Unua paĝo >> Kulturo >> Historio


Yanjing-seminario

de ZHANG SHUANG

Vicrektoro Qi Tieying

La tereno de la fama Pekina Universitato nomiĝas ankaŭ Yanyuan. Antaŭe ĝi estis Yanjing-universitato, fondita de s-ro John Leighton Stuart (1876-1962). Stuart naskiĝis en la familio de usona misiisto en la ĉina urbo Hangzhou. Lia prapatro estis skota aristokrato. La antaŭo de Yanjing-seminario estis religia kolegio de Yanjing-universitato. Siatempe la Yanjing-a Religia Kolegio havis grandajn akademiajn sukcesojn kaj elbakis multe da teologiaj, filozofiaj kaj artaj personoj kaj iuj el ili nun instruas en Yanjing-seminario, ekz., profesoro de religia muziko Zhou Huaiyang. Ĉar Yanjing-universitato, inkl. de la religia kolegio, estis kunlabore funkciigita de ĉinaj popolaj edukistoj kaj usona eklezio, tial ĝi nature funkciis kiel fenestro de la progresaj okcidentaj pensoj en Ĉinio. Meze de la pasinta jarcento Yanjing-seminario fariĝis sendependa altlernejo kaj en 1986 oni donis tiun nomon. Subtenate de la ĉina registaro ĝi pligrandigis la skalon kaj la 8-an de septembro, 1997, la nova instrudomo estis transdonita al uzado. Ĝi situas proksime al Qinghe-rivero kaj la estonta Olimpika Parko.

En leciono

En 2003 la seminario ekhavis novan preĝejon. Oktobre de 2004 la nova preĝejo kun 500 sidlokoj estos transdonita al uzado. Tio estas la plej granda protestantisma preĝejo nove konstruita en la pasintaj 50 jaroj en Ĉinio. Nun oni dekoracias la preĝejon per grandaj freskoj, montrantaj la vivon de seminarianoj. Nun la granda kampanilo 34 m alta estas farata.

Pastro Qi Tieying, vicrektoro de la seminario, diris, ke post kelkaj jaroj la seminario havos pli grandajn instrudomon kaj bibliotekon. Ĝi havos ankaŭ artajn fakojn kaj kulturos volontulojn por alilokaj preĝejoj kaj tiam estos cent studentoj, sed nun en la seminario lernas apenaŭ 70 studentoj, dume la nombro de instruistoj kreskos de 20 al 50.

La studentoj de la seminario devenis de diversaj lokoj de Ĉinio. Ili plejparte lernis en lokaj bibliaj lernejoj antaŭ ol fariĝi studentoj de Yanjing-seminario kaj iuj estis volontuloj plurajn jarojn en alilokaj eklezioj. Ili ĉiuj estas protestantoj. Iuj el ili daŭrigos studon post diplomiĝo de la seminario, sed plejparte revenos al la antaŭaj eklezioj.

Instruisto kaj studentoj
antaŭ la seminario

Wang Suxia devenis de Interna Mongolio. Ŝi estas diligenta studentino. En ĝinzo kaj T-ĉemizo tiu vigla knabino servis en paroĥo dum someraj kaj vintraj ferioj. Antaŭ ol fariĝi studentino de la seminario, ŝi jam lernis du jarojn en biblia lernejo kaj per altaj poentoj eniris en la seminarion. Ĉar ŝiaj gepatroj ambaŭ estas kristanoj, tial ŝi faras volontulan laboron jam ekde la infaneco. Por ŝi kredi je kristanismo estas komprenebla.

Ŝi estas forte interesata de psikologio. Ŝi deziras lerni pli da scioj de psikologio kaj multe lerni de psikologoj por facile solvi psikologiajn problemojn de la kristanoj post sia diplomiĝo. Ŝi decidis partopreni ekzamenon por titolo de psikologio.

Nova preĝejo en konstruado

Zhou Shunli devenis de Shaanxi-provinco. Li estas unika religiulo en la familio. Pri tio li multfoje disputis kun la patro. Ĉar li estas la plej aĝa studento en la klaso, oni ameme nomas lin Pliaĝa Frato Zhou. Li estas silentema, sed farema. Ĉiutage li balaas la manĝejon kaj koridoron de la preĝejo. Li abomenis malŝparon de manĝaĵoj. Li opinias, ke malŝparo de manĝaĵoj ne decas al kristanoj. Pri tio li multfoje interparolis kun la kolegoj. Lia praavo estis Xia Minghan, fama revolucia martiro, lia patro estas biologo kaj lia frato medicina doktoro. Li diris, ke li estas diferenca de ĉiuj aliaj membroj de la familio. Antaŭ ol fariĝi studento de la seminario, li multe faris volontulan laboron en la paroĥo de sia hejmloko kaj post diplomiĝo li revenos labori tie.

En la seminario oni lernas teologion, filozofion, juron, religian komparon, la anglan lingvon, la ĉinan lingvon, historion kaj arton. Krom tio oni devas lerni ankaŭ voĉmuzikon kaj pian-ludon kaj iuj lernas ankaŭ pentradon. La seminario faras akademian interŝanĝon kun alilandaj seminarioj. Pluraj alilandaj pastroj faris prelegon en la seminario. Finnlanda teologia profesoro Miikka Ruokanen de la Universitato de Helsinko plurfoje prelegis pri modern-sistema teologio en la seminario.

La studenta asocio organizis ensemblon kaj ĥoron. Dimanĉe la ĥoro prezentas psalmon, dum la ensemblo adaptas malnovan dramon kaj provludas la novan kun la enhavo ĝenerale pri la Biblio kaj prezentas en gravaj festoj kaj gravaj aktivadoj. Hu Mingzhe estas grava membro de la ensemblo. Lia tuta familio estas kristana. Li mem tre ŝatas hindan poeton Tagore. Li ne nur mem deklamas poemojn de Tagore, sed ankaŭ helpas aliajn en la deklamado. Nun li lernas en la 4-a klaso kaj post nelonge diplomiĝos. Li deziras, ke aliaj studentoj prosperigos la ensemblon. Li partoprenas ankaŭ socian aktivadon organizitan de aliaj lernejoj. Li ofte diskutas kun junaj amikoj pri filozofiaj kaj teologiaj problemoj kaj koncepto pri la homa vivo.

Ĉiuj studentoj bone faras matenan kaj vesperan preĝadojn. Ili ofte publikigas siajn artikolojn sur retpaĝoj de la seminario kaj faras volontulan laboron en kristanismaj preĝejoj de Pekino.

Ĉiujare la seminario kune kun aliaj lernejoj okazigas sportkunvenon kaj studentoj de la seminario ofte gajnas en volana kaj tablotenisa konkursoj. Krom tio ĉe la komenco de sia studenta vivo oni devas partopreni ankaŭ militistan trejnadon.

Qi Tieying iam gvidis studentojn bicikli tra Pekino por viziti ĝiajn pitoreskejojn kaj historiajn restaĵojn. Li ĉiam ekscitas la scivolemon de la studentoj pri la tradicia kulturo de la nacio kaj la vivmedio de la religiistoj.

Ami la patrion, popolon kaj sian kredon estas ĉefa enhavo de la spirito de Yanjing-seminario. La studentoj de tiu seminario ĉiam zorgas pri la ŝtataj aferoj kaj ofte diskutas pri gravaj problemoj de la epoko.

Qi Tieying resumis la sperton de siaj antaŭuloj kaj eksplicite prezentis koncepton pri “harmonia teologio”. Gvidate de li, la studentoj ofte faras akademian interŝanĝon kun tiuj de budhisma, katolikisma kaj islama seminarioj. La gejunuloj bone lernas unuj de aliaj.