Aktualajhoj Unua paĝo >> Kulturo >> Moroj


Printempa Festo de la Jaro de Bovo en Ĉinio

Laŭ la ĉina luna kalendaro la 26-a de januaro estas la unua tago de la Jaro de Bovo. De la 25-a ĝis la 31-a de januaro, ĉinoj ĝuas 7-tagan feriadon por la Printempa Festo. Verŝajne la tutmonda financa krizo ne bremsis entuziasmon de ĉinoj por la festo. Jen fotoj de ĉinoj dum la Printempa Festo.

La 24-an kaj la 25-an de januaro, ĉina prezidanto Hu Jintao inspektis en Jiangxi-provinco kaj kune kun tieaj popolanoj preparis manĝaĵojn por la festo.
La 25-an de januaro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao festis la Printempan Feston kune kun suferintoj en la tertremita Sichuan-provinco kaj persone faris pladon en kuirejo de la mastro.
Antaŭ la unua tago de la Jaro de Bovo, oni instalis lanternojn ĉe la Nacia Stadiono de Ĉinio "Birdnesto".
Farado de purigado kaj balaado por la festo en tertremita loko
En Chongqing oni kutime faras bankedon sur strato por celebri la feston.
La 25-an de januaro volontuloj el Pekino, Jiangsu kaj aliaj provincoj kunestis en la tertremita urbo Mianzhu por celebri la feston.
En densa festo-etoso infanoj gaje ludas ĉe la domoj nove konstruitaj en la de tertremo trafita urbo Dujiangyan.
Gajaj infanoj kun ruĝaj lanternoj en la Printempa Festo
Ekspozicio de lanternoj en Luoyang
Tamburado por celebri la feston en Henan-provinco
Lanternoj en parko de Ŝanhajo
Eksponejo de papertondaĵoj en Wenzhou