Unua paĝo >> Kulturo >> Arto


12-junulina Bando

En Ĉinio viglas 12-junulina Bando. 12 belaj junulinoj ludantaj okcidentan popmuzikon per antikvaj ĉinaj muzikiloj kreas muzikon plenan de moderna gusto kaj novan formon de prezentado.

Kiam 12 junulinoj mode vestitaj aperis sur scenejo kaj prezentis per tradiciaj ĉinaj muzikiloj melodion kun stilo de okcidenta muziko kaj moderna gusto, ili ricevis varman aplaŭdon de diverslandaj muzikamantoj. Ilia prezentado donis al la aŭskultantoj ĝuon vidan kaj aŭdan.

La orkestro fondiĝis en somero de 2001 kaj tiam la averaĝa aĝo de ĝiaj membroj estis malpli ol 24-jara. Ili diplomiĝis el plej bonaj konservatorioj de Ĉinio. Ili ne nur heredas tradician popolmuzikon, sed ankaŭ havas sian komprenon al popmuziko.

La orkestro uzas ne nur antikvajn muzikilojn de Ĉinio, ekz. antikva kordinstrumento zheng, bivo, erhu, trikordo, bambua fluto kaj zimbalono, sed ankaŭ la nacimalplimultajn. Dank' al sia talento kaj lerteco la 12 junulinoj per originala maniero ludas tradiciajn popolmuzikilojn kaj enmiksas stilon de moderna muziko. Krome ili invitis muzikistojn en- kaj eksterlandajn adapti tradiciajn ĉinajn muzikaĵojn kaj verki modernajn popolmuzikaĵojn por kontentigi postulon de junuloj.

Dum 5 jaroj post sia fondiĝo, la orkestro faris prezentadon en ĉinaj ĉeftero, Hongkongo kaj Taiwan, Sudorienta Azio, Japanio kaj Usono.

En la 24-a de julio 2003, "12-junulina Bando", unua disko de la orkestro, estis emisiita en Japanio kaj 10 mil kopioj de la disko estis venditaj tiutage, kaj vendiĝis miliono da kopioj en postaj 2 monatoj. En la 17-a de aŭgusto 2004 la disko "Orienta energio" eldoniĝis en Usono, kaj tiutage la disko elĉerpiĝis en Wal-Mart kaj aliaj superbazaroj. Pro sia sukceso la orkestro estis elektita kiel kandidato de la plej bona nova artisto kaj plej bona disko de monda muziko de la 47-a Grammy-premio. En la 26-a de januaro 2005 "Dunhuang", ĝia tria disko en Azio, estis unuafoje distribuata en Japanio kaj vendiĝis sume 100 mil kopioj tiutage. La orkestro turneis en pli ol 20 urboj de Japanio kaj Koreio kaj Los-Anĝeleso, Seattle, San Francisco, Ĉikago, Atlanta, Nov-Jorko, Havajio de Usono. Ili turneis ankaŭ en Singapuro, Malajzio, Tajlando kaj Indonezio. Tie, kien ili venis, leviĝis tajdo lerni tradician ĉinan popolmuzikon.

Kvankam iuj homoj opinias, ke la nova popolmuziko ludata de la orkestro estas iom kontraŭa al la tradicia ĉina popolmuziko, kaj eĉ aliaj dubas, ĉu ĝi estas tradicia ĉina popolmuziko. Tamen estas certe, ke la nova popolmuziko de la orkestro estas akceptata kaj ŝatata de pli kaj pli multaj homoj. La 12 junulinoj malfermis fenestron por konigi al la mondo ĉinan popolmuzikon.

Ĉefaj muzikiloj de la bando

Zheng: speco de citro

Erhu: dukorda arĉa instrumento

Trikordo: trikorda liuto

Xiao: longa ĉina fluto

Xun: blovinstrumento en formo de granda ovo kun ses truoj

Zimbalono: kordinstrumento, kiun oni frapas per du vergetoj

Bivo: kvarkorda liuto en formo de piro