Mi volas legi artikolojn pri ĉinaj
mondfamaj artistoj, kiel pianistoj Lang Lang kaj Yundi Li, kiuj
jam ludis en Aŭstrio.
Leopold PATEK (Aŭstrio)
Vespere de la 17-a de januaro 2006 la Popola
Halo en Pekino unuafoje gastigis recitalon de piano. Meze de la
scenejo ĉina junulo, ludinta kelkajn muzikaĵojn, malrapide sin klinis
por danki la spektantaron.
Li
estis eleganta kaj lia mieno vidigis knabecon kaj nekaŝeblan emociiĝon.
Li ja estas Lang Lang, la unua ĉina pianisto, kiu subskribis kontrakton
pri longedaŭra kunlaboro kun la 5 unuagradaj grandaj ensembloj de
Berlino, Vieno, Usono k.a. Li ludis recitalon en ĉiuj famaj koncertaj
haloj de la mondo.
Fu Cong, 72-jara majstra pianisto de malnova
generacio de Ĉinio, diris: “Ludado de Lang Lang emociis min. Li
distingiĝas per aparta karaktero posedata nur de ĉinaj artistoj.”
Tan Dun, fama ĉina direktanto de orkestro,
diris: “Mi certigas, ke Lang Lang estas unu el la plej elstaraj
pianistoj en la nuna mondo.”
Brita gazeto “Muziko” komentis: “Lang
Lang estas muzika genio el miliono da homoj kaj alia Vladimir Horowitz.”
Usona revuo “Dekkelkjaruloj (Teen People)”
elektis Lang Lang kiel unu el la 20 junuloj, kiuj ŝanĝos la mondon.
Debuto
de genia pianisto
Lang Lang naskiĝis en 1982 en Shenyang
en nordorienta Ĉinio. Li eklernis pianludon en la aĝo de 4 jaroj,
eniris en la Elementan Lernejon depende de la Centra Konservatorio
de Ĉinio en la aĝo de 9 jaroj kaj sukcesis en ekzamenoj por studi
en la fama usona muzik-instituto Curtis en la aĝo de 14 jaroj, kaj
fariĝis disĉiplo de Gary Graffman, rektoro de la instituto kaj fama
majstra pianisto.
En la muzika festivalo de Lavinia okazinta
en Ĉikago aŭguste de 1999 Lang Lang provizore anstataŭis pianiston
Andre Watts subite malsaniĝintan kaj ludis la “Piano-konĉerton N-ro
1” de Peter Ilitch Tchaikovsky, akompanate de la filharmonia orkestro
de Ĉikago kun majstro Christoph Esohenbach kiel direktanto. La sorto
donis al tiu ĉi ĉina junulo la unuan ŝancon por debuti en la mondo.
Kiam li finis la lastan muziknoton, la spektantaro leviĝis, hurais
kaj aplaŭdis longan tempon pro ĝuado de la plej ĉarma sono de la
mondo. Ĉikaga ĵurnalo laŭdis, ke Lang Lang estas genia pianisto,
plej granda kaj plej emocia en la mondo.
Patro
de la genio
Sekve
de reformado kaj pordomalfermo praktikataj de Ĉinio en la 80-aj
jaroj de la 20-a jc., rapide disvolviĝis la ĉina ekonomio kaj malfermiĝis
tute nova paĝo de la spirita vivo de la ĉina popolo. En ĉ. 20 jaroj
pli kaj pli multaj infanoj eklernis ludi pianon, violonon, akordionon
kaj aliajn instrumentojn kaj iliaj gepatroj malavare elspezis por
aĉeti muzikilon kaj dungi instruiston. Kun tio ŝanĝiĝis la vivo
de multaj familioj.
La familio de Lang Lang estis unu el ili.
Lia sukceso estas nedisigebla de la subteno de la patro. Lia patro
Lang Guoren estis ludisto de erhuo (dukorda instrumento de Ĉinio).
Li, kiu unue rimarkis muzikan talenton de la filo kaj decidis plenforte
kulturi lin tiukampe. Por ke la filo ricevu pli bonan edukadon en
muziko, li eksiĝis kaj akompanis Lang Lang al Pekino por lerni de
plej konvena instruisto. Dum tiuj 5 jaroj en Pekino li kaj lia filo
loĝis en tre malluksa domo. Por la filo li estis fleganto, instruisto
kaj kamarado en ludo.
Ilia vivo estis monotona. Krom sin ekzerci
per ludado de piano, Lang Lang apenaŭ sin distris eksterdome, ke
lia ununura amuzado estis ruliĝado sur tapiŝo. Laca de ludado de
piano, la knabo kuŝiĝis sur tapiŝo kaj faris ruliĝadon. Trovinte
ruliĝadon de li sola enuiga, li petis la patron tion fari kune kun
li. Por ke la filo havu bonan humoron, Lang Guoren volontis akompani
lin en ĉia ludo. Tamen li estis severa por la filo en lia lernado.
Lang Lang estis inteligenta knabo kaj
komprenis, ke la gepatroj multe elspezis por lia lernado de piano.
Ĵus kiam li venis al Pekino, iuj el liaj kunlernantoj mokis lin
pro lia akcento. Sed li neniam menciis tion al la gepatroj. Li nur
pli pene sin ekzercis en ludado de piano kaj forgesis ĉian malĝojon.
Lang Guoren ĉiamaniere klopodis por havi
monon por sendi sian filon eksterlanden por partopreni en internacia
konkurso. Li ĉiam akompanis la filon en lernado kaj prezentado eksterlande,
kaj helpis lin en diversaj aferoj. Lang Lang estas obeema filo por
la gepatroj. Li ĉiam kaptis liberan tempon inter prezentado por
interparoli kun ili, prepari ĝjaŭziojn kune kun ili kaj helpi ilin
en mastrumado.
Heredanto
de ĉina kaj alilanda muziko klasika kaj moderna
Lang Lang plej amas klasikan muzikon,
opiniante, ke ĝi havas longan historion kaj potencan vivipovon,
sed li ne aprobas, ke ĝi neniam ŝanĝiĝos. Li alte taksas siajn propran
karakteron kaj kreivan talenton dum ludado. Li deziras, ke muzikaj
klasikaĵoj populariĝu inter pli da junuloj.
Lang Lang ŝatas legi. Li komprenas, ke
klasika muziko devas esti ŝatata pro la afineco kaj la muziko povas
esti eterne vivipova sur la bazo de arto kaj filozofio. La temperamento
de poeto pro muziko kaj moda naturo de moderna junulo perfekte kombinis
ĉe li la klasikecon kaj la modernecon.
Lang Lang estas multe adorata kaj konata
pli kaj pli internacie. Li ĝojas pro tio, ke pli kaj pli multaj
ĉinoj donas prezentadon sur la monda scenejo. Li diris, ke kie ajn
li estos, li ne forgesos, ke li estas ĉino. Pro arda patriotismo
Lang Lang estas unu el nemultaj mondklasaj muzikistoj kun ĉina pasporto.
Liaj plej ofte prezentataj koncertaĵoj estas “La Flava Rivero” kaj
“Mia Patrujo” de Ĉinio. Li penas montri ĉinajn muzikon kaj kulturon
al pli da homoj de la mondo.
Muziko
estu ĉie en la mondo
La 30-an de aprilo 2005 Lang Lang laŭinvite
gvidis kurson en la pianistomajstra kurso de usona muzik-instituto.
Li estas la plej juna pianisto, kiu gvidis la kurson de post ĝia
fondiĝo. Lang Lang ĉiam pacience gvidas kaj kuraĝigas siajn lernantojn
en ludado, kaj interparolis kun ili pri muziko kaj pri la vivo.
Lia kurso ofte estas plena de aŭskultantoj. Li humure alinomis la
pianistomajstran kurson “konversacia rondo”, opiniante, ke tia interŝanĝa
maniero povas facile inspiri lernantojn. En 2005 lia patrina lernejo,
la Centra Konservatorio de Ĉinio, invitis lin kiel gastantan profesoron.
Tion li rigardis kiel plej grandan honoron por lia vivo.
Lang Lang, sukcesinta per siaj kapablo
kaj personeco, prezentas ne nur agrablajn muzikaĵojn, sed ankaŭ
persistecon kaj nefleseblecon. La 8-an de junio 2006 li prezentos
“Hungaran Rapsodion” en la inaŭguro de la Mondpokala Futbala Matĉo
en Germanio. Li kontribuos al la mondo pli belan estontecon kaj
pli ĉarman muzikon.
Vortoj
de Lang Lang
--
Se oni volas ludi pianon, oni devas unue ami tiun ludadon, laŭ eble
plej multe ludi kaj lerni en ĉiu momento.
-- Sur la muzika kampo oni devas serĉi
sian propran vojo. Se oni aŭskultis koncerton kaj emociiĝis pro
ĝi, do la koncerto donis al li forton. Estas bone. Tamen neniu estas
absolute sama al alia. Oni devas havi siajn proprajn penson kaj
komprenon.
-- Mi ŝatas produkti buntajn kolorojn
sur la piano. Bona piano devas simili al elstara aktoro kaj prezenti
per muziko gigantan kontraston kaj riĉajn ŝanĝiĝojn.
- Konciza kariero de Lang Lang
En 1982, li naskiĝis en Shenyang, ĉefurbo
de Liaoning-provinco en nordorienta Ĉinio.
En 1985, 3-jara, li eklernis muzikon inice
de la patro Lang Guoren.
En 1986, 4-jara, li eklernis piano-ludon
ĉe profesoro Zhu Yafen.
En 1991, 9-jara, li eniris en la elementan
lernejon sub la Centra Konservatorio de Ĉinio por lerni piano-ludon.
En 1996, 14-jara, li sukcesis en ekzamenoj
por studi en la fama usona muzika instituto Curtis kaj fariĝis disĉiplo
de Gary Graffman, rektoro de la instituto kaj fama majstra pianisto.
- Premioj akiritaj de Lang Lang
En 1993, 11-jara, li gajnis la unuan lokon
en la 4-a Internacia Piano-konkurso por Knaboj, kaj estis honorita
per la premio de elstara kontribuo al la arto.
En 1995, 13-jara, li gajnis la unuan lokon
en la 2-a Internacia Tchaikovsky-konkurso por Junaj Muzikistoj.
Samjare li kunlaboris kun la nove starigita Ŝtata Filharmonia Orkestro
de Ĉinio kaj prezentis solludon de piano en la inaŭguro de la orkestro.
En 2002, li ricevis la unuan artan premion
de mondfama piano-fabrikejo Steinway, en la celebra ceremonio memore
al la 150-a datreveno de ĝia fondiĝo, kaj samtempe fariĝis artisto
difinita de la kompanio Steinway.
La 31-an de aŭgusto 2002, li gajnis la
unuan kaj ununuran Bernstein-premion de la jaro.
“Koncerto de solludo de Lang Lang” en
2000.
“Rachmaninoff: Piano-konĉerto N-ro 3/Scryabin:
Etudo” en 2001.
“Tchaikovsky: Piano-konĉerto N-ro 1/Mendelssohn:
Piano-konĉerto N-ro 1” en 2003.
“Rachmaninoff: Piano-konĉerto N-ro 2”
en 2005.
Nova kolekto “Memoro” en 2005.
|