Aktualajhoj Unua paĝo >> Kulturo >> Moroj


Arta zono 798 en Pekino

Mikskoloraj ruĝ-brikaj muroj kun sloganoj de malsamaj periodoj, fabrikdomoj en estetikagusta senordeco, interkruciĝantaj tuboj, hazarde viditaj laboristoj en laborkostumoj kaj vizitantoj mode vestitaj sur strato... Jen arta zono 798 en Pekino.

La arta zono 798 troviĝas en Chaoyang-distrikto de Pekino. Antaŭe tie sidis la ŝtata fabriko 798 kaj aliaj malnovaj fabrikoj produktantaj elektronikaĵojn. La fabrikdomoj en la arta zono kun areo de 230 mil kvadrataj metroj estas en arkitekturo Bauhaus de Germanio. Ekde la jaro 2002 iuj artistoj venis al la forlasitaj fabrikoj. Tenante la originan stilon de la fabrikdomoj ili faris ilin lokoj por eksponado kaj arta kreado post iom da dekorado al ili.

Poste oni faris grandskalan rekonstruadon al la neuzitaj fabrikdomoj kaj sekve de tio aperis tie galerioj, projekto-ĉambroj, arto-eksponejoj, laborĉambroj de artistoj, butikoj de modaĵoj, restoracioj kaj bufedejoj, kaj iom post iom formiĝis arta zono kombinanta arton kun homa vivo. Ĝis januaro de 2008 la arta zono allogis pli ol 400 kulturajn instituciojn, inkluzive de galerioj, laborĉambroj de artistoj kaj aliaj institucioj pri movbildaj karikaturoj, filmado, televizio, eldonado kaj projekto-konsultado, el Francio, Italio, Britio, Nederlando, Belgio, Germanio, Japanio, Aŭstralio, Koreio, ĉinaj Taiwan kaj Hongkong kaj aliaj lokoj. Nun la zono jam fariĝis centro por eksponi ĉinajn kulturon kaj artojn. En 2003 la arta zono 798 estis elektita de la usona gazeto Time kiel unu el la 22 urbaj artcentroj kun plej bona kultura etoso en la mondo.