Ĉu la Qinghai-Tibeta Fervojo alportas al
la tibeta popolo favoron aŭ ne?
Li Xiguang: En la lastaj jaroj ne nur Dalai-lamao,
sed ankaŭ multaj okcidentanoj kritikis, ke la Qinghai-Tibeta Fervojo
detruis la apartan ekologian medion de Tibeto. Mia demando estas,
ĉu la Qinghai-Tibeta Fervojo alportas al la tibeta popolo favoron
aŭ ne?
|
En la ŝtata
natura rezervejo Kekexili, la plej granda kaj la plej altaltituda
en Ĉinio, vivas neĝleopardoj, tibetaj antilopoj kaj multaj
aliaj sovaĝaj raraj animaloj. |
Zhu Liping: Ĉu la Qinghai-Tibeta Fervojo povas detrui
la ekologian medion? Ne povas ne doni influon tio, kiam oni metas
artefaritaĵon sur primitivaĵon. Sed ege malgranda estas tiu influo
al la tuta ekologia medio. Nun, oni alprenis multajn rimedojn por
protekti la medion. Kial oni instalis palisaron kun longeco de pli
ol mil kilometroj laŭlonge de la fervojo? Kompreneble, por pli bone
protekti sovaĝajn animalojn. Fakte, en la unuaj 2 monatoj post funkcio
de la fervojo, pro manko de palisaro trajnoj devis malrapidigi sian
veturadon aŭ halti por ke poefagoj kaj antilopoj transpasu la fervojon.
Laŭ monitorado en la pasintaj du jaroj post funkcio de la fervojo,
tibetaj antilopoj kaj poefagoj vivantaj ambaŭflanke de la Qinghai-Tibeta
Fervojo normale transloĝiĝis laŭkutime.
|
Poefagoj
sin paŝtantaj ĉe ponto de la Qinghai-Tibeta Fervojo
|
Mi min okupas pri esplorado de lago-sedimentiĝo kaj
trovis ke la tieaj lagoj restas senpoluaj kaj kies akva travideco
superis 18 metrojn. En la lago troviĝas apenaŭ fosforo.
Dawa Ciren: Mediprotektado mem estas malfacila problemo.
Se iuj sovaĝaj animaloj fariĝis pereonta speco, estas malfacile
ilin restaŭri kaj teni la nombron. Sed, malsamas la situacio de
la sovaĝaj animaloj sur la Qinghai-Tibeta Altbenaĵo. Ekzemple, neĝleopardo
apartenas al la animalo de rara speco ĉe rando de pereo en la mondo,
sed oni trovis dum lastatempa enketo almenaŭ 34 neĝleopardojn nur
en malgranda sfero de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, tio pruvas,
ke tie vivas granda nombro da neĝleopardoj.
En la meza kaj lasta periodoj de la 80-aj jaroj de
la pasinta jarcento, la nombro de la tibetaj antilopoj estis malpli
ol 50 mil. Dank' al pli-ol-20-jara penado, nun ilia nombro superis
150 mil. Oni povas diri ke tio estas grava kontribuo en protektado
al sovaĝaj animaloj, kaj ankaŭ povas esti rigardata kiel miraklo.
Responde al profesoro Li Xiguang, mi opinias, ke la
Qinghai-Tibeta Fervojo estis konstruita laŭ la volo de la tibeta
popolo, ĉar la lasta bezonas tiun ĉi fervojon por komunikiĝi kun
ekstera mondo: per tiu ĉi fervojo tibetanoj povas interŝanĝi produktaĵojn
kun aliaj lokoj, inkl. de interŝanĝo de homoj, kulturoj kaj materialoj,
tio estas necesa por disvolviĝo de Tibeto.
Laŭ mia esplorado, la influo de la Qinghai-Tibeta Fervojo
al la tuta medio estas tre malgranda, kaj efektive ne ekzistas la
grandaj influo kaj detruo raportitaj de eksteraj vehikloj.
Tibeta Aŭtonoma Regiono aŭ "Granda Tibeta
Regiono"?
Li Xiguang: La problemo pri "Granda Tibeta Regiono"
estas iniciatita de Dalai-lamao kaj ofte raportita de okcidentaj
vehikloj. Ĉu oni devas daŭrigi la nunan Tibetan Aŭtonoman Regionon
aŭ starigi "Grandan Tibetan Regionon" kun unikaj nacio,
religio kaj kulturo, iniciatitan de Dalai-lamao?
Ma Zhen: Mi faris intervjuon al tibetanoj kun la demando
"ĉu vi bonvenigas revenon de Dalai-lamao al Tibeto?".
Preskaŭ ĉiuj jesis. Mi daŭrigis: "Ĉu vi volas ke la centra
registaro sin retiru el Tibeto?" Tiam, multaj demanditoj rigardis
min kun nekompreno, ĉar ili opinias ke la du aferoj ne estas akre
kontraŭaj unu al la alia: ili bonvenigas Dalai-lamaon por la religia
identeco kaj samtempe deziras ĝui prosperon de ekonomio alportitan
de la centra registaro al Tibeto. Mi volas konsulti niajn specialistojn
kiel realigi tiun ĉi celon?
Georg Blume: Okcidentaj vehikloj ŝatas preni Tibeton
kiel landon en siaj raportoj pri tibeta problemo. Se okazis konflikto,
ili rigardis ĝin kiel konflikton inter du civilizacioj aŭ inter
du landoj. Tion oni devas kritiki. Ĝenerale, tion kaŭzis la malsameco
de la kulturaj kutimoj de Ĉinio kaj okcidentaj landoj. En Eŭropo,
oni kutime prenas unu nacion kiel unu landon, sed en Ĉinio preferindas
la formo: unu lando kun multaj nacioj.
Ĉinoj ofte kritikas, ke okcidentaj vehikloj eraris
en kompreno pri tibeta problemo kaj faris rilatajn raportojn kun
antaŭjuĝo, sed ne kritikis la argumenton de Dalai-lamao pri "Granda
Tibeta Regiono". Efektive, oni ne devas diri ke niaj raportoj
pri konflikto estas malĝustaj, kaj oni devas alfronti la problemon
en disvolvo.
Gele: En la okuloj de plejparto da tibetanoj, Dalai-lamao
estas dio, do ili certe bonvenigas lian revenon. Sed ili ankaŭ bezonas
liberecon, manĝaĵojn, vojokonstruadon, veturilojn, ktp, kaj tio
dependas de la komunista partio kaj de la centra registaro.
|
|
|
Uzado de
kranakvo |
Plasta-membrana forcejo
de legomoj |
Post laborhoroj |
Mi opinias, ke oni devas rigardi tibetanojn kiel ordinalajn
popolanojn, kiuj ne ĉiam konsideras problemojn el vidpunkto de religia
kredo, nek tute per moderna scienco kaj teknologio. Kutime, kuracisto
devas kredi sciencon. Mi konas tibetan kuraciston, kiu ne nur konsultas
alian kuraciston, sed ankaŭ peti lamaon en la vilaĝo antaŭdiri la
destinon, kiam lia edzino naskis infanon kaj kiam li malsaniĝis,
tio estas la realo.
Pri Dalai-lamao, la centra registaro neniam diris ke
lia reveno al la patrolando estas nebonvena, por ne paroli pri ordinaraj
tibetanoj. La ŝlosilo de la problemo kuŝas en tio, ĉu li havas kondiĉon
por sia reveno. Tio similas al komercado: se la kondiĉo elmetita
estas ekster la ekstremo, la komerco malsukcesos. Por lia reveno,
nepre necesas intertraktado inter li kaj la centra registaro, kaj
la du flankoj diskutos certe pri la problemo pri "Granda Tibeta
Regiono". La problemo, kiu neniam ekzistis en la historio,
certe estos nesolvebla. Krome, ankaŭ la tiel nomata "reala
aŭtonomeco" estas problemo. Dum pli ol 40 jaroj post fondiĝo
de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, 70% da tieaj ŝtatoficistoj estas
lokanoj, inkl. de prezidanto de la registaro de la Tibeta Aŭtonoma
Regiono, tiu de la konsitanta komitato de la Popola Kongreso de
la Tibeta Aŭtonoma Regiono, urbetaj estroj, ktp. Se tio ne estas
reala aŭtonomeco, do kio estas la "vera aŭtonomeco"? Se
oni neas tiun fakton, oni neas ankaŭ la interesojn de plejparto
da tibetaj ŝtatoficistoj kaj popolanoj.
Yoichi Shimatsu: Jen la kialo ke Dalai-lamao iniciatis
"Grandan Tibetan Regionon": Dalai-lamao la 13-a diris,
ke Dalai-lamao la 14-a naskiĝos en Qinghai-provinco. Kiam Hindio
kaj Britio invadis Tibeton kaj okupis Lhasa, Dalai-lamao la 13-a
forfuĝis el Tibeto. De 1903 ĝis 1905, Dalai-lamao la 13-a loĝis
en Qinghai-provinco. Kial li elektis Qinghai-provincon kiel rifuĝejon?
Ĉar la tibeta budhismo kredis je la antikva antaŭdiro, ke la invado
de Hindio al Tibeto finos la budhismon, tial Dalai-lamao devus retiriĝi
al la plej malproksima loko de Qinghai-provinco por unuigi la budhisman
forton de la tuta Azio kaj batali kontraŭ la invadantoj. Dum tiu
periodo, Dalai-lamao la 13-a renkontiĝis kun japana spiono. Tiutempe
Japanio kaj Britio havis aliancan rilaton, tial Japanio helpis Dalai-lamaon
la 13-an en kontraktado kun Britio. Poste, Hindio kaj Britio finis
sian militan invadon al Tibeto, kaj Dalai-lamao la 13-a revenis
al Lhasa. Iom post iom Tibeto fariĝis "protekta regno"
superregata de Britio kaj Hindio.
Ni devas klare koni la kialon pri fondo de la "Granda
Tibeta Regiono" emfazitan de Dalai-lamao, tio estas nur konstruado
de fabla fortikaĵo en Qinghai. La reala historio havas grandan diferencon
kun la fablo. Oni devas ĉiuflanke koni la historion kaj esplori
la realan staton de la historio.
Li Xiguang: Dank' al la dialogo, ni trovis, ke Tibeto
mem ne estas problemo, kaj la problemo fakte kuŝas en malsameco
de komprenado de la akademiaj kaj ĵurnalistaj rondoj de Ĉinio kaj
okcidentaj landoj pri la historio kaj kulturoj. Tiu ĉi dialogo estas
bona interŝanĝo inter malsamaj kulturoj. Mi ĝojas aŭskulti malsamajn
opiniojn. Dankon.
|