang”. Same prononcas la vortoj prosperiĝo, riĉiĝo, fajroardiĝo k.s.