Ye
Xiaowen, komitatano de la 10-a ĈPPIK, diris, ke multaj faktoj pruvas,
ke Ĉinio sincere protektas la liberecon de religia kredo, kaj multaj
aferoj atestis, ke religio ludas gravan rolon en konstruado de harmonia
socio.
En diskutado de la soci-scienca grupo de la 5-a Sesio
de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco (ĈPPIK), Ye Xiaowen, estro de la Ŝtata Administracio
de Religiaj Aferoj de Ĉinio, diris, ke multaj faktoj pruvas, ke
Ĉinio sincere protektas la liberecon de religia kredo. Kun pli kaj
pli multa informiĝo pri la politiko de religio kaj la situacio de
progreso de religio en Ĉinio, fremdlandanoj ŝanĝos iom post iom
la konon pri la stato de la homrajto de religio de Ĉinio.
Pri la rolo de religio en socia filantropia afero,
Ye Xiaowen ekzemplis per faktoj. En la fino de 2004 cunamo okazis
en Indonezio, kaj en la 1-a de januaro 2005, Lingguang-templo en
Meixian-gubernio, Guangdong-provinco, okazigis monoferan ceremonion,
kaj en tiu tago la temploj de la tuta lando monoferis 10 milionojn
da juanoj (ĉ. 1 milionoj da eŭroj), kaj la sumo estis transdonita
al la katastrofitaj lokoj de Indonezio pere de la Ĉina Ruĝa Kruco.
En Guangdong-provinco, iuj temploj fondis malgrandan kuracejon por
kuraci laborulojn de ekster Guangdong-provinco per ĉina tradicia
medicino, kaj la malsanuloj bezonas pagi nur 1 juanon (ĉ. 0.1 eŭro).
Multaj malriĉaj kristanoj ricevadas helpon de loka eklezio. Tio
pruvis, ke religio ludas gravan rolon en konstruado de harmonia
socio.
|