 Matene
de la 24-a de aprilo centoj da kredantoj de Taoismo, taoismaj fakuloj,
registaraj oficistoj kaj ĵurnalistoj, partoprenantaj en la internacia
forumo pri Dao De Jing (Libro de Laozi), kolektiĝis ĉe
Louguantai-templo en Xi'an, sudokcidenta Ĉinio por celebri la restaŭron
de la templo kaj preĝi por la paco de la tuta mondo.
La
templo sidas en la proksima antaŭurbo de Xi'an. Laŭdire Yin Xi,
astrologo de Zhou-dinastio (1046 a.K.-256 a.K.), konstruis la templon
por observi la astron. Foje, kiam Laozi vojaĝis okcidenten, rajdante
sur nigra bovo, Yin Xi gastigis lin en la templo kaj petis lin verki
libron. Laŭ lia peto Laozi verkis Dao De Jing. Pro tio
Laozi estis honorita kiel fondinto de Taoismo kaj la templo -- lulilo
de la taoisma kulturo.
La
ceremonio estis unu el la programoj de la forumo. Kredantoj de Taoismo
faris religian servon antaŭ la portreto de Laozi kaj preĝis por
la mondpaco.
La
forumo kun la temo "harmonia mondo kaj kontaktiĝo pere de Taoismo"
okazis en la 22-24-a de aprilo.
|