Kiel unu el la kvin grandaj palacoj
en la mondo, la Imperiestra Palaco, alinome Malpermesita Urbo, sidas
norde de Tian'anmen-placo, en centro de Pekino.En la palaco vivis
24 imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing (1368-1911). La palaco
estis enmetita de Unesko en la liston de la mondaj kulturaj heredaĵoj.
La 10-an de oktobro 1925 oni faris la Imperiestran
Palacon muzeo, la plej granda muzeo ŝtatnivela pri antikvaj objektoj
kaj kortegaj konstruaĵoj. Pro granda nombro da artaĵoj el diversaj
dinastioj de Ĉinio, la muzeo estas alinomata kiel la plej riĉa trezorejo
de kulturo kaj arto.
En la muzeo ekspoziciiĝas antikvaj artaĵoj,
pentraĵoj, ceramikaĵoj, porcelanaĵoj, bronzaĵoj, horloĝoj, trezoroj
kaj dokumentoj pri kortegaj kodoj kaj reguloj de Qing-dinastio.
Laŭ statistiko en la muzeo konserviĝas 1050 mil antikvaj trezoroj,
kiuj konsistigas 1/6 de la totala nombro de tiuj de Ĉinio, inter
ili multaj estas senprezaj.
Ĉi subaj fotoj montras parton de la konstruaĵoj
en la muzeo.
|