La Printempa Festo estas la plej solena
kaj plej karakterizita tradicia festo de Ĉinio. Ĝi markas la finiĝon
de la malnova jaro kaj komencon de la nova laŭ la luna ĉina kalendaro,
kaj ankaŭ signifas adiaŭon al la malvarma vintro kaj bonvenigon
al la vivplena printempo.
Kun alveno de la Printempa Festo aperas
en la antikva urbo Pingyao de Shanxi-provinco, unu el la mondaj
kulturaj heredaĵoj, pli kaj pli densa etoso de la festo. Ruĝaj lanternoj,
tradiciaj festivaloj, papertranĉaĵoj kaj tradiciaj operoj estas
videblaj ĉie en la urbo kaj allogas ankaŭ multajn vizitantojn en-
kaj eksterlandajn. Tie turistoj povas loĝi en familiaj hoteloj,
sperti antikvajn tradiciajn morojn kaj pasigi la Printempan Feston
kune kun lokanoj. Pingyao, kun originala trajto de la socio kaj
popola vivo de antiva ĉina urbo estas ideala loko por sperti tradicion
de la Printempa Festo de Ĉinio.
|
|
|
La pordego de la oficejo
de la antikva registaro
de Pingyao |
Lanternoj en la antikva
urbo Pingyao |
Lanternoj super strato |
|
|
|
Infanoj en la festo |
Farado de papertranĉaĵoj |
Preparado de tradiciaj
manĝaĵoj |
|
|
|
Alilanda vizitanto en vestoj
de Shanxi-a opero |
|
|
|