Unua paĝo >> Kulturo >> Moroj


Geamanta tago en Ĉinio

de GAO XIN

La 14-a de februaro, tago de Valenteno, estas festo de geamantoj en okcidentaj landoj, kaj la sepa tago de la sepa monato laǔ la ĉina luna kalendaro estas festo de ĉinaj geamantoj. Laŭdire la festo havas historion de pli ol 2000 jaroj.

Kiam mi estis knabino, avoj kaj avinoj ofte rakontis al mi miton pri la origino de la festo: Antaǔ longe, feino Teksistino kaj Bovpaŝtisto en la homa mondo nome la steloj Vego kaj Altairo enamiĝis unu al la alia kaj geedziĝis. Poste ili havis filon kaj filinon. Sed la patrino de la feino koleregis pri ilia geedziĝo kaj senkompate disigis ilin per la Ĉiela Rivero (la Lakta Vojo). Fine ilia nedetruebla amo kortuŝis dion, kaj li permesis al ili renkontiĝi sur la Ĉiela Rivero nur unu fojon en ĉiu jaro, en la sepa tago de la sepa monato laǔ la luna kalendaro. En tiu tago ĉiuj pigoj flugas al la Ĉiela Rivero kaj formas ponton por ili super la akvo. Kiam oni rakontis tion, mi ĝojis pro ilia renkontiĝo. En mia infaneco, mi kaj najbara pliaĝa fratino subaǔskultis korverŝon de Bovpaŝtisto kaj Teksistino sub vinbera pergolo. Laǔdire, tiu kiu aǔdis la korverŝon povas trovi sian amat(in)on. Sed bedaǔrinde, mi neniam aǔdis tion. Sed en somera nokto, rigardante la stelojn kaj imagante la rekuniĝon de Bovpaŝtisto kaj Teksistino kaj iliaj gefiloj, mi sentis ĝojon.

En la sepa tago de la sepa monato laǔ la luna kalendaro, okazas en Ĉinio interesaj aktivadoj por la festo. Oni organizas bankedon en tiu tago kaj faras interesajn amuzaĵojn dum la bankedo. Multaj geamantoj geedziĝas en tiu tago, esperante ke ilia amo estos tiel firma kiel tiu de Bovpaŝtisto kaj Teksistino. En la festo de la kuranta jaro, mi kaj mia amato partoprenis tian aktivadon.

La aktivado okazis en antikveca korto en suda Pekino. Kiam ni trairis la pordon, ni sentis nin kvazaŭ en domo en antikveco, ĉar ĉiuj en la korto surportis antikvastilajn vestojn.

En la okuloj de ĉinoj Bovpaŝtisto estas laborema kaj bonkora, kaj Teksistino estas talenta kaj lerta en teksado de belaj ŝtofoj. Tial oni okazigis kelkajn ludojn por ekzameni lertecon de fraǔlinoj. Ekzemple, flosigi kudrilon sur akvo. La fraǔlinoj devis atenteme meti kudrilon sur akvon. Se la kudrilo flosis sur la akvo, tio antaǔdiras ke tiu fraǔlino denaske havas lertajn manojn; se la kudrilo dronis en la akvo, tio signifas ke ŝi ne ellernis la teknikon de Teksistino. Mi kaj aliaj fraǔlinoj provis laǔvice, sed neniu sukcesis. Kiam ni ĉiuj opiniis ke tiu estas neebla, iu fraǔlino sukcesis kaj ni ĉiuj ĝojkriis por ŝia sukceso, ĉar lerta fraǔlino certe havas kontentigan edzon.

Alia ludo estas "tredi fadenon en kudriltruon", kiu postulas ĉiujn ludantojn tredi ruĝan fadenon en 7 kudriltruojn en sama vico sur tabulo. Sukceso markas lertecon. Tredo de fadeno en unu kudriltruon estas facila, sed tredado de fadeno en 7 kudriltruoj ekzamenis nian paciencon kaj lertecon. Fine ni ĉiuj sukcesis kaj estis benataj je feliĉa amo kiel tiu de Bovpaŝtisto kaj Teksistino.

En la Korto de Renkontiĝo kreskas 430-jara soforo honorata "svatanto". Laǔdire, tiu arbo helpas gajni belan amon, do multaj homoj speciale iris tien por peti bonan edzecon. Mi trovis ke sur la arbo kaj la balustradoj ĉirkaǔ la arbo pendas multegaj ruĝaj benopetaj tabuletoj. Mi kaj mia amato ĉirkaǔiris la antikvan soforon tri fojojn laǔ la rulŝtona vojo, poste staris sur ŝtono sub la arbo por peti benon. Poste, ni skribis nian nomon sur benopetan tabuleton kaj kune pendigis la tabuleton sur la arbon per bambukano, kaj esperis ke tio garantios nian edzecon longan, feliĉan kaj harmonian.

La kurteno de nokto falis. En milda vento ni venis al Houhai-lago por flosigi lanterneton. Farado de la lanterneto estas tre simpla: fari el glacea papero kvarangulan skatolon, en kiu metiĝas kandelo en la mezo. Jen preta la lanterneto oni bruligis la kandelojn, malpeze metis la lanternojn sur la akvon. La lanternoj flosis malproksimen laŭ la fluo. Ŝipetoj estis movataj de geamantoj inter la lanternoj, kiuj portas ilian esperon.

La mito pri Bovpaŝtisto kaj Teksistino kortuŝas ĉinojn dum generacioj. En Ĉinio ekzistas ankoraǔ multaj moroj koncernaj al la sepa tago de la sepa monato. Kompare kun la Valentena Tago de Okcidento, la ĉina Geamanta Tago estas pli enhavoriĉa. Spertinte diversajn aktivadojn de tiu festo, vi povas senti originalan romantikecon.