Laŭ ĉina luna kalendaro, la 9-a de
februaro, 2009, estis la Lanterna Festo -- unu el la plej gravaj
festoj de Ĉinio.
Kiel tradicia festo de Ĉinio, ĝi havas
historion de pli ol 2000 jaroj. Jam en la historio ĝi estis spektakloriĉa
kaj multe atentata, tial oni nomas ĝin "karnavalo" de
la ĉina nacio.
Laŭ ĉina luna kalendaro la 15-a nokto
de la unua monato estas la unua lunplena nokto de la jaro kaj ankaŭ
komenco de printempo, tial solenado de tiu nokto estas ankaŭ solenado
de la nova printempo.
Laŭ naciaj tradicioj de Ĉinio, en la Lanterna
Festo ĉiuj familioj lumigas lanternojn, manĝas farĉitajn pastobuletojn
el glueca rizo, sin amuzas per rigardado de lanternoj kaj divenado
de la lantern-enigmoj kaj eksplodigas petardojn kaj krakfajraĵojn.
Plej gajaj estas infanoj kun lanternoj en la mano en tiu nokto.
|
|
|
Patro bruligas lanternon
por sia filo. |
Urbanoj en lanterna festo |
Lanternoj |
|
|
|
Lanternoj |
Lanterno en formo de antikva
turo farita el eluzitaj boteloj |
Flosigi lanternojn por
memori la forpasintojn. |
|
|
|
Koloraj pastobuletoj |
Folklora pentraĵo pri antikva
lanterna festo |
Folklora pentraĵo pri antikva
lanterna festo
|
|