Unua paĝo >> Kulturo >> Religioj


Altranga bonzo forpasis starante kaj postlasis pli ol 5 kilogramojn da relikvoj

Relikvoj de bonzo Qingjing

20 minutojn post la 23-a horo de la 6-a de marto 2006 forpasis altranga bonzo Qingjing, prezidanto de la Budhisma Asocio de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono kaj abato de Haibao'ta-templo en Yinchuan, ĉefurbo de Ningxia, en la aĝo de 87 jaroj. Lia disĉiplo Fangseng diris, ke li forpasis starante. Tio estas unika en la moderna budhisma historio de Ĉinio.

En la 29-a de marto 1919 Qingjing naskiĝis en Hequ-gubernio de Shanxi-provinco. En 1930 li monaĥiĝis en Haichao'an-templo.

Bastonforma relikvo de bonzo Qingjing

En multaj jaroj li klopodis por disvastigi budhismon. Li ne nur atentis memkulturadon, sed ankaŭ elkovis multajn elstarajn monaĥojn. Krome, li studis ankaŭ ĉinan medicinon kaj kaligrafion.

En la 12-a de marto la korpo de Qingjing estis kremaciita en Maanshan de Anhui-provinco. Post tio restis diversformaj relikvoj kun pezo de pli ol 5 kilogramoj.

Nun tiuj relikvoj estas konservataj en pagodoj de Haibao'ta-templo, Laifo-templo kaj Wutaishan-monto en Shanxi-provinco.