 Niujie
de Xuanwu-distrikto en suda Pekino estas unu el la loĝkvartaloj
kun la plej densaj naciaj trajtoj en la urbo. La tieaj konstruaĵoj
estas en la koloroj blanka kaj verda, kaj sur la strataj indikiloj
legiĝas vortoj en la ĉina kaj araba lingvo. Tie vivas pli ol 54
mil loĝantoj de pli ol 20 nacioj, inter kiuj troviĝas 12 mil huj-oj.
Niujie estas la plej granda kvartalo koncentre loĝata de huj-oj
en Pekino. Huj-naciano Wang Changhe, kiu vivas en Niujie jam dekojn
da jaroj, persone spertis la tieajn ŝanĝiĝojn.
"Estas
agrable por mi vidi la ŝanĝiĝon de la moskeo"
 Je
la 5-a matene, 77-jara Wang ellitiĝis. Post tualetado, li vestis
la kapon per blanka ĉapeto, forlasis la hejmon kaj iris al la Niujie-a
Moskeo 100 metrojn for de lia loĝdomo.
La moskeo estis ekkonstruita en 996. Ĝi, kiel la plej
granda moskeo en Pekino, estas centro de Niujie kaj ĉefa preĝejo
de huj-oj de la urbo. Ĝi povas samtempe servi al pli ol 1000 preĝantoj.
Ĝia konstruaĵo havas stilon de antikva ĉina palaco en kombino kun
tiu de araba moskeo.
Tiam ankoraŭ ne estis multaj homoj en la moskeo. Post
nelonge malnovaj najbaroj de Wang venis unu post aliaj. Same kiel
li, ili venis por matena preĝado, kiu komenciĝas je la 6-a. Ĉiutage
pli ol 200 loĝantoj en Niujie venas por preĝi, kaj pli multaj estas
preĝantoj vendrede, kiam estas la islama festtago.
"Lastjare la registaro investis pli ol 20 milionojn
da juanoj (7.8 juanoj = 1 usona dolaro) por ripari la moskeon. Tio
estas la kvarfoja kaj plej grandskala riparado," diris Wang.
Kiel membro de administra komitato de la Niujie-a Moskeo, Wang ĉiutage
venis al la moskeo por rigardi la laboron. Nun la areo de la moskeo
grandiĝis de 4.7 mil kvadrataj metroj al 10 mil; oni konstruis banejon;
ekipis ĝin per natura gaso; instalis 50-kilovattan transformatoron;
malkonstruis neoriginalajn domojn kaj renovigis preĝejon por virinoj.
Dum la riparado, la registaro starigis portempan preĝejon en la
kvartalo kaj preĝado ne ĉesis eĉ unufoje. "Estas agrable por
mi vidi la ŝanĝiĝon de la moskeo."
En Niujie la religia agado estas respektata. Okaze
de gravaj festoj, diversnivelaj registaroj bone organizas kaj subtenas
la religiajn agadojn. En la festo de fasto trafika kontrolado estas
praktikita por garantii sekurecon kaj pacon dum religiaj aktivadoj.
"Unuafoja
pilgrimado al Mekko per ĉartita aviadilo"
Antaŭe por pilgrimi al Mekko ĉinoj vojaĝis malfacile.
Nun por faciligi la vojaĝon la ĉina registaro organizas ĉiujare
pilgrimantajn grupojn kaj transportas ilin de Pekino al Saudo-Arabio
per ĉartita aviadilo. La tuta vojaĝo bezonas pli ol dek horojn,
kaj la grupo estas akompanata de arablingva interpretisto kaj kuracisto.
Wang bone memoras sian vojaĝon al Mekko: "En la
fino de 2004 du imamoj kaj kvin islamanoj de Niujie kun tiuj el
aliaj lokoj de Ĉinio flugis al Jeddah per ĉartita aviadilo. Kaj
poste ni aŭte veturis al Mekko. La tuta vojaĝo daŭris ok tagojn
kaj ni zorgis pri nenio, ĉar la registaro bone aranĝis ĉion por
ni."
Wang fieras, ke li povas fari tiun pilgrimadon en sia
granda aĝo. Li diris: "Estas la unua fojo por mi fari pilgrimadon
al Mekko per ĉartita aviadilo. Antaŭe pro malriĉeco mi ne havis
monon por la pilgrimado. Nun mia vivo pliboniĝis kaj mi akumulis
iom da mono, kaj min monhelpis miaj gefiloj. Plenumi pilgrimadon
al Mekko estas mia plej granda deziro. Mi tre ĝojas kaj dankas Alahon!"
"Miaj
antaŭuloj neniam loĝis en etaĝdomo, sed mi tion ĝuas"
Wang
estas malnova loĝanto de Niujie. Pasinte lia 7-membra familio loĝis
en du malgrandaj ĉambroj. Nun li kaj lia edzino loĝas en hela apartamento
el du ĉambroj kaj unu salono kun plankareo de 60 kvadrataj metroj
en iu etaĝdomo de tiu strato. En la salono troviĝas ruĝlignaj mebloj,
fridujo kaj kolora televido. Sur la muro pendiĝas orumita metiartaĵo
de Mekko kaj kaligrafaĵo pri Korano en la araba lingvo. 7-8 citrofiloj
krias en kaĝoj sur radiatoro.
"Ĉiuj miaj kvin gefiloj laboras kaj la plejaĝa
filo loĝas en najbara apartamento. Ili ofte venas vidi nin,"
diris feliĉe la maljunulo. "ankaŭ miaj najbaroj en la sama
domo estas ege amikaj. Ili de kelkaj nacioj vivas kiel en unu granda
familio. Kvankam foje okazas konfliktoj inter la najbaroj, tamen
ili facile solviĝas. Se iu familio havas malfacilon, aliaj donas
helpon." La maljunulo estas kontenta pri la nuna vivo. Li diris:
"Miaj antaŭuloj neniam loĝis en etaĝdomo, sed mi tion ĝuas."
 Krom
la supre menciitaj ŝanĝiĝoj de Niujie ekde 1997 startis tie grandskala
rekonstruado kaj vojkonstruado. Finkonstruiĝis vojo 40 metrojn larĝa,
kaj 20 etaĝdomoj, kiuj formis novan plansetlejon belan en medio
kaj oportunan por la vivo. La loka registaro konstruis tie kvartalan
placon, la plej grandan en Pekino, establis kvartalan kuracejon,
bibliotekon kaj ĉambron por popularigo de sciencoj; la kvartala
servocentro kun areo de 3000 kvadrataj metroj baldaŭ funkcios; maljunulejo
kun areo de 2000 kvadrataj metroj estas en konstruado. La islamaj
superbazaro kaj hospitalo multe faciligas la vivon de la tiea loĝantaro.
Tie kolektiĝas multaj vendejoj pri huj-aj manĝaĵoj, kostumoj kaj
metiartaĵoj kaj servas famaj huj-naciaj restoracio kaj elementa
lernejo por huj-aj geknaboj.
La vivo de maljuna Wang estas miniaturo de la vivo
de diversnaciaj popolanoj en Niujie. En Ĉinio religiaj kredoj kaj
vivmanieroj de nacimalplimultoj estas plene respektataj. Kredeble,
maljuna Wang kaj aliaj nacimalplimultanoj vivos pli kaj pli feliĉe.
|